Roger Imbert

franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Roger IMBERT naskiĝis la 19-an de oktobro 1938 en Migennes mortis la 21-an de septembro 2009 en Zagrebo. Li esperantistiĝis en 1954 kaj ekde 1960 ĝis sia morto (2009) loĝis en Kroatio. En 1957 li estis oficisto en la CO de UEA en Roterdamo. Li organizis kursojn kaj festivalojn (PIF, Pupteatra Internacia Festivalo). Li tradukis el la franca kaj kroata literaturoj. Libroforme aperis kelkaj liaj tradukoj el Ivo Andrić, Colette, Jean Anouilh k.a. Originalaj kontribuoj al la Esperanta satiro faritis de li sub la pseŭdonimo Histriko. Li ankaŭ kontribuis al Zagreba metodo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Nekrologo en la revuo Esperanto 11/2009 (1230), p. 238
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads