Roquebrune-Cap-Martin

komunumo en la departemento Marbordaj Alpoj de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Roquebrune-Cap-Martin
Remove ads

Roquebrune-Cap-Martin (en la okcitana lingvo: Ròcabruna Caup Martin, en la itala: Roccabruna-Capo Martino) estas komunumo en sudorienta Francio inter Monako kaj Menton. Ĝi situas en la departemento Marbordaj Alpoj (france Alpes-Maritimes, okcitane Aups Maritims), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ). Fine de 2022 en la komunumo vivis 12 419 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nico kaj al la kantono Menton. La nomo estis ŝanĝita el Roquebrune por diferencigi la urbon el Roquebrune-sur-Argens en la najbara departemento Var. [1]

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Cap-Martin-Roquebrune (stacidomo), Roquebrune-sur-Argens kaj Roquebrune (Gironde).
Thumb
Rapidaj faktoj Roquebrune-Cap-Martin Ròcabruna Caup Martin, Roccabruna-Capo Martino, komunumo ...
Remove ads

Historio

En 1355, Roccabruna falis sub la kontrolo de la familio Grimaldi de Monako dum kvin jarcentoj, kaj dume la kastelo estis plifortigita.

En 1793, Roquebrune iĝis de Francio por la unua fojo, ŝanĝante la nomon el la originala Roccabruna, sed ĝi estis revenigita al Monako en 1814. En 1804 Napoleono konstruis ŝoseon laŭlonge de la marbordo. Tiu ŝoseo konektis la vilaĝon al la cetero de la Lazura Marbordo, kaj finfine tio kondukis al ĝia kuniĝo kun la pli malgranda urbo Cap-Martin.

En 1848, estis revolucio rilata al la Itala Risorgimento, kun la rezulto ke Roccabruna kaj Menton iĝis liberaj urboj sub la protekto de la Savoja Princo.

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads