Rozfrukto
frukto de la rozo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rozbero[1][2] aŭ rozfrukto[3][4] estas ŝajnfrukto aŭ pli precize plurfrukto de la tipo plurnuksa frukto de diversaj rozoj kaj aliaj Rozacoj. Tio signifas, ke la unuopaj fruktoj estas etaj nuksoj.



Remove ads
Kultivaroj kaj specioj


Ĉiuj specioj de la rozoj (Rosa) formas rozberojn. Jen kelkaj ekzemploj:
- pendanta rozo (Rosa pendulina)
- ordinara rozo (Rosa canina); subspecio R. canina ssp. Lito, kiu kreskas laŭlonge de la marbordo de Danio kaj Svedio, estas speciale riĉa je galaktolipido[5]
- ĉifita rozo (Rosa rugosa)
- rustruĝa rozo (R. rubiginosa)
- kulturformoj, ekzemple la vitaminrozoj.
Rozberoj estas kultivataj en Eŭropo kaj Azio, sed ankaŭ en Sudamerika ukaj Nordameriko.
Remove ads
Uzo
Oni uzas rozberojn por pretigo de kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelado. Se oni produktas el rozbero per malvarmaj metodoj (t.e. sen kuirado) trinkaĵojn, ili entenas multe da C-vitamino, tiel la ĉiutaga konsumado de ili fortigas la rezistokapablon de la organo kontraŭ malsanoj. Ĝi uzeblas ankaŭ por pretigo de salatoj, fruktosalatoj aŭ punĉo.
Dum la dua mondmilito, lernantoj en Britio kolektis rozberojn. Oni produktis el ili rozberan siropon por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importon de oranĝoj.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads