Rustostria strigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rustostria strigo (Strix hylophila, laŭ kio ankaŭ Arbara stristrigo) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte noktula rabobirdo, kiu apartenas al genro Strix, parto de pli granda grupo de noktulaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas loĝanto en arbaroj de Sudameriko. Ĝi troviĝas en plej nordorienta Argentino, suda Brazilo (kie ĝi estas konata kiel Brazila strigo), kaj suda Paragvajo.[1][2][3]
Remove ads
Taksonomio kaj sistematiko
La Rustostria strigo estas unu el sep membroj de genro Strix troveblaj en Sudameriko, laŭ la Internacia Ornitologia Komitato (IOC).[1] Ĝi ŝajnas esti plej proksime rilatita al la Ĉakostrigo (S. chacoensis) kaj al la Rufpieda strigo (S. rufipes).[4][1][5][6][2] Ĉiuj tri havas voĉojn kiuj estas tre malsamaj de tiuj de aliaj Strix-strigoj kaj genetikaj studoj povas trovi ke ili apartenas al sia propra genro.[7] La Rustostria strigo estas monotipa.[1]
Remove ads
Aspekto
La Rustostria strigo estas proksimume 35 cm longa. Maskloj pezas 250 ĝis 340 g kaj inoj 275 ĝis 395 g. La specio havas helruĝecajn brunajn vizaĝdiskojn kun samcentraj pli malhelbrunaj ringoj kaj malgrandaj blankaj "brovoj". La supraj partoj de plenkreskuloj havas blankan, brunan kaj oranĝ-sablokoloran striecon. La brusto kaj flankoj estas oranĝecaj sablokoloraj kaj la ventro estas pli blanka; ambaŭ areoj havas malhelbrunaj strioj. La kruroj estas plumohavaj. La okuloj estas malhelbrunaj, la beko estas kornoflaveca, kaj la fingroj flavecgrizaj. Junuloj estas entute sablokoloraj kun malforta pli malhela strieco.[7]
Remove ads
Distribuado kaj habitato
La Rustostria strigo troviĝas en sudorienta Brazilo de Minas-Ĝerajso ĝis Suda Rio-Grando, en sudorienta Paragvajo, kaj en la ekstrema nordorienta Provinco Misiones de Argentino. Ĝi enloĝas la internon kaj randojn de diversaj arbarkovritaj pejzaĝoj inkluzive de monta, tropika ĉiamverda, kaj temperita arbaroj; duaranga arbaro; kaj pinoj. Ĝi povas esti trovita proksime al homa loĝejo. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis almenaŭ 1 000 m.[7]
Kutimaro
Movoj
Oni kredas, ke la rustostrigo estas tutjara loĝanto tra sia teritorio.[7]
Manĝado
La rustostrigo estas nokta ĉasisto. Kvankam ĝia dieto ne estis vaste studita, ĝi povas inkluzivi malgrandajn mamulojn, birdojn, kaj artropodojn, kaj verŝajne ankaŭ reptiliojn kaj amfibiojn. Unu studo en Brazilo trovis ke proksimume tri kvaronoj de la predo estis ronĝuloj, kaj marsupiuloj estis la plej granda parto de la alia kvarono. Ĝi foje manĝas en la arbarkanopeo.[7]
Reproduktado
La reprodukta sezono de la Rustostrigo ŝajnas esti inter aŭgusto kaj oktobro, kvankam ĝi ankaŭ estis raportita inter decembro kaj marto. Ĝi nestumas en kavaĵo en arbo. La ino kovas la ovodemetadon de du aŭ tri ovoj dum 28 ĝis 29 tagoj. Maskloj provizas la inon kaj idojn kaj laŭdire ankaŭ kovas idojn. Idoj forlasas la neston 32 ĝis 35 tagojn post eloviĝo kaj estas sendependaj proksimume tri monatojn post tio.[7]
Voĉo
La kanto de la rustostria strigo estas "ransimila profunda gruntanta 'grugruu-gruugrugru'." Ambaŭ seksoj kantas, foje duete. Ili ankaŭ faras "rrrrroh" kaj "long-skizitajn 'i-ju-eh'" vokojn.[7]
Remove ads
Statuso
La IUCN taksis la Rustostrian strigon kiel Malplej Zorgigan. Tamen, ĝi havas iom limigitan teritorion kaj ĝia populacio supozeble malpliiĝas pro habitatoperdo pro brulado kaj arbohakado.[8] Ĝi ja ekzistas en kelkaj protektitaj areoj.[7]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




