SC Paderborn 07

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

SC Paderborn 07
Remove ads

La asocio SC Paderborn 07, mallonge SC PaderbornSCP, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Paderborn de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Unua pra-klubo, el kiu fontis la nuna asocio, fondiĝis en 1907, sed en sia nuna formo la organizaĵo ekestis nur en 1985. Klubaj koloroj estas nigro kaj bluo. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu en la sezono 2013-14 sukcese konkuris en la dua nacia ligo de futbalo kaj tial ekde septembro 2014 avancas al la unua ligo. Tamen la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.

Rapidaj faktoj futbala klubo ...
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads