Monto Sainte-Victoire
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Monto Sainte-Victoire (esperantlingve "Sankta-Venko", en la provenca okcitana lingvo Mont Venturi laŭ la klasika normo aŭ Mont Ventùri laŭ la mistrala normo) estas kalkoŝtona monto en la sudo de Francio.
Remove ads
Geografio
Ĝi situas oriente de Aix-en-Provence.
Topografio
Monto Sainte-Victoire etendiĝas laŭ 18 kilometroj per 5 kilometroj[1], laŭ strikta okcident-orienta direkto. Ĝi situas sur departementoj Bouches-du-Rhône kaj Var, kaj sur komunumoj Puyloubier, Saint-Antonin-sur-Bayon, Rousset, Châteauneuf-le-Rouge, Beaurecueil, Le Tholonet, Vauvenargues, Saint-Marc-Jaumegarde, Pourrières, Artigues kaj Rians.

La monto kulminas je pic des Mouches (1 011 m laŭ IGN)[2], proksime de la orienta fino de la monto, kaj ne je Croix de Provence (946 m laŭ IGN) proksima de okcidenta fino kaj videbla de Aix. Pic des Mouches estas unu el la plej altaj kulminoj de departemento Bouches-du-Rhône, post pic de Bertagne, kiu kulminas je 1 042 metroj[3] kaj kiu situas sur Monto Sainte-Baume.
6 525 ha de Monto Sainte Victoire estas klasitaj de 1983.
Hidrografio
Nord-okcidente kaj piede de la monto, sidas lago Bimont, lago Zola kaj iliaj baraĵoj[4].
Estas ankaŭ riveretoj Cause, Infernet kaj Bayon.
Paleontologio
La monto enhavas plurajn postrestaĵejojn de ovoj de dinosaŭroj tutmonde konataj, el kiuj tiu de Roques-Hautes / Les Grands-Creux situanta sur komunumo Beaurecueil.
Sismeco
En la 11-a de junio 1909, okazis forta tertremo en Provenco[5],[6]
En la 19-a de februaro 1984, 21:14:37 UTC : tertremo forta je 4,3 kun surcentro sude de la monto.
Klimato
La klimato estas mediteranea : varma somere, suna kaj malvarmeta vintre, dolĉa intersezone kaj precipe printempe.
Somero estas varma kaj seka, vintro estas seka. Aix-en-Provence, urbo situanta je kelkaj kilometroj okcidente, havas 300 suntagojn ĉiujare[7].
Suda flanko
- Monto Sainte-Victoire, Cadolive.
- Kalkaj klifoj de Pic des Mouches
- Kalkaj klifoj de suda flanko
- Klifoj
- Narcissus assoanus
- Vegetalaro okcidente de la monto, proksimume laŭ sud-okcidenta direkto.
La suda flanko karakteriziĝas per ĉeesto de grandaj kalkaj klifoj altaj je 500 ĝis 700 m kies blanka aspekto aldonita al sunlumo aspektigas ĝin kiel alta murego.
Piede de klifoj, troveblas vepraroj, anzino, kirmesa kverko, halepa pino (popolo reduktita post incendio de 1989) sed ankaŭ kulturoj de (migdalujoj kaj olivarboj).
Norda flanko
Inter la multaj specioj kreskantaj sur tiu flanko, krokusoj same kiel sovaĝaj iridoj kaj flavaj narcisoj multas. Eblas vidi ankaŭ buksojn kaj diversajn speciojn de arbustoj.
- Monto Sainte-Victoire vidata de Saint-Marc-Jaumegarde
- Krokusoj alte trovitaj sur norda flanko
- Monto Sainte-Victoire vidata de Chemin des Lauves
Remove ads
Historio
keltaj-liguraj restaĵoj de opidumoj de Untinos kaj de Bramefan atestas pri malnova ĉeesto sur tiuj lokoj[1]. En 483, ermito sankta Servin (saint Ser) estas murdita de visigotoj, en kapelo flanke de monto, sur komunumo Puyloubier. En la 13-a jarcento, kapelo estis konstruita je kelkaj paŝoj de iu el la kulminoj de tiu monto.
Inter 1850 kaj 1854 estis konstruata la baraĵo Zola[4]. Alia baraĵo, baraĵo Bimont estis poste konstruita por kompletigi baraĵon. Ĝia konstruo daŭris de 1946 ĝis 1951[4].

Remove ads
Ekonomio
Agrikulturo kaj produktoj
Piede de la monto estas kelkaj migdalujejoj kaj olivarbejoj (sur suda flanko) kaj vitejoj.
Vinoj per pluraj vinberspecoj estas produktataj kun maksimuma rendimento : 50 hl/ha, kontraŭ 55 hl/ha por vinoj kun marknomo "Côtes de Provence"[8].
Turismo

Studo publikigita en januaro 2011 rivelis ke, inter marto 2009 kaj marto 2010, 930 000 personoj surtretis lokon Sainte-Victoire[9].
Medio
Loko Natura 2000

La loko klasita Protektita birda areo (france Zone de protection Spéciale aŭ ZPS) (kodo : FR9310067) nomita « Montagne Sainte-Victoire »[10] kovras 15 493 hektarojn en nur unu peco kaj altas inter 246 kaj 1 016 metroj.
Marko « Grand Site de France »
La loko akiris la markon Grand site de France la 17-an de junio 2004[11].

Pentrado

Ĝi inspiris plurajn famajn pentristojn:
- Paul Cézanne, kiu sesdekfoje pentris la monton
- Pablo Picasso, kiu aĉetis Kastelon de Vauvenargues, kiu kuŝas je la piedo de la monto. Li instalis pentrejon inter 1959 kaj 1962 kaj estis entombigita tie.
- Vasilij Kandinskij
- Renoir
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads