Sarolta Zalatnay

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sarolta Zalatnay
Remove ads

Sarolta Zalatnay [ŝarolta zalatnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalatnay Sarolta estis hungara ŝlagrokantisto (mezosoprano). Ŝia origina familia nomo estis Zacher, ŝia karesnomo estas Cini. Ŝia unua edzo estis Sándor Révész.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Sarolta Zalatnay[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1947 en Budapeŝto.

Thumb
Zalatnay en la 1960-aj jaroj
Thumb
Zalatnay kantas en 1968
Thumb
Zalatnay en 1970
Thumb
Sarolta Zalatnay en 1978
Remove ads

Biografio

Sarolta Zalatnay frue lernis klasikan muzikon, pianadon kaj kantoteknikon. En la gimnazio en 1963 dum amuza vespero ŝi anoncis por ŝlagrokantisto ĉe László Komár. Tiel startis ŝia kariero, ŝi maturiĝis en 1966. Dum la gimnaziaj jaroj foje ŝi estis videbla en la unusola Hungara Televizio. En 1966 ŝi atingis la duan lokon en la televizia festivalo, en la sekva jaro jam la unuan. Pro la sukcesoj ŝi vivis en Londono inter 1967–1969, kie ŝi kelkfoje kantis kun Bee Gees. Hejmenveninta ŝi daŭris la kantadojn kun ŝlagrorkestroj aŭ sola. En 1976 ŝi fondis inan muzikgrupon. Ŝi kantis resume proksimume 600 ŝlagrojn.

Ŝi edziniĝis kaj divorcis trifoje, ŝi havas duonfilinon el la dua geedziĝo. En la 2000-aj jaroj ŝi havis firmaon, kiu bankrotiĝis. En 2004 ŝi estis kondamnita por por tri jaroj por impostofraŭdo, en 2015 ŝi simile estis kondamnita sed suspendite. Ŝi ricevis premiojn inter 1967 - 2019.

Remove ads

Elektitaj kantitaj ŝlagroj

  • Hol jár az eszem?
  • Nem várok holnapig
  • Nem vagyok én apáca
  • János bácsi pipája
  • Tölcsért csinálok a kezemből
  • Mindig kell egy barát
  • Könnyű álmot hozzon az éj

Elektitaj muzikalbumoj

  • Ha fiú lehetnék (1970)
  • Zalatnay (1971)
  • Minden szó egy dal (1978)
  • Nem vagyok én apáca (1985)
  • Ave Maria (1989)
  • Mindig kell egy barát (1995)
  • Best Of Cini (2006)
  • Zalatnay "50" (2015)

Elektitaj libroj

  • Nem vagyok én apáca (1985)
  • Hát azt hallotta már...? Zalatnay Cini legpikánsabb viccei (1998)
  • Zalatnay Cini, a mamám. Rácson innen – rácson túl (kun la duonfilino, 2006)

El ŝiaj filmaj roloj

  • Fuss, hogy utolérjenek! (1972)
  • Vasárnap Budapesten ((televizia, 1982)

Aŭdu ankaŭ

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads