Sciegula simptomaro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Sciegula simptomaro estas termino uzata por karakterizi homojn, kiuj havas eksterordinarajn mensajn kapablojn en kelkaj kampoj, sed ankaŭ gravajn mensajn malkapablojn aŭ handikapojn en multaj aliaj kampoj. En multaj lingvoj oni nomas ĝin «Savant-sindromo», laŭ la franca vorto savant, kiu signifas erudiciulo, klerulo, scienculo, kaj adjektive lertasperta. Laŭ esploristo Darold Treffert ĝi povas esti denaska aŭ akirigita.[1]

Temas pri kondiĉo ofte kunligita al aŭtismo. Laŭ Darold Treffert estas duono de la scieguloj aŭtismuloj; alia duona havas alian misformon, ekzemple mentala retardecocerba leziotraŭmato. Li ne ligas aŭtismon kun sciegula simptomaro. Estas aliaj esploristoj, kiuj ligas ilin,[2] kaj estas, kiuj refutas iujn propoziciojn, aŭ la simptomaron mem.[3]

Remove ads

Karakterizo

Sciegul-simptomaruloj ofte havas nekredeblajn memor-kapablojn. Multaj el ili povas memori longajn listojn de faktoj, statistikoj, nombroj aŭ datoj, post kiam ili vidis ilin nur unu fojon. Ili ankaŭ ofte kapablas fari nekredeble komplikajn mensajn kalkulojn sen ia helpilo, nur enkape. Ili kelkfoje ankaŭ kapablas precize taksi distancojn kaj angulojn sen mezurilo, aŭ diri precize kiu tago de la semajno estos en iu ajn dato dum dekoj da miloj da jaroj de nun. Ĉi tiuj individuoj kutime ne kapablas havi ordinarajn sociajn rilatojn, aŭ fari ordinarajn ĉiutagajn taskojn. Kvankam ekzistas esceptoj, ekzemple Daniel Tammet; sed tiu ne signifas, ke iliaj sciegulaj simptomaroj ne estas kaŭzitaj de iu misformo. Tiu refutas teoriojn, ke la scieguloj ne povas iĝi memstara, aŭ la interŝanĝa (angle trade-off) teorion, kiu signifas, ke iliaj kapabloj evoluis anstataŭ normalaj kapabloj.[4][5]

Daniel Tammet, naskiĝinta en 1979, kiu persone renkontiĝinte kun Kim Peek atestis, ke ili sentas sin similaj. Tammet interalie havas apartan kapablon pri matematiko kaj pri lingvolernado: li regas 11 lingvojn (inter ili Esperanton), montris ke li povas akiri novan lingvon dum unu semajno. Li kapablis ankaŭ eldiri la nombron π ĝis 22 514 ciferoj, kio daŭris pli ol kvin horojn.

Remove ads

Kialoj

Ne estas klare, en kiu maniero sciegul-simptomaruloj evoluigas ĉi tiujn kapablojn, sed kutime iliaj cerboj aspektas normalaj al sciencistoj. Estas kazoj de individuoj, kiuj akiras ĉi tiujn nekredeblajn kapablojn post akcidento aŭ bato sur la kapo. Ekzemple, la Usonano Orlando Serrell estis ordinara infano ĝis la aĝo de 10 jaroj, kiam li estis batita sur la kapo akcidente dum li ludis basbalon. De tiam, li kapablas memori precize kie li estis kaj kia estis la vetero en ĉiu tago de sia vivo post la akcidento.

Thumb
Kim Peek, bildo disponigita de Darold A. Treffert, MD, kaj Wisconsin Medical Society.

Unu el la plej konataj sciegul-simptomaruloj estas la usonano Kim Peek. Li estis la inspiro por la fama filmo Rain Man, en kiu Dustin Hoffman rolas kiel aŭtisma sciegul-simptomarulo. Kim Peek naskiĝis kun damaĝita cerebelo, kaj sen la neŭronoj kiuj konektas la du flankojn de la cerbo. Li kapablas fari nekredeblajn mensajn kalkulojn, kaj li ankaŭ kapablas memori enormajn kvantojn da materialo. Li povas legi libron en pli-malpli unu horo kaj memori preskaŭ ĉion, kion li legis en ĝi. Tamen li havas malfacilaĵojn fari ordinarajn agojn, ekzemple vesti sin, kaj li marŝas en nekutima maniero. Li ankaŭ ne kapablas kompreni metaforojn aŭ dir-manierojn.

Laŭ Treffert la scieguloj havas specialan kaj genian memoron, kiu estas tre profunda, sed tre limigita. Ĝia limo estas, ke ili povas uzi ĝin teorie, sed ne efike praktike.[6] Estas scieguloj geniaj en figuraj artoj aŭ en muziko. Oftas homaj kalendaroj, kiuj konas kalendarojn tre bone.[7] Ili povas rememori al ĉiu tago de ilia vivo.

Sciegulaj kapabloj kaŝiĝas en ĉiu homo. Oni povas aktivi ilin per malaltaj frekvenciaj magnetaj ondoj, kiuj blokiĝas dominantan regionon en cerbo (kiu estas maldekstra ĥemisfero en 90% de dekstramanuloj). Tiam povas aliaj regionoj montri tiujn kapablojn.[8]

Remove ads

Prilaboro

Sciegula simptomaro estas malfacile inteligebla. Estas pli teorioj pri ĝiaj kialoj, kiuj pleje koncentras al ligo kun aŭtismo.

Laŭ kognitiva teorio miksas malkapablon kaj talenton.[9] Aŭtismo estas la plej ofta perturbo en sciegula simptomaro. Laŭ tiu teorio aŭtismuloj pensas pli detale.[10] Atento por detaloj gravas en la simptomaro, ĉar ĝi karakterizas homojn, aŭtismulojn kaj neautismulojn kun sciegulaj kapabloj. Multaj scieguloj havas troan sentivon pri detaloj, kiu similas al emfazita sensebleco aŭ hipersensibleco en aŭtismuloj.[11] Estas pripensoj, ke scieguloj laboras pri tre maltmulte prilaboritaj informoj, kiuj estas en ĉies cerbo, sed normale la plimulto ne povas akiri ilin konscie.[12]

Laŭ kompata-ordeniga teorio pli gravas hiperordenigo, kiu helpas montri talentojn.[13] Laŭ ĝi la homoj estas klasifikelaj laŭ ilia kompato kaj ordenigado de faktoj el ekstera mondo. Tiu povas esti ligita kun kognitiva teorio.

Laŭ alia teorio sciegulaj kapabloj respondas al malkapablaj sociaj kapabloj de aŭtismuloj. Ili ne havas denaskan kapablon por inteligi sociajn interagojn, do ili devas lerni, kiel oni konstruas kaj subtenas kunligojn. Ili povas uzi la lernitajn. Ili lernas kaj kutimiĝas al pli detale kaj emfazite analizas kaj memoras informojn; tiu estas emfazita memoro. Estas aŭtismuloj, kiuj rekonas nomojn kaj vizaĝojn same bone, kiel neaŭtismuloj, kaj ili ne scias, ke tio gravas. Sed tion povas ekigi ankaŭ sciegula kapablo.

Epidemologio

Sciegula simptomaro aperas en la rilatumo 6:1 por viroj kontraŭ virinoj, sed inter aŭtismuloj tiu rilatumo estas malsama.[14] Tiu enkondukis la hipotezo de Geschwind-Galaburda, kiu pensas, ke kaj lezio kaj sciegulaj kapabloj estas denaskaj.

Ne estas objektivaj kaj certaj datoj, kiom da homoj estas scieguloj. Laŭ Treffert:

  • Unu el dek aŭtismulo montras sciegulajn kapablojn[15]
  • 50% de scieguloj estas aŭtismuloj; aliaj estas mentale retarditaj, aŭ havas cerbajn leziojn
  • Pleje estas kaj kapabloj kaj malkapablo tre fortaj
  • Rilatumo de viroj kaj virinoj estas 6:1

Brita esploro demandis 137 gepatrojn kun aŭtisma infano pri scieguleco. 28% supozis, ke ilia infano havas kapablojn je sciegula nivelo, kio estus nekutima ankaŭ ĉe normalaj homoj.[16]

Remove ads

Historio

Laŭ Treffert la terminon «savant idiot» kreis (franclingve) John Langdon Down en 1887, por skribi pri interesaj kazoj. Li estis la malkovrinto de la Down-sindromo. La vorto «idioto» estis tiam normala kuracista termino por homoj, kiuj havis inteligencion malpli bonan ol 25 IQ-poentoj. Laŭ postaj esploroj estis la uzado de idioto eraro, ĉar scieguloj havas pleje pli bonan inteligenton, sed la esprimo remanis ĝis kiam la vorto idioto estis diskredita.

Post malkovro de aŭtismo oni pensis, ke sciegula simptomaro apartenas al aŭtismo, kaj komencis uzi la esprimon autistic savant, sed ankaŭ tiu estis erara, ĉar nur duono da scieguloj estas ankaŭ aŭtismuloj.

Por defendi homan dignon kaj por doni ĝustan diagnozon oni uzas nun nur la esprimon sciegula simptomaro.

Remove ads

En kulturo

Kim Peek estis eminenta neaŭtisma sciegulo, kiu sciis ĉiun, kiun li legis. Li estis modelo de aŭtisma ĉefrolulo de filmo Rain Man.[17]

Kapabloj

Sciegulaj kapabloj estas plej ofte klasifikeblaj en kvin kategoriojn: muzikado, pleje pianado; belartoj kun desegnado, pentrarto kaj skulptarto; kalendarkalkulo, kiu ne estas eksplikeba per neekzistentaj matematikaj kapabloj de la sciegulo; matematiko kun tre rapida aritmetika operado per tre grandaj nombroj, aŭ rekonado de primoj sen aritmetika scio; kaj tre bonaj spacaj kapabloj, kiuj eblas proksimumi distancojn kaj trovi direktojn pli bone ol oni mezuri povus per instrumentoj, fari kompleksajn modelojn aŭ mapojn sen mezuroj.

Plej oftaj estas tre bonaj memoraj kapabloj, kiuj memoras ĉiun, al kiu la sciegulo tre interesiĝas kaj estas obsedita: datoj de muziko aŭ sporto, mapoj, nombraj platoj de aŭtoj, historiaj faktoj aŭ strangaj objektoj. Talentaj scieguloj estas uloj, kiuj estas intelekte malkapablaj, sed havas tian talenton pleje en muziko aŭ en belartoj, kiu estas tre ŝatataj en tiu profesio. Geniaj scieguloj estas tial kapablaj, ke ili estus talentaj ankaŭ sen ilia malakapblo. Ili estas tre raraj, oni skribis pri ne pli ol cent dum cent jaroj. Laŭ proksimumado de Treffert ne vivas pli ol 50 en niaj tagoj. Treffert estis prezidento de Wisconsin Medical Society; ilia hejma paĝo montras biografiojn de 29 scieguloj.[18]

Remove ads

Konataj scieguloj

Konataj uloj diagnozitaj kun sciegula simptomaro, kaj ili talento estas konata:

  • Henriett Seth F. aŭtisma poeto kaj verkisto[19][20]
  • Buckethead, virtuoza gitaristo kaj komponisto
  • Kim Peek, memoristo, kapnombristo kaj rapidlegisto. Li legis pli ol 12000 librojn dum lia vivo, kaj rememoris la legitajn tre bone.[21][22]
  • Daniel Tammet, aŭtisma memoristo, kapnombristo, lingvolernisto kun sinestezio.[23] Li konas 2 200 ciferojn de nombro pi, kaj lernis la islandan lingvon, kiu havas vortojn kiel byrjunarörðugleikar.[24] Li planis la lingvon mänti.
  • Alonzo Clemons, skulptisto[25]
  • Tony DeBlois, blinda muzikisto[26]
  • Leslie Lemke, blinda muzikisto[27]
  • Jonathan Lerman, belartisto[28]
  • Tristan Mendoza, aŭtisma marimbisto genia sciegulo[29]
  • Gottfried Mind pentristo, desegnisto kaj skulptisto de bestoj, "Raphael of Cats". Laŭ teorioj li estis aŭtisma.[30]
  • Derek Paravicini, blinda musikisto[31]
  • Gilles Tréhin, artisto kaj skribisto
  • James Henry Pullen, ĉarpentisto[32]
  • Matt Savage, aŭtisma genia ĵazmusikisto[33]
  • Stephen Wiltshire, arkitekto[34]
  • Richard Wawro, pentristo[35]
  • George kaj Charles Finn, ĝemeloj, kalendkalkulistoj[36]
  • Florence 'Flo' kaj Katherine 'Kay' Lyman ĝemeloj, kalendkalkulistoj. La TLC faris dokumentan filmon kun ili, kun titolo Twin Savants: Flo & Kay.[37]
  • Temple Grandin, aŭtisma Doktoro de bestoscienco de Colorado State University, konzulisto de bestobredo pri konduto de bestoj[38]
  • Trevor Tao, internacia ŝakestro. Eble lia frato, Terence Tao matematikisto estas sciegulo.
  • Jason D. Padgett, kalkulisto[39]
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads