Selangoro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Selangoro
Remove ads

Selangoro (malaje Selangor, plenforme Selangor Darul Ehsan) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. Ĝi situas ĉe la okcidenta marbordo de Duoninsula Malajzio kaj bordas kun Perako norde, Pahango oriente, Negeri-Sembilano sude kaj la Malaka Markolo oriente. Ĝi ĉirkaŭas la federajn teritoriojn de Kuala-Lumpuro kaj Putraĝajo, ambaŭ el kiuj estis iam sub suvereneco de Selangoro.

Thumb
Rapidaj faktoj Selangoro Selangor respektive Selangor Darul Ehsan, Subŝtato ...
Thumb
La arko Kota Darul Ehsan super la federacia aŭtoŝseo kiel rememorado de dono fare de Selangoro de la teritorio de Kuala-Lumpuro al la federacia registaro por formi Federacian Teritorion.
Thumb
Moskeo de Sultano Salahuddin Abdul Aziz aŭ Blua Moskeo en Shah Alam, Selangoro, Malajzio.
Thumb
Administraj distriktoj de Selangoro.
Remove ads

Geografio

La ŝtata ĉefurbo estas Shah Alam, la ĉefa urbo en Selangoro, kaj la reĝa ĉefurbo estas Klang. Alia grava urba centro estas Petaling Jaya kiu ricevis urban statuson en junio de 2006. Selangor estas unu el nur du malajziaj ŝtatoj kun pli da unu urbo; nome la alia estas Saravako. Selangoro havas la plej grandan urbon en Malajzio kaj kreskas rapide pro modernigo de la Klanga Valo.

Aliaj urboj

Remove ads

Ekonomio

Selangoro estas la plej riĉa ŝtato en Malaizio laŭ laŭpersona Malneta enlanda produkto (MEP).[1] Tiu ŝtato estas ankaŭ la plej disvolvigita en Malajzio kun bonaj infrastrukturoj kiaj aŭtoŝoseoj kaj transportoj. La ŝtato havas ankaŭ la plej grandan loĝantaron de Malajzio, kun alta standardo de vivnivelo kaj la malriĉeco en tiu ĉi ŝtato estas tiu kun plej malalta indico en la lando.[2]

Etimologio

Historio

Populacio kaj demografio

Religio

Laŭ la censo de 2010, la loĝantaro de la sultanejo Selangor estas por 57.9% islama, 24.4% budhana, 11.6% hindua, 3.8% kristana/katolika, 1% de nekonata kredo, 0.5% aliĝintoj al taoismo aŭ ĉina religio, 0.4% sekvantoj de aliaj religioj kaj 0.4% nereligiaj[3].

Ĉiuj malajzianoj estas nepre islamanoj ĉar la difino de malajziano en la malajzia konstitucio devigas malajzianojn konfesi la islaman religion[4]. Ekzistas ankaŭ kriminalaj leĝoj bazitaj sur la ŝario (Syariah Criminal Offences (Federal Territory) Act of 1997)[5] En Malajzio pluraj ŝariaj krimoj, ekzemple khalwat (troa proksimeco inter viro kaj virino ne estante geedziĝa paro) estas punebla nur en ŝariaj tribunaloj[6].

Remove ads

Administrado

Distriktoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads