Saravako
provinco de Malajzio en norda Borneo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Saravako aŭ Saraŭako (malaje Bumi Kenyalang, angle Sarawak) estas la plej granda subŝtato de Malajzio, kiu situas en norda Borneo, nome en la Orienta Malajzio.

Remove ads
Bazaj informoj
- Areo: 124 450 km²
- Loĝantaro: 2 420 009 en 2010
- poŝtkodoj: 93xxx - 98xxx
- telefonkodoj: 082 - 086
- Ĉefurbo: Kuching
- Menciindaj urboj: Sibu, Miri kaj Bintulu
La subŝtato konsistas el 11 departementoj, kiujn grandparte kovras ĝangalo: Kuching-ĉirkaŭaĵo, Samarahan, Sri Aman, Betong, Sarikei, Sibu, Mukah, Kapit, Bintulu, Miri kaj Limbang. En la subŝtato vivas pluraj etnoj.
Historio
En la 16-a jarcento portugaloj alvenis, sed ili ne faris kolonion. Longe la teritorio malforte apartenis al Sultanlando de Brunejo. En 1839 aventuristo James Brooke akiris la landeton kaj iĝis reĝo (aŭ laŭ la regiona termino "raĝo", de la sanskrita vorto राज [rāĝa]). En 1941 la japanoj okupis la insulon kaj havis ĝin dum 4 jaroj. En 1946 la regiono oficiale iĝis brita kolonio, ekde 1963 ĝi iĝis subŝtato de sendependa Malajzio.
Remove ads
Geografio
Urbetoj kaj vilaĝoj
Naturo
Flaŭro
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads