Senfina somero

videoludo de 2013 From Wikipedia, the free encyclopedia

Senfina somero
Remove ads

«Senfina somero» (ruse Бесконечное лето) estas vida novelo kun elementoj de erotika ludo, programita de la teamo Erogame Project kaj eldonita la 21-an de decembro 2013 sub la marko Soviet Games (Sovetiaj Ludoj) por persona komputilo. Temas pri unuludanta videoludo, kontrolata precipe per tuŝekrano. La 19-an de novembro 2014 la ludo aperis en la reto Steam.

Rapidaj faktoj Disvolvo, Eldoninto ...
Remove ads

Intrigo kaj strukturo

La ĉefheroo de la ludo estas sola juna viro Simono. Li vivas per hazardaj mendoj kiel sendependa kunlaboristo kaj pasigas la plej grandan parton de sia tempo en Interreto sur anonimaj bildforumoj. Unu vintran tagon Simono ekveturas al intervidiĝo de finlernintoj, eniras en aŭtobuson, kie li endormiĝas, kaj vekiĝas somere, en tute alia aŭtobuso, apud pordego de somera junpionira kampadejo «Sovjonok» («Strigido»).

Kompreninte, ke li mirakle transmetiĝis ne nur en spaco, sed ankaŭ en tempo, trafis el vintro de la 2008-a jaro en someron de la 1980-aj jaroj, Simono penas kompreni, kiel kaj por kio li trafis tien ĉi, kial li iĝis 17-jara adoleskanto kaj kiel li povas reveni en sian mondon. Tamen baldaŭ li amikiĝas kun aliaj junpioniroj (kaj kun junpionirinoj) kaj trovas sin tute absorbitan de kirlo de vivo en la kampadejo. Simonon atendas sep riĉaj tagoj, dum kiuj li ekkonos, ĉu la okazaĵo por li estas la ŝanco por komenci novan vivon, aŭ puno, kiu povas iĝi vera koŝmaro.

Disponeblas tipe por vidaj noveloj luda procezo: la ludanto plejparte legas tekston super statikaj bildoj, de tempo al tempo gvidante la intrigon al unu el 13 eblaj finoj. Jam tralegitajn partojn oni povas rapide foliumi. Post apero de la ludo, laŭ postulo de Steam, oni eltondis el ĝi ĉiujn erotikajn bildojn, sed oni povas ree aldoni ilin pere de speciala flikaĵo. La pentraj stiloj de personoj kaj fonoj diversas.

Estas ankaŭ multe da diversaj modifaĵoj, kiuj garnas la intrigon kaj rakontas novajn historiojn aŭ respondas al kelkaj demandoj pri baza kampanjo. Ĉiujn modifaĵojn oni povas elŝuti en vendejo Steam, sed estas menciinde, ke kelkaj ne estas finverkitaj.

Remove ads

Roluloj

Prototipoj de roluloj estis maskotoj kaj jam ekzistantaj sur la teritorio de iama Sovetunio herooj:

  • Simono (Семён, Semjon) estas ĉefheroo. Li estas arfiguro, stereotipa vizitanto de bildforumoj. Lia nomo devenas el memeo «Simono Persunov» (angle same person). En ĉiutaga vivo li estas 25-jaraĝa, en la tendaro li juniĝas ĝis 17 jaroj.
  • Alisa Dvaĉevskaja (Алиса) — la nomon oni pruntis el fruaj diskutoj pri kreado de Dvaĉ-tjan, samnoma kaj la plej fama persono de Dvaĉ. Junulino kun rufa hararo, vostetoj, kiuj aspektas kiel fulmoj (poste fulmaj vostetoj estis anstataŭigitaj per normalaj vostetoj, ĉar ludantoj nomis Alisa «knabino-Pikaĉuo»), vestita en minijupo kaj blanka bluzo kun junpionira koltuko. Huliganino, ludas gitaron, entuziasmas pri roko, unuavide aspektas malfajna knabino-bubinaĉo, sed dehiskas de romantika flanko dum traludado de ŝiaj finoj.
  • Lena (Лена). Ŝia prototipo estas Malgaj-tjan, la baza maskoto de Iiĉan. Unue Malgaj-tjan estis silueto de ploranta knabino kun du harligetoj, poste estis pentrita knabino kun viola hararo, vestita en tradicia japana lerneja uniformo, same kiel Yuki Nagato. Timida, pasigas tempon sole, legante la libron «Forigita per la vento». Havas du finojn, kiuj forte diferencas de normalaj finoj.
  • Slavja (Славя) estas heroino, kies prototipo estis Slavja-tjan, rolulo, naskita en Dvaĉo en la jaro 2007. Slavja-tjan estas kolektiva laŭtema rolulo de slava eksteraĵo en tradiciaj vestaĵoj. Ŝi estas helpantino de la taĉmentestrino dum ĉiuj aranĝoj, penas helpi al ĉiuj kaj solvi ĉiujn konfliktojn.
  • Uljana (Ульяна). Ŝia prototipo estis USSR-tjan, la unua persono de Dvaĉ (2006). Dek du aŭ dek kvar jarojn aĝa knabino kun helruĝa hararo en ruĝa T-ĉemizo kun surskribo USSR kaj flava jupo. Ŝia nomo devenas de la vera familinomo de Lenin. Vivoplena, «knabino-incendio», amegas petoli kaj rompi ordon.
  • Miku (Мику). Ŝia prototipo estas Hatsune Mikuvokalojdo el Japanio. Prezidanto (kaj sola ano) de muzika rondeto, povas ludi ĉiujn muzikajn instrumentojn kaj kanti. Vivoplena, pozitiva kaj tre parolema. Diference de la aliaj, ŝi havas nur unu finon.
  • Julja (Юля)— katulino. Ŝia prototipo estas JuVAO-tjan, maskoto de Iiĉan. Ŝi aperas post malfermo de 6 bonaj finoj de la novelo kaj parte klarigas devenon de la Junpionira kampadejo «Sovjonok». Ne havas propran nomon, la nomon al ŝi donis Simono.
  • Ĵenja (Женя, mllonge Жен’). La prototipo estis Micgjol-tjan. Same naskiĝis en Dvaĉ kaj nomiĝas honore de skandale fama bloganto kaj partoprenanto de kelkaj interretaj projektoj Micgol. Ŝi estas bibliotekisto, skeptikulo, neparolema, ĉiam sidas en la biblioteko.
  • Olga Dmitrievna (Ольга Дмитриевна), virino en la kvindekaj jaroj kaj konsilistino de la junpionira kampadej. La prototipo estas Mod-tjan, kreinto kaj administranto de bildforumo IIĉan. Rezulte de kaŝema konduto, la sekso de la prototipo estas dubinda. «Mod-tjan intence skribas mesaĝojn tiel, ke oni ne povas diveni la sekson de la aŭtoro». Taĉmentestrino, kiu ĉiam transmetas devojn sur aliajn junpionirojn (kaj ankaŭ sur Simonon). Penas aspekti severa, sed oni sufiĉe facile povas opozicii ŝin.
  • Viola (Виола) estas flegistino de la kampadejo, mezaĝa knabino kun heteroĥromio. Ŝia prototipo estas Koliziigilo-sama — maskoto de Granda Koliziigilo de Hadronoj. Arbitra flegistino kun siaspeca karaktero.
  • Ŝurik (Шурик) estas samnoma rolulo el serio de sovetiaj komedioj, en kiuj lin ludis Aleksandr Demjanenko. Lia pasio estas scienco, li ne forlasas kibernetikan rondeton.
  • Elektronik (Электроник). Lia prototipo estis ĉefheroo de la filmserio «Aventuroj de Elektronik». Ano de la kibernetika rondeto, sed pli parolema, ol Ŝurik. Li amas bibliotekistinon Ĵenja.
Remove ads

Akustika trako

  • Melodioj de ludo estis verkitaj de la muzikisto Sergio Ejbog kaj la grupo «Between August And December». Post la apero de la ludo estis eldonita akustika trako, dividita je du partoj: «hela» (muziko de Sergio Ejbog) kaj «malhela» (muziko de «Between August And December»).
Muziko kaj teksto de ĉiuj kantoj estas verkitaj de Sergio Ejbog. 
Pliaj informoj Everlasting Summer: Bright Side, Nr-o ...
Muziko kaj teksto de ĉiuj kantoj estas verkitaj de Between August And December. 
Pliaj informoj Everlasting Summer: Dark Side, Nr-o ...

Aliaj trakoj

  • Trakoj «Sparkles» de Sergio Ejbog kaj «Revenga» de la grupo «Between August and December» estas en la ludo, sed forestas el la oficiala akustika trako. Al la oficiala akustika trako rilatas ankaŭ muzikalbumeto «Between August and December» «Everlasting Summer: Bonus Tracks», sed neniu trako de tiu ĉi albumo estas en la fina versio de la ludo.
  • En Interreto oni povas trovi demonstrajn versiojn de melodioj el la akustika trako kaj komponaĵojn, kiuj forestas en la ludo.
Remove ads

Kreado

Menciindas, ke la ludo dekomence ne estis planita kiel komerca aŭ reklama produkto. La ludon kreis entuziasmuloj de Iiĉan[1]. Oficiale la projekto komenciĝis en majo 2008, sed ĝi estas bazita sur laboroj pri Project.Namae, kiu ne havis pluan disvolviĝon.

La ludo uzas senpagan motoron Ren'Py kun malfermita fonto. Ren’Py permesas lanĉi ludon sur multaj platformoj, ekzemple Vindozo, macOS, Linukso, iOSAndroido[2].

En la projekto partoprenis Arsenij Ĉebinkin (Арсений Чебынкин, ArseniXC), kiu pentris fonojn kaj estas fama pri siaj verkoj ne nur en animea komunumo[3].

La historio de kreado similas la historion de Katawa Shoujo, kiu same estis kreita de uzantoj de bildforumo (4chan) kaj uzas la saman motoron.

Remove ads

Recenzoj

La ludo ricevis bonajn recenzojn de lud-kritikantoj. Recenzinto de ITN Daily nomis la ludon «agrabla neatenditaĵo»[4]. Eduardo Ĉedvik de la videoluda retejo "Kanobu.ru" alte taksis la intrigon, artaĵojn kaj akustikan trakon de la ludo. Kiel solan mankon Ĉedvik nomis fortan disonancon laŭ kvalito inter kelkaj pentraĵoj kaj fonoj[5]. Oksana Alekseenko de Ferra.ru pri hejma elektronika aparataro metis la ludon en la liston de «la 20 plej rimarkindaj rusaj ludoj»[6]. Demetrio Rjabov de la prikomputila retejo "Appleinsider.ru" rekomendas konatiĝi kun la ludo «por kontentigi propran scivolemon» kaj opinias, ke poste «vi ne povos distri vin» de tiaĝenraj ludoj[7].

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads