Senmitigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Senmitigo estas praktiko de persono aŭ organizaĵo, kiu provas malkaŝi aŭ misfamigi asertojn, kiujn oni kredas malveraj, troigitaj aŭ malmodestemaj[1]. Ĝi ofte rilatas al skeptikaj esploroj de polemikaj temoj: nifoj, supozeble paranormalaj fenomenoj, konspira teorio, alternativa medicino, religio, same kiel la studo de marĝenaj sciencoj aŭ pseŭdosciencoj.

Se senmitigantoj ne atentas, iliaj komunikadoj povas misefekti, plifortigante la longperspektivan kredon de publiko je la mitoj. Tiel, misfunkcia efiko povas okazi se mesaĝo pasigas tro da tempo ĉe la negativa flanko, se ĝi estas tro kompleksa aŭ se ĝi estas minaca[2]. Male, prezenti faktajn datumojn pridubantajn kredon kaj malkaŝi la retorikaj subterfuĝoj uzataj por subteni ĝin konsistigas pruvitan metodon por kontraŭbatali misinformadon[3][4].

Remove ads

Famaj senmitigantoj

En Esperanto

Esperanto sen mitoj estas libro verkita de Ziko van Dijk kaj eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) el Antverpeno. [5] La verko pritraktas la oftajn propagandajn kaj informajn pretendojn de la esperantistaro, kaj asertas ke multe da tiuj estas falsaj aŭ naivaj.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads