Sept-Îles (Côtes-d'Armor)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sept-Îles (Côtes-d'Armor)
Remove ads

La Sep Insuloj (france Sept-Îles; ankaŭ "Les Sept Îles" por "La Sep Insuloj"; bretone ar Jentilez) estas grupo de insuloj ĉirkaŭ dek kilometrojn for de la marbordo de Perros-Guirec en la departemento Côtes-d'Armor en la historia regiono Bretonio de Francio. La dezertaj insuloj estas neloĝataj hodiaŭ. Ili apartenas al la Manika Markolo de la Atlantiko. La "Sep Insuloj" estis deklaritaj naturrezervejo jam en 1912, kio igas ilin la plej malnova rezervejo en Bretonio.

Rapidaj faktoj insularo [+], Akvejo ...
Remove ads

Individuaj insuloj

Thumb
tombolo, kiu konektas la insulojn

La unuopaj sep insuloj estas:

  • Île Bono (bretone: Enez Bonno), la plej granda insulo, konata interalie pro historiaj dolmenoj,
  • île Plate (bretone: Enez Plat),
  • Île aux Moines (bretone: Enez ar Breur aŭ Jentilez) la sola insulo kun publika kajo por ŝipoj kaj la lumturo Phare des Sept-Îles,
  • Malban (bretone: Melbann),
  • Île Rouzic (bretone: Riouzig), plej orienta insulo, ankaŭ konata kiel la "birda insulo",
  • Le Cerf (bretone: Ar Zerr) kaj
  • les Costans (bretone: Kostann).
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads