Serama bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Serama bubuko, konata ankaŭ kiel Serama akcipitrostrigo (Ninox squamipila), estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de la insuloj Seramo, Kelang, kaj Ambon, en sudaj Molukoj, Indonezio, kie ĝi vivas en natura habitato de subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Iam ĝi estis konsiderata subspecio de Moluka bubuko, ĝis kiam ĝi iĝis dividita en kvar apartaj specioj.[1][2]
Tema pri strigo kun helbrunaj supraj partoj, kolo kaj kapo, kun blankeca vizaĝo kaj grizbrunaj orelareoj. La malsupraj partoj estas blankecaj, kun helbruna fajna strieco, pli densa en brusto kaj laŭgrade pli maldensa en ventro.
Oni konas, ke ili laŭte krias fruvespere.[3] Ili manĝas naturajn ratojn kaj serpentojn.[3]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



