Serilingampalli

urbego kaj municipo en meza Barato From Wikipedia, the free encyclopedia

Serilingampalli
Remove ads

Serilingampalli, (telugue శేరిలింగంపల్లి) pli mallonge Lingampalli, estas urbego, grava antaŭurbo de Hajderabado en subŝtato Telangano en federacia ŝtato Barato. Ĝi apartenas al granda municipo de Hajderabado. Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Thumb
Lagoborda panoramo
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Demografio

Serilingampalli en 2011 havis 153364 da loĝantoj.

Geografio

Serilingampalli situas laŭ lago. Subŝtata ĉefurbo Hajderabado kaj Sikundarabad troviĝas po 22, Siddipet 46, Mahbubnagar 90, Bidar 97, Varangal 146, Mumbajo 604, Kolkato 1190, ĉefurbo Delhio 1243 kilometrojn (aere) .

Ekonomio

Serilingampalli ekonomie apartenas al la distrikta industria zono. Ekzemple prilaborejo pri aluminio situas proksime de la stacidomo.

Lingvoj

La oficiala lingvo estas la telugua.

Eduko

Universitato de Hajderabado havas kampuson en Serilingampalli.

Religioj

En Serilingampalli vivas precipe hinduoj.

Thumb

Trafiko

Lingampalli havas stacidomon, kiu estas finstacio. La trajnoj venas de Hajderabado. Enurbe aŭtobusoj trafikas.

Klimato

Serilingampalli situas inter zonoj Aw kaj BSh laŭ Klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono inter junio kaj septembro. En ĉiuj monatoj pluvas iom, sed plej ofte dum musonoj. Jare pluvas ĉirkaŭ 800 mm. La temperaturo varias inter 20-32 °C.

Vidindaĵoj

  • preĝejoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads