Siófok

Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia

Siófok
Remove ads

Siófok [ŝiOfok] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok, kies centro ĝi estas. Sió estas rivero kaj kanalo en la regiono, fok estas kabo.

Thumb
Hoteloj laŭ la bordo
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

Siófok situas sur ebenaĵo, sur suda bordo de Balatono, ĉe kluzo inter Balatono-Sió, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo nomiĝas ĉefurbo de Balatono kaj grava haveno de Balatono, laŭokaze ankaŭ Sió estas navigebla.

Thumb
Haveno de Siófok

Historio

Pli frue romianoj loĝis tie. La urbo menciiĝas unuafoje en la fondletero de la Tihany-a Abatejo 1055. La turkoj tenis la komunumon inter 1552-1688, dume la haveno iĝis milithaveno. En 1693 ligna, en 1736 ŝtona preĝejo omaĝe al Virgulina Maria konstruiĝis. Ekde 1810 Siófok estis diliĝencostacio inter Transilvanio-Adriatiko, en 1846 komenciĝis la vaporŝipado en la lago. En 1861 la fervojo, en 1865 la kluzo ekfunkciis, akvonivelo de la lago stabiliĝis. Tio ebligis konstruojn de feridomoj ĉe la bordo. En la sama jaro Siófok iĝis grandvilaĝo, en 1950 distriktejo, en 1968 urbo, dume najbaraj komunumoj, ripozejoj Balatonszabadi, Balatonszéplak, Balatonkiliti kaj Sóstó aliĝis al Siófok.

En Balatonkiliti radiostacio funkcias. Somere pli ol 100 mil da somerumantoj troviĝas en la urbo.

Thumb
Muzika pavilono en Siófok
Thumb
Urbomezo en Siófok
Remove ads

Sakralaj vidindaĵoj

Muzeoj, ekspozicioj

  • Sud-Balatona Kultura Centro (Placo Fő Nr. 2.)
  • Akvomastruma Muzeo
  • muzeo Kálmán Imre
  • Mineralmuzeo
  • Galerio Jordán
  • Galerio Szilfa
  • Levi Artejo-Galerio

Famuloj

Remove ads

Ĝemelurboj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads