Sialkot

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sialkot
Remove ads

Sialkot (urdue سیالکوٹ) estas metropolo en provinco Panĝabo (Pakistano). Ĝi estas ĉefurbo de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Thumb
Ornama pordego
Thumb
Industria zono en Sialkot
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Sialkot situas en la nordorienta parto de Pakistano en proksimeco de landlimo de Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Ĝamuo troviĝas 36, Lahore 108, Fajsalabado 184, Rawalpindi 185, Islamabado 193, Peŝavaro 326, Multano 391, Kveta 760, Karaĉio 1126 kilometrojn (aere) .

Historio

Sialkot verŝajne estas loko de praa Sagala, kiu estis detruita fare de Aleksandro la Granda en 326 antaŭ Kristo, iam poste ĝi estis ĉefurbo de la hind-greka regno fare. Tiutempe la urbo prosperis kiel grava centro por komerco pri silkoj kaj budhana penso. Dum la mezepoko Sialkot iĝis parto de Sultanlando de Delhio depost 1185. Tiam la urbo estis grava garnizono, iom poste ĝi kontraŭstaris al sieĝo. Sialkot estis kaptita fare de armeoj de la Mughal Imperio en 1520. Post falo de la imperio en la 18-a jarcento dominado de afganaj familioj sekvis, eĉ la urbo estis apartenaĵo de la afgana imperio en 1748. Post jardekoj sikoj invadis kaj okupis la urbon, baldaŭ la britoj en 1849.

Bildoj pri Sialkot
Thumb
Rezidejo
Thumb
Moskeo
Thumb
Moskeo
Thumb
Katedralo
Thumb
Artaĵo
Thumb
Produktejo pri sportiloj
Thumb
Bazlernejo
Thumb
Muslima mezlernejo


Pluraj urbetoj kreskis ĉirkaŭ la originala urbo, kiuj estis kunigitaj al municipo en 1867. Post sendependeco en 1947 la hinduoj kaj sikoj migris al Barato, dum la islamaj rifuĝintoj ekloĝis en Sialkot aŭ en la apudaĵo. Sialkot fariĝis unu el la plej gravaj industriaj centroj de Pakistano. Dum la barat-pakistana milito de 1965 la pakistana armeo sukcese defendis la grandurbon. La kirasaj bataloj en la Sialkot-sektoro estis la plej intensaj depost la dua mondmilito.

Bildoj pri Sialkot
Thumb
Vojo
Thumb
Bulvardo
Thumb
Komerca zono
Thumb
Kanalo proksime
Thumb
Urbopanoramo

Ekonomio

Dum la koloniaj epokaj la britoj malfermis uzinon pri sakŝalmo en la urbo, hodiaŭ ekzistas jam 20 tiaj produktejoj ĉi tie. Sialkot estas la plej granda produktanto de la mondo pri mankudritaj piedpilkoj. La lokaj uzinoj produktas 4060 milionojn da piedpilkoj jare, sumiĝantaj al ĉirkaŭ 70% de la mondproduktado.

Malgraŭ la novaj landlimoj de Kaŝmiro, Sialkot sukcesis poziciigi sin en unu el la plej prosperaj urboj de Pakistano, eksportante ĝis 10% de ĉiuj pakistanaj eksportaĵoj.

Remove ads

Klimato

Sialkot situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen kun kvar sezonoj. La postmusona sezono de septembro ĝis novembro restas varma dum la tago, sed noktoj jam malvarmetiĝas. En la vintro de novembro ĝis marto la tagoj estas plaĉe mildaj. La averaĝa jara temperaturo estas 22,6 °C. Jare falas 958 mm da pluvoj, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste pli ofte pluvas pro la musono.

Thumb
Stacidomo de Sialkot
Thumb
Bazaro
Remove ads

Trafiko

Aŭtovojo konektas Sialkot al la proksima urbeto, same al la Nacia Ŝoseo N-5, krome estas ankaŭ aliaj konektoj. Estas plano pri ŝoseo al Lahore. La mapo prezentas vojon al Ĝamuo tra la landlimo, sed pro la malamikeco la uzo estas duba. Estas ankaŭ fervoja kontakto kun stacidomo. La internacia flughaveno, financita de lokaj entreprenoj, estas la nura privata flughaveno en Pakistano. Estas rektaj flugoj al Barejno, Omano, Saud-Arabio, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Francio kaj Hispanio.

Remove ads

Famuloj

Ĝemelurboj

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Thumb
Parka vojo
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads