Sigrid Undset

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sigrid Undset
Remove ads

Sigrid UNDSET (naskiĝis la 20-an de majo 1882, mortis la 10-an de junio 1949) estis norvega verkistino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Filino de danino kaj norvega arkeologo, Sigrid naskiĝis en Kalundborg, Danio kaj pasigis sian junaĝon ĉefe en Kristiania (nuntempe: Oslo). Post la frua morto de la patro, la familio ekhavis gravajn financajn problemojn, kaj Sigrid Undset anstataŭ studi en universitato devis gajni monon en oficejo. Jam frue ŝi komencis verki ĉefe pri la problemoj de la virinaro siatempa, tamen kun distanco al la vekiĝanta feminismo. Poste, la verkistino dediĉis sin ankaŭ al historiaj temoj. Ŝia romantrilogio Kristin Lavransdatter, kiu internacinivele estas rigardata ŝia plej fama verko, temas pri la vivo en la mezepoko, sed pritraktas universalajn homajn temojn.

En la jaro 1924 Sigrid Undset, kiu tiutempe jam estis patrino de tri gefiloj, fariĝis katolikino - ne tre populara decido en la protestantisma Norvegio. Kulmino de ŝia kariero estis la gajno de la Nobel-premio pri literaturo en la jaro 1928 "ĉefe pro sia brila priskribo pri skandinava vivo en la mezepoko".

Pro sia kontraŭfaŝisma sinteno Sigrid Undset en la jaro 1940, kiam la nazioj okupis Norvegion, devis forlasi sian patrujon. Kune kun sia plej juna filo ŝi elmigris unue al Svedio kaj poste al Usono - du el ŝiaj gefiloj tiutempe jam estis mortintaj. Post la milito (1945) ŝi revenis al Norvegio, por pasigi la reston de sia vivo retirite. Ŝi mortis en Lillehammer.

Remove ads

Listo de verkoj

  • Jenny (romano, 1911)
  • Et kvindesynspunkt (eseoj, 1919)
  • Kristin Lavransdatter (romantrilogio, 1920-22)
  • Olav Audunssøn (romano, 2 partoj, 1925, 1927)
  • Gymnadenia (romano, 1929)
  • Den brændende busk (romano, 1930)
  • Madame Dorthea (romano, 1939)
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads