Skandinavia duoninsulo
duoninsulo en norda Eŭropo, sur kiu estas la ŝtatoj Norvegio, Svedio kaj norda Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Skandinavia duoninsulo estas geografia regiono de norda Eŭropo, konsista el Norvegio, Svedio kaj parto de norda Finnlando. La nomo skandinavia estas devena el Skanio,[1][2][3][4] regiono de la plej suda pinto de la duoninsulo. La Skandinavia duoninsulo estas la plej granda en Eŭropo.



Remove ads
Geografio
La Skandinavia duoninsulo estas la plej granda en Eŭropo. Ĝi estas proksimume 1,850 km longa kun larĝo varia proksimume inter 370–805 km.
La Skandinaviaj Montoj ĝenerale difinas la limojn inter la du najbarajn landojn. La duoninsulo estas limigita de kelkaj akvaj areoj kiuj estas la jenaj:
- La Balta Maro (kun la Golfo de Botnio) oriente, kaj la aŭtonomaj Alandaj insuloj inter Svedio[5] kaj Finnlando, kaj Gotlando.
- la Norda Maro (kun la Kategato kaj Skagerrak) okcidente kaj sudokcidente
- la Norvega Maro okcidente
- la Barenca Maro norde
La plej alta elstaraĵo estis Glittertinden en Norvegio je 2,470 m super marnivelo, sed ekde kiam la glaĉero je ties pinto parte fandiĝis, la plej alta nuna elstaraĵo estas je 2,469 m ĉe Galdhøpiggen, ankaŭ en Norvegio. Tiuj montoj loĝigas ankaŭ la plej grandan glaĉeron en kontinenta Eŭropo nome Jostedalsbreen.
Ĉirkaŭ unu kvarono de la duoninsulo kuŝas norde de la Arkta Cirklo, kun la plej norda pinto ĉe Kabo Nordkyn.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads