Stacio
apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Stacio venas de la latina statio, kiu mem venas de la verbo stare: stari.
| Se vi intencis la romian poeton, serĉu Statio. |


Priskribo
Ĝenerale estas iu ajn loko, kie veturilo de publika transporto (ankaŭ de varoj) povas halti por en- kaj ellasi pasaĝerojn resp. varojn. Pli malofte oni uzas la vorton ankaŭ por albordiĝejo de ŝipoj. Kutime oni postulas, ke - male al simpla haltejo - ekzistu ia infrastrukturo (kiu estas ofte kolektita en stacidomo, precipe ĉe fervojo, nome ĉe Fervoja stacidomo). Ĉar unuflanke ekzistas la tendenco malpliigi la infrastrukturon pro rapidigo kaj aŭtomatigo, aliflanke biletaŭtomatoj kaj pli kaj pli ankaŭ (malaltaj) kajoj ekzistas ankaŭ ĉe tramhaltejoj, la distingo precipe ĉe relaj veturiloj malklariĝas.
Laŭ Francisko Azorín stacio estas Loko, kie haltas la vagonaroj, la tramoj, la aviadiloj, por preni aŭ lasi la vojaĝantojn k. varojn. Nomo de kelkaj sciencaj observejoj.[1] Li indikas etimologion el la latina stacio, stacionis (estejo). Kaj li aldonas la terminon stacidomo.[2]
Remove ads
Esperanto-Stacio
La Esperanto-Stacio estas fervoja stacidomaro kiu estas uzata kiel internaciaj renkontiĝejo kaj kursejo de esperanto. Ĝi troviĝas en la germana urbeto Halbo (germane Halbe) iom sude de Berlino.
Ferirestadejo
Turisma stacio estas ferirestadejo:
- Ĝi povas esti banloka, klimata, vintra, termofonta, ktp.
Scienco
Stacio estas ankaŭ[3] loko, destinita por konstantaj sciencaj esploroj: meteologia stacio, Kosmostacio, arbar-esplora stacio, agrikultur-esplora stacio.
Tekniko
En tekniko, loko [4] ekipita per aparatoj por difinita celo : amplifia stacio (interlinea stacio de interurba telefonreto, servanta por amplifi la signalkurenton); asocia stacio (du aŭ pluraj abonantoj en la sama domo aŭ strato, kunigitaj por komune uzadi la saman ĉefstacian konduktilon); ĉefa stacio (se paroli pri telefonstacio : telefonaparato de abonanto kun la apartenanta konduktolineo, konektita al la loka telefoncentralo; ridissenda stacio (radiosendilo, kiu ricevas programojn de alia stacio kaj ilin redissendas, amplifiante la signalojn laŭnecese); transforma stacio.
Remove ads
Religio
Nun stacio estas ĉiu el la dekkvar paŭzoj de la kruca vojo.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
