Stepcirkuo

Birdospecio From Wikipedia, the free encyclopedia

Stepcirkuo
Remove ads

La stepa cirkuo[1],[2]Stepcirkuo[2] (latine Circus macrourus) estas migranta taga rabobirdo el la subfamilio cirkuoj kaj la familio akcipitredoj, kiu enhavas aliajn birdojn kiel aglojn, milvojn, vulturojn, ktp.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionStepa cirkuo, Biologia klasado ...
Thumb
Ilustraĵo
Thumb
Circus macrourus - MHNT
Remove ads

Taksonomio

Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

Disvastiĝo kaj vivejo

Ĝi reproduktiĝas en sudaj partoj de orienta Eŭropo kaj centra Azio, nome el Ukrainio, Rusio, Kaŭkazo kaj Centra Azio ĝis nordorienta Ĉinio. Ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, ĉefe en Barato, Ĉinio kaj sudorienta Azio kaj iom en sudokcidenta Azio ĝis Arabio, sed ankaŭ en ĉirkaŭsahara, okcidenta, orienta kaj suda Afrikoj. Kompreneble tiu palearktisa specio devas trapasi mezajn regionojn, kiel BalkanioTurkio. Ĝi estas tre rara vaganto en Britio kaj okcidenta Eŭropo, kvankam rimarkinde junulo vintris en Norfolk vintre de 2002/3.

Tiu mezgranda rabobirdo reproduktiĝas en sekaj malaltaj arbustejoj, malfermaj ebenaĵoj, arbustaroj kaj stepoj, de tie la komuna nomo; ekde marnivelo ĝis 3.300 m de alteco. Vintre estas birdo de malferma kamparo.

Remove ads

Aspekto

Temas pri tipa cirkuo -longa el 40 ĝis 48 cm kaj peza 200 ĝis 400 g maskloj kaj 400 ĝis 550 g inoj-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn.

Masklo estas helgriza supre -pli hela ol Griza kaj Blua cirkuoj, kun blanka kapo malsimile al tiuj, kun nur iom da grizo ĉenuke- kaj blanka sube, kun nigraj flugilpintoj -pli malgrandaj ol tiuj de aliaj eŭropaj cirkuoj. Ĝi estas pli malgranda, havas pli mallarĝajn flugilojn kaj estas pli pala kun diferenca flugilbildo. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube strieca je bruno; krome ŝi havas helan vizaĝon ĉirkaŭ bruna strio ĉeokule kaj alia hela koluma strio. Ŝi bone distingiĝas el la ino de la Blua cirkuo laŭ strukturo. Ŝi estas tre simila al la ino de la Griza cirkuo, sed ŝi havas pli malhelajn kaj pli uniformajn duarangajn el sube.

Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto, pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Blua cirkuo havas tiun blankan ringon, sed en ili estas pli larĝaj kaj videblaj ol tiuj de la stepa cirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj. Stepa cirkuo diferencas el blua cirkuo laŭ malpligrandeco, pli mallarĝaj flugiloj kaj pli klare pro pli blankaj supraj partoj en la masklo.

Junuloj estas similaj al inoj, sed pli helaj kaj poste bruniĝas. Ili havas brunajn okulirisojn.

Kutimoj

Stepa cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝulojn, reptiliojn, birdojn, insektojn, ktp, per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super stepoj, arbustejoj aŭ marĉoj.

Ripozas grupe ĝis po dek birdoj ĉefe post la reprodukta sezono. Ili estas lertegaj flugantoj, ĉefe dum pariĝadaj ceremonioj aŭ por interŝanĝi predojn dumfluge.

Pri voĉo estas silentema birdo, sed alarmokrio estas kik-kik kaj ino dankas manĝaĵon alportitan de masklo per mallaŭta pii. La masklo dum pariĝada ceremonio henas kvazaŭ ĉevalo.

Ili vivas ĝis 13 jarojn.

Remove ads

Reproduktado

La nesto de tiu specio estas surgrunda inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blankecajn ovojn. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon kaj defendas la teritorion. Kutime paroj estas dumvivaj kaj faritaj kiam la birdoj estas 2 aŭ 3jaraj. Eta grupo de kelkaj paroj povas ŝanĝi reproduktan zonon de unu jaro al alia.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads