Stockholms län

provinco de Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Stockholms län, la provinco de Stokholmo, estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo limas al tiu de la du najbaraj modernaj provincoj Uppsala län kaj Södermanlands län. La moderna provinco ampleksas partojn de la historia provinco Uplando kaj Sudermanio. Okcidente la provincon limigas la lago Mälaren, oriente la Balta Maro. Administra centro de la provinco estas la urbo Stokholmo, kaj al la teritorio apartenas ankaŭ pluraj antaŭurboj de la svedia ĉefurbo, interalie Solna norde, Ekerö okcidente kaj Huddinge sude de ĝi. Fine de 2025 en la provinco vivis 2 475 161 loĝantoj sur areo de 16 540,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km². La provinco konsistas el 26 komunumoj kaj proksimume du trionoj el la provincanoj vivas en la sveda ĉefurbo Stokholmo mem - la resta triono en la ĉirkaŭaj 25 komunumoj.

Thumb
Rapidaj faktoj
Remove ads

Vidindaĵoj

Komunumoj

La provinco konsistas el la sekvaj 26 komunumoj (svede: kommuner).

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads