Strandopluvio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Strandopluvio (Charadrius novaeseelandiae, en Maoria lingvo: tūturuatu, en Moriori: tchūriwat’) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas malgranda pluvio endemia de Novzelando, kio iĝas la tialo por la specia nomo. Iam ĝi troviĝis tra la tuta marbordo de Novzelando, sed nun ĝi estas limigita al kelkaj insuloj ĉe marbordoj. Ĝi estas unu el la plej raraj strandobirdoj de la mondo, kun populacio de nur ĉirkaŭ 250.
Remove ads
Taksonomio
La Strandopluvio estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la pluvioj en la genron Charadrius kaj stampis la duvortan nomon Charadrius novaeseelandiae.[1] Gmelin bazis sian priskribon en la "New Zealand plover" kiu estis priskribita kaj bildigita en 1785 fare de la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds. La specio estis kolektita ĉe la Rio Reĝino Karloto.[2] Fine de la 20-a jarcento la strandopluvio estis movita el la origina genro Charadrius al sia propra genro Thinornis,[3] kun la Nigrakapa pluvio poste en la komenco de la 2000-aj jaroj.[4] Studo pere de molekula filogenetiko publikigita en 2015 trovis, ke Thinornis estas ene de la genro Charadrius.[5] Tion konfirmis alia studo publikigita en 2022,[6] kaj kiel rezulto la strandopluvio estis removita al Charadrius. La specio estas monotipa: ne oni agnoskis subspeciojn.[7]
La "Strandopluvio de Aŭklandoj", Thinornis rossii, supozeble el Aŭklandoj, estas nune ĝenerale konsiderata juna strandopluvio kun erare registrita loko.[8]
Remove ads
Aspekto

La Strandopluvio longas ĉirkaŭ 20 cm, bruna supre kaj blanka sube, kun nigra (maskla) aŭ bruna (ina) masko; la brunaj dorsplumoj havas mallarĝajn palajn bordojn, donante skvaman aspekton deproksime. Estas karakteriza blanka strio ĉirkaŭanta ĝian kapon sub ĝia bruna krono. Ĝiaj kruroj estas hele oranĝruĝaj, kaj la beko oranĝruĝa (pli hele ĉe maskloj ol ĉe inoj) kun akre difinita malhela pinto. La flugiloj estas brunaj kun mallarĝa blanka flugilstrio laŭ la tuta longo, kaj la vosto bruna kun blankaj flankoj. Junuloj diferencas pro manko de la plena malhela vizaĝa masko, kaj ĉar havas la brunajn dorsplumojn kun pli larĝaj palaj bordoj, donante pli forte skvaman aspekton supre.[3][9]
Remove ads
Distribuado
Kvankam tiu specio estis historie trovita nur ĉe la Nov-Zelanda marbordo, sub-fosilioj de ostoj de strandopluvioj estis reakiritaj de ripozejoj de la formortinta Blankvizaĝa strigo (Ninox albifacies) proksime de riveroj multaj kilometroj enlanden.[10] La dua ekspedicio de James Cook kolektis ilin de kontraŭaj finoj de la Suda Insulo, en Fjordlando kaj la Riaro Marlborough. Ekzistas 19-a-jarcentaj raportoj pri strandopluvioj de la Suda Insulo kaj pluraj partoj de la Norda Insulo, sed antaŭ la 1870-aj jaroj ili malaperis de la ĉeftero, pluvivante nur sur la Ĉatham-Insuloj.[9] Enkondukitaj predantoj kiel sovaĝiĝintaj katoj kaj brunaj ratoj estis la ĉefaj kulpuloj.[11]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



