Sudetoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sudetoj (ĉeĥe Sudety, Krkonošsko-jesenická subprovincie, pole Sudety, pole Sudeten) estas montaro en Eŭropo.
- Eble vi serĉas Sudetion.

Deveno de la nomo Sudetoj ne estas unusignifa. La plej ofta klarigo asertas, ke la devena geografia termino Sudéta estas vorto de kelta deveno, kunmetita el la gramatika bazo Sud- (apro) kaj sufikso -éta (arbaro), sume do „Arbaro de aproj“. Iam oni notas alian klarigon, ekz. helpe de malnovĝermana vorto „Sudtha“, tradukata kiel „arbaro“. La termino estas dokumentita jam en malnovtempo ĉe Klaudius Ptolemeo.
Sudetoj de komence evidente ensumigis sole montarojn en sudokcidento de Silezio, sed baldaŭ ĝi markis la tutan sistemon de la montaro ekde la malsupra fluo de rivero Elbo ĝis rivero Odro, do nordan parton de montaroj Luzacia montaro, Jizera montaro, Gigantmontaro (Karkonoŝe), Rudawy Janowickie, montĉenoj: Kaczawskie, Walbrzyskie, Kamienne(Ŝtonmontaroj), Sowie (Strigmontaro), Bardzkie, Tablomonta montaro (ĉeĥe Stieny), Bystrzyckie, Zlote (ĉeĥe Rychlebské hory), Masivo de Snieznik (ĉeĥe Králický Sněžník) Orlica montaro, kaj Jeseníky. En la pola lingvo la nomo Sudetoj markas ankaŭ zonon de valo de Elbo ĝis Moravia pordego.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads