Gigantmontaro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gigantmontaro
Remove ads

Gigantmontaro[1][2] - laŭaserte ankaŭ Karkonoŝo[mankas fonto] - estas montaro, kiu troviĝas en limregiono de Ĉeĥio kaj Pollando. Oni ankaŭ parolas pri bohemia kaj silezia parto. Tiu ĉi montaro estas la plej alta en la ĉeno de la Sudetoj montaroj. Leviĝanta super ĉirkaŭaĵo, kiu estas 300 ĝis 400 metrojn super la marnivelo , ĝi atingas per Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) altecon de 1.602 m. Ĝia ĉefa kresto atingas altecojn inter 1350 kaj 1450 m kaj etendiĝas laŭ longo de 36 km de okcidento al oriento. Gigantmontaro kovras areon de 454 km² sur ĉeĥa kaj 177 km² sur pola teritorio, do sume 661 km².

Thumb
Rapidaj faktoj Landoj, Regionoj ...
Thumb
Parto de la ĉefa kresto kun Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) 1.602 m
Thumb
Vido al la pinto Neĝulo
Thumb
Kozí hřbety

En alteco de 1.386 m situas la fonto de la rivero Elbo.

La montaro konsistas el granito kaj metamorfa ŝtonaĵo. Grandan parton de ĝi kovras piceaj arbaroj.

Remove ads

Turismo

Gravaj turismaj centroj:

Turistoj grandakvante alvenas el Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio, sed ne malmultaj ankaŭ el Nederlando.

Vidu ankaŭ

Fotogalerio

Thumb
Panoramo de Gigantmontaro de sudo de Černilov en distrikto Hradec Králové (distanco de Sněžka cca 54 km)
Thumb
Panoramo de Gigantmontaro de nordo vintre de pola Jelenia Góra
Thumb
Panoramo de Gigantmontaro de nordo somere
Thumb
Panoramo de Gigantmontaro de nordo (el montaro Kačavské hory) vintre

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads