Sukumar Ray

bengala poeto, rakontverkisto, dramisto kaj redaktisto (1887-1923) From Wikipedia, the free encyclopedia

Sukumar Ray
Remove ads

Sukumar RAY (bengale সুকুমার রায়, Sukumār Rāẏ; n. la 30-an de oktobro 1887 en Kolkato - m. la 10-an de septembro 1923, samloke) estis bengala- hinda verkisto, ilustristo kaj redaktisto de infanlibroj. Li estas precipe konata kiel poeto de bengalaj sensencaĵaj versoj. [1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li verkis humurajn kaj infanajn poemojn, novelojn kaj teatraĵojn. Li estas plej konata kiel barata pioniro de absurdisma literaturo, tial li estas nomata "barata Lewis Carroll ".  [2][3]

Liaj verkoj, inkluzive de la infanlibro Abol-Tabol (আবোলতাবোল, "Sensencaĵo"), la romano HajaBaLaRa ( হযবরল ), la novelaro Pagla Dashu ( পাগলা দাশু , "Freneza Dashu") kaj la teatraĵo Chalachitta-chanchari ( চলচিত্তচঞ্চরী ), estas konsiderataj klasikaĵoj de la bengala porinfana literaturo. Li restas ĝis hodiaŭ unu el la plej popularaj porinfanaj verkistoj en kaj Okcidenta Bengalio kaj Bangladeŝo.

Sukumar Ray estis la filo de la infanlibra aŭtoro Upendrakishore Ray kaj patro de la barata reĝisoro Satyajit Ray.

Remove ads

Verkaro

Thumb
Pagla Dashu
  • Abol Tabol (La Stranga kaj la Absurda)
  • Pagla Dashu (Freneza Daŝu)[4]
  • Khai-Khai (Manĝu-Manĝu)
  • Heshoram Hushiyarer Taglibro (La taglibro de Heŝoram Huŝijar) (frua sciencfikcia parodio)[5]
  • HaJaBaRaLa (Mumbo-Jumbo)
  • Jhalapala O Onanyo Natok (Kakofonio kaj Aliaj Ludadoj)
  • Lokkhoner Shoktishel (Lokkhon Shellshocked)
  • Chalachittachanchari
  • Shabdakalpadrum
  • Bohurupi (Kameleono)
  • Abak Jalpan (Stranga Trinkaĵo de Akvo 1914)
  • Bhasar Atyachar (Torturo de Lingvo 1915)
  • Barnamalatatva (Teorio de Alfabeto)
  • Desh-Bidesher Golpo (Rakontoj de Multaj Landoj)
  • Jiboner Hisab (Bidye bojhai babumoshai)
Remove ads

En Esperanto aperis

Badal Sarkar esperantigis kune kun Probal Dasgupta la verkon "Ho ĝo bo ro lo" , publikigita en la revuo Fonto[6] kaj poste en la Nova Esperanta Krestomatio (1991, Red. William Auld).

Galerio

Skizoj de roluloj kreitaj de Ray.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads