Sulfurila klorido
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sulfurila klorido aŭ SO2Cl2 estas neorganika kombinaĵo de sulfuro, kloro kaj oksigeno, senkolora aŭ flaveca, koroda, larmiga, tre toksa likvaĵo kun penetranta odoro kaj iritaj vaporoj. Klorido de sulfurilo estas multeuza reakcianto kun granda potencaĵoj en organika sintezo. Sub adekvataj kondiĉoj ĝi povas esti uzata por klorigo kaj sulfurigo kaj de alifataj kaj de aromataj derivaĵoj. Ĝi povas esti aplikata kiel aciligagento kaj kondensigagento. Klorido de sulfurilo ne estas trovata en naturo pro ĝia alta reakciemo kun la akvo.
| Sulfurila klorido | ||||
| Plata kemia strukturo de la Sulfurila klorido | ||||
| Tridimensia kemia strukturo de la Sulfurila klorido | ||||
| Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
| Kemia formulo | ||||
| CAS-numero-kodo | 7791-25-5 | |||
| ChemSpider kodo | 23050 | |||
| PubChem-kodo | 24648 | |||
| Merck Index | 15,9110 | |||
| Fizikaj proprecoj | ||||
| Aspekto | senkolora aŭ flaveca, koroda, tre toksa likvaĵo kun penetranta odoro kaj iritaj vaporoj | |||
| Molmaso | 134,958 g·mol−1 | |||
| Denseco | 1,667g cm−3[1] | |||
| Fandpunkto | −54 °C | |||
| Bolpunkto | 69 °C | |||
| Refrakta indico | 1,4437 | |||
| Ekflama temperaturo | Nebrulema | |||
| Solvebleco | Akvo:reakcias | |||
| Mortiga dozo (LD50) | 878 mg/kg (buŝe)[2] | |||
| Sekurecaj Indikoj | ||||
| Riskoj | R14 R34 R37 | |||
| Sekureco | S1/2 S26 S30 S45 | |||
| Pridanĝeraj indikoj | ||||
| Danĝero | ||||
| GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
| GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314, H318, H330, H370, H372 | |||
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P314, P320, P321, P363, P403+233, P405, P501[3] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) | ||||
Sulfura posedas kvaredran konfiguracion en la molekulo de sulfurila klorido kaj ĝia oksido-nombro estas +6, kiel en la sulfata acido. Klorido desulfurilo estis unue produktita en 1838 de la franca kemiisto Henri Victor Regnault (1810-1878). Klorido de sulfurila estas ofte uzata kiel fonto de kloro kaj sulfuro en kemiaj sintezoj. Ĝi estas pli konvena ol klorgaso por mezurado, stokigado kaj konservado.
En industrio, klorido de sulfurilo uzatas kiel pesticido. Ĝi estas miksebla kun benzeno, tolueno, kloroformo, karbona kvarklorido kaj glacia acetata acido. Klorido de sulfurilo estas komerce trovebla kun 97%-98% da pureco.
Remove ads
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per interagado de sulfura duoksido kaj kloro:[4]
Sintezo 2
Remove ads
Reakcioj
Reakcio 1
- Reakcio per hidrolizo donante sulfatan acidon kaj kloridan acidon:
Reakcio 2
- Klorigo de aromataĵoj:Klorido de sulfurilo reakcias kun hidrokarbonidoj por formi kloridojn:[6]
Reakcio 3
- Klorido de sulfonilo reakcias kun metanosulfonata acido por doni kloridon de metano-sulfonila, hipokloritan acidon kaj sulfuran duoksidon:[7]
Reakcio 4
- Klorido de sulfonilo reakcias kun benzeno sulfonata acido por formi kloridon de benzeno-sulfonila:
Remove ads
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Kloridoj
- Sulfurila fluorido
- Sulfurila bromido
- Sulfurila jodido
- Sulfonila klorido
- Sulfonila bromido
- Sulfonila jodido
- Sulfonila fluorido
- Tionila fluorido
- Tionila klorido
- Tionila bromido
- Tionila jodido
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
