Surjapet

urbego kaj municipo en meza Barato From Wikipedia, the free encyclopedia

Surjapet
Remove ads

Surjapet (telugue సూర్యాపేట) aŭ Surjapeta estas urbego, municipo en meza-orienta Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Enirejo de Telangana". Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Thumb
Panoramo en Surjapet
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Surjapet situas sur montetaro en averaĝa alteco de 178 metrojn de la marnivelo. Nalgonda kaj Miryalaguda troviĝas po 38, Khammam 55, Varangal 91, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 125, Mumbajo 748, Kolkato 1095, tutlanda ĉefurbo Delhio 1301 kilometrojn (aere) .

Demografio

Laŭ la censo en 2011 Surjapet havis populacion de 106805 . Fine de la 2000-aj jaroj Surjapet atingis la internacian kvalifikon urbego (Pli granda, ol cent mil). La legopovo estas 84,88 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo 74,04 %.

Historio

Historia loknomo de Surjapet estis Bhanupuri. Dum la jarcentoj pluraj dinastioj regis en la urbo. Surjapet akiris triagradan municipan statuson en 1952, duagradan en 1984, unuagradan en 1998. Suryapet estis premiita la "Plej pura urbo" en Suda Hindio fare de la ministerio en 2017.

Lingvoj

La plej grava kaj oficiala lingvo en Surjapet estas la telugua, sed la instruaj lingvoj estas ankaŭ la urdua kaj la angla.

Religioj

En Surjapet vivas hinduoj (90%), islamanoj 8% kaj kristanoj 2%.

Thumb
Municipa oficejo en Surjapet

Edukado

En Surjapet universitato mankas.

Klimato

En Surjapet jare pluvas averaĝe po 821 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-januaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 21-32 °C.

Trafiko

Surjapet ne havas fervojan ligon, sed 6 vojoj atingas la urbegon. Ĉe la proksima rivero ponto helpas la trafikon. Ene 3 aŭtobusaj stacidomoj funkcias. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.

Vidindaĵoj

  • ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads