Surjavarman la 2-a

From Wikipedia, the free encyclopedia

Surjavarman la 2-a
Remove ads

Surjavarman la 2-a (en Kmera lingvo: សូរ្យវរ្ម័នទី២) postmorte nomita Paramaviŝnuloka, estis Kmera reĝo el jaroj 1113 ĝis 1145-1150 kaj la konstruanto de Angkor Ŭat, nome la plej granda religia monumento en la mondo kiun li dediĉis al la kindua dio Viŝnu. La monumenta arkitekturo de lia regado, nombraj militkampanjkoj kaj restaŭrado de forta registaro kondukis la historiistojn rangi Surjavarman kiel unu el plej grandaj reĝoj de la imperio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Du la jardekoj en povo, la reĝo kunigis la imperion. Subuloj pagis al li impostadon. Li entreprenis grandajn militoperacojn en la oriento kontraŭ la Ĉamoj, sed tiuj estis tre malsukcesaj.[1] Aldone al milito, Surjavarman praktikis diplomation, kontinuante formalajn rilatojn kun Ĉinio en la jaro 1116. La regado de tiu reĝo vidis grandajn plinovigojn en arto kaj arkitekturo. Li prezidis la konstruon de Angkor Ŭat,[2] nome la plej granda templo iam konstruita en la ĉefurbo, kaj en multaj modernaj mensoj la ples lasta majstroverko de la Kmera arkitekturo.

Surjavarman la 2-a estas la unua Kmera reĝo kiu estis pentrita en arto. Bareliefo en la suda galerio de Angkor Ŭat montras lin sidantan en prilaborita ligna podio kies kruroj kaj kradoj estas ĉizitaj por simili al nagaj serpentoj.

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads