Szerencs
Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Szerencs [serenĉ] estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs, kies centro estas.

Remove ads
Situo
Szerencs situas sur ebenaĵo, tie disiĝas la ĉefvojo kaj fervojo el Miskolc al Nyíregyháza kaj Sátoraljaújhely, krome estas fervojo al Hidasnémeti.


Historio
La unua skriba mencio devenis el 1217, en 1241 ĝi havis abatejon. La komunumo ricevis la rangon kampurbo en 1490 havanta fortikaĵon. En 1605 tutlanda parlamento okazis, kie estis elektita Stefano Bocskay princo de Hungarlando. Post 1 jaro la urbo ricevis la titolon libera reĝa urbo. Oni degradis la urbon al grandvilaĝo en 1876 kaj urbiĝis en 1984, dume estis distriktejo ekde 1945.
En 1889 sukerofabriko ekfunkciis, en 1923 ĉokoladofabriko, kiu portis tutlandan konatecon.
Remove ads
Vidindaĵoj
- mezepoka kalvinana preĝejo (Szerencs)
- paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria (Szerencs)
- preĝejo Patrono de Hungaroj (Szerencs-Ond) (en iama vilaĝo Ond)
- romkatolika moderna preĝejo Sankta Jozefo (Szerencs) (2002)
- grek-katolika preĝejo Duondormo de Dipatrino (Szerencs)
- kalvinana preĝejo (Szerencs-Ond)
- fortikaĵo de Szerencs
Famuloj
En Szerencs naskiĝis:
Famaj nomportantoj
Ĝemelurboj
Rozsnyó, Slovakio
Geisenheim, Germanio
Malchin, Germanio
Hesperange, Luksemburgio
Nyárádszereda, Rumanio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads