Tahta

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Tahta, laŭ egipta arabe طهطا, laŭ kopte ⲧϩⲟⲧⲏ estas urbego en Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Laŭ legendo la loknomo ricevis la nomon de antikva egipta princino.

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Demografio

En Tahta loĝis 134314 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

Tahta troviĝas laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 66 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas 30, Ĝarĝa 62, Kenao 140, Minjo (Egiptio) 164, Luksoro 165, Hurghada 236, Asuano 329, ĉefurbo Kairo 365, Suezo 371 kilometrojn (aere) .

Historio

Grava fervoja akcidento okazis en Tahta la 26-an de marto 2021.

Ekonomio

Ekonomio de Tahta konsistas el produktado de hejmaj mebloj. La proksimaj vilaĝoj estas agrikulturaj pro la Nilo.

Religio

En Tahta plejparte vivas islamanoj, krome ekzistas malgranda, sed signifa kopta-katolika komunumo.

Klimato

Tahta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm, ĝenerale decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 16-32 °C.

Trafiko

Tahta havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon laŭ ĉeflinio Kairo-Asuano. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Thumb
Ruĝa monaĥejo

Vidindaĵoj

Famuloj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads