Tajloro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tajloro estas metia profesio de la teksaĵo-prilaborado. La tasko estas formtranĉi kaj kunigi tukojn. La laboriloj estas pinglo, fadeno, tondilo, tajlorkreto kaj ekde la 19-a jarcento ankaŭ la kudromaŝino.


Tajloro kiel familia nomo
La nomo de tiu ĉi metiisto estas vasta familia nomo en multaj lingvoj, ekzemple:
- Angle: Tailor
- Ĉeĥe: Krejčí
- France: Sartre
- Germane: Schneider
- Hindie: दर्ज़ि Darzi
- Hispane: Sastre
- Hungare: Szabó
- Pole: Krawiec
- Ruse: Портной Portnoy
- Nederlande: Kleermaker
En la filmo Meeting Venus de István Szabó multaj fikciuloj nomiĝas "Tajloro", sed diverslingve.
Proverboj
Ekzistas pluraj (8) proverboj pri tajloro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron. ” „ Oni ne pagas per gloro al sia tajloro. ” „ Truon de l' honoro flikos neniu tajloro. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads