Tando Adam

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Tando Adam (urdue ٹنڈو آدم‎, sinde ٽنڊو آدم‎) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), en kantono de Navabŝah.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Tando Adam situas sur ebenaĵo proksime al la rivero Induso en sudorienta Pakistano. Ĉirkaŭ la urbego la kanaloj estas oftaj. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 53, Karaĉio 196, Sukur 215, Kveta 520, Multano 563, Fajsalabado 762, Lahoro 849, Peŝavaro 856, Rawalpindi 967, Islamabado 980 kilometrojn (aere) .

Historio kaj populacio

Tando Adam estis fondita en la 18-a jarcento. La loko apartenis al distrikto de Navabŝah ĝis 1955, poste de Sangar.

Loĝantaro
196119721981199820122017
10 15319 73929 23950 25959 934152 617

La loĝantoj laŭ religio estas ĉefe islamanoj (95%), la ceteraj estas hinduoj, iomete kristanoj. kaj parolas variajn lokajn lingvojn. Estas ankaŭ malgranda hindua minoritato. La loĝantaro parolas sinde (50%, eĉ oficiala lingvo), urdue (30%), panĝabe (10%), paŝtue (6%), krome ofte uzas ankaŭ la anglan lingvon.

Thumb
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Tando Adam

Agrikulturo kaj industrio

Tando Adam estas unu el la plej riĉaj agrikulturaj regionoj de Pakistano. Oni kultivas bananojn, mango (frukto)jn, sukerkanojn, tritikojn kaj kotonojn.

Tando Adam havas la plej grandan teksaĵinindustrion en Pakistano. Ekzistas ankaŭ farmacia industrio kaj oni prilaboras fruktosukojn, paperojn. La telekomunikada industrio ankaŭ ludas decidan rolon en vivo de Tando Adam. Menciindas la komercado kun viglaj merkatoj, bazaroj.

Remove ads

Eduko

En Tando Adam altlernejo kaj altnivelaj ŝtataj kaj privataj mezlernejoj funkcias.

Thumb
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Tando Adam

Trafiko

Tando Adam situas laŭ la ĉefa arteria fervoja linio inter Karaĉio kaj Lahoro, eĉ ĝi havas disbranĉiĝon al lokaj urboj. Al la urbego kuras 4 vojoj, la plej gravaj el Navabŝah, Tando Alahjar kaj Mirpur Ĥas.

Klimato

Tando Adam situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 33 °C, kaj la plej malvarma januaro kun 16 °C. Jare pluvas inter 199 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas, nur en julio kaj aŭgusto pluvas.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads