Tasmana naivulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Tasmana naivulo (Sula dactylatra tasmani) aŭ Naivulo de Lord Howe estis granda marbirdo de la familio de naivuloj nome Suledoj, priskribita el ostoj troviĝintaj sur la insuloj Norfolk kaj Lord Howe en la Tasmana Maro (van Tets et al. 1988). Oni supozas, ke ĝi iĝis formortinta en la finaj jaroj de la 18a jarcento aŭ komence de la 19a jarcento en la Insulo Lord Howe pro predado fare de vizitantaj maristoj, kaj la lasta vidaĵo registrita en 1788, kiam ĝi estis jam formortinta en la Norfolkinsulo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tamen, tiu taksono estis ĵus (Priddel et al. 2005) ekkonsiderata kiel subspecio de la Maskonaivulo, Sula dactylatra tasmani, ankoraŭ vivanta kiel reprodukta specio en la Insulo Lord Howe, kaj pli ĵuse priskribita kiel S. d. fullagari. Holdaway & Anderson (2001) atribuis subfosiliajn materialojn el Norfolkinsulo simple al la Sula dactylatra. Priserĉado ce la Universitato de Canterbury en Kristkirko, Novzelando, indikas, ke la propono de la teamo de Priddel ĝustas, kaj la subspecio fullagari de la Maskonaivulo estas fakte posteuloj de tasmani. Tiu lasta nomo, pli malnova, estus aplikebla al ambaŭ.[1]

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads