Terminologia Esperanto-Centro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Terminologia Esperanto-Centro
Remove ads

Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estis instanco de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kun la celo unuecigi fakajn terminojn uzatajn en Esperanto, konsili pri terminara laboro kaj subteni la verkadon de terminaroj. Ĝi estis fondita dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1987.

Rapidaj faktoj TEC, organizaĵo ...

En sia retejo TEC ofertis kursojn pri terminologio kaj diskonigis informojn kaj novaĵojn pri terminologio ĝenerale kaj terminara laboro en Esperanto speciale (raportoj pri kolokvoj kaj prelegoj, biblioteka parto, recenzoj de fakaj vortaroj ktp.).

Remove ads

Servoj

La precipaj servoj de TEC estis:

  • fakaj vortaroj kaj glosaroj disponeblaj en la reto;
  • helpo en la kreado de fakvortaroj kaj unulingve kaj plurlingve;
  • diskutforumo inter la anoj de la skipo de TEC;
  • retejo facile atingebla, legebla kaj uzebla al ĉiuj personoj;
  • perado inter interesatoj kaj fakuloj, por ke ili trovu la plej taŭgajn terminojn por uzi en siaj fakoj;
  • artikoloj verkitaj de agnoskitaj fakuloj kaj scientistoj;
  • kolokvoj;
  • kursoj pri terminologio kaj tiurilataj aferoj per la reto;
  • ktp.
Remove ads

Trejnado pri terminologio

UEA kaj TEC finance subtenas trejnadon pri terminologio, precipe partoprenon en la unusemajna Somera Terminologia Trejnado aŭ en Vieno (Aŭstrio) aŭ en Kolonjo (Germanio).

El la historio de TEC

NOTO: Precipe tiu ĉi parto de la tuta artikolo estas stumpo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads