Testejo Semipalatinsk
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Testejo Semipalatinsk, aŭ kiel ĝi estis konata en Sovetunio Semipalatinsk-21 aŭ La Poligono (plurangulo), estis la ĉeftestejo por atombomboj en Sovetunio (la ekvivalento de la usona testejo en Nevado).

La loko situis en la stepa regiono de nuntempa Kazaĥio, kiu tiam estis Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko. La konstruaĵoj ligitaj kun la testejo situis proksimume 150 km okcidente de la urbo Semej (tiama Semipalatinsk). Dum la jaroj de uzado de la testejo, inter 1949 ĝis 1989, 456 atomtestoj estis faritaj tie. La testejo estis fermita en 1991 [1][2][3][4][5].
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads