Semej
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Semej (kazaĥe Семей) estas urbego en Provinco Orienta Kazaĥio (Kazaĥio). Ĝis 2007 la oficiala nomo (pli konata nomo) estis Semipalatinsko.

Vojo en Semej

Remove ads
Remove ads
Bazaj informoj
- Areo: 210 km²
- Supermara alteco: 186 m
- Loĝantaro: 331,500 (en 2012
- Horzono: UTC + 6
- Telefonkodo: +7 7222
- Poŝtkodoj: F1*****
Geografio

Semej situas en la nordorienta parto de la lando laŭ ambaŭ bordoj de Irtiŝo. La maldekstra urboparto estas Nova-Semej. Oskemeno troviĝas 176, Pavlodar 310, Astano 624, Kokŝetau 809, Almato 834, Petropavlo 895, Taraz 1073, Kostanaj 1182, Turkistano 1201, Ŝimkento 1214, Aktobe 1629, Atirau 2097 kilometrojn.
Loĝantaro
Historio
La iama Semipalatinsko estis fondita kiel rusa fortikaĵo en 1718, tamen je distanco 18 km de la nuna loko. Proksime estis budhisma monaĥejo, kiu konsistis el sep palacoj, pri tio Semipalatinsko ricevis la loknomon. Post jardekoj la loko iĝis komerca centro, tial en 1728 la fortikaĵo ricevis la rajton preni doganon. En 1778 pro la oftaj inundoj la homoj translokiĝis al la nuna loko. Semipalatinsko urbiĝis en 1782, tiutempe oni jam konstruis ponton. En 1854 la urbo iĝis regiona administra centro. Post jardekoj la urbo havis ankaŭ industrion. En 1930 alvenis la unua trajno.
Atombombaj testoj
En 1949 je distanco de 150 km oni tie eksplodigis la unuan sovetunian atombombon, tial la urbo ricevis fifamon. Resume okazis 456 eksplodoj. La radioaktiva elfalaĵo disvastiĝis super grandega areo, kaj entute pli ol 2 milionoj da homoj estis elmetitaj al la radiado kaj radioaktiva elfalaĵo[1].
En 1991 pro protesto de la loĝantoj finiĝis la eksplodadoj. En 2007 la urbo estis alinomita kiel Semej.
Remove ads
Trafiko
Semej havas flughavenon kun flugoj eĉ al Moskvo, du stacidomojn, 2 vojajn kaj fervojan pontojn, fine havenon. En la urbego aŭtobusoj servas.
Eduko
En Semej pluraj universitatoj kaj 29 mezlernejoj funkcias.
Religio


La urbo estis fondita kiel rusa fortikaĵo, do la unuaj aperis ortodoksaj preĝejoj kiel tiu de Antonio kaj Teodozio de Kievo, en kiu ekde 1720 troviĝis la miraklofara kopio de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino[2]. En 1740 la ikono malaperis kaj estis trovita 1,5 km for de la fortikaĵo — ĝi staris apud monta fonto kaj antaŭ ĝi brulis kandelo. La ikono estis revenigita al la preĝejo kaj la fonto eknomiĝis la Sankta Fonto[3]. La katedralo en 1782 estis alinomita je la Oranta[2]. En 1933 (aŭ 1932) la Oranta katedralo estis eksplodigita. Ĝi situis ĉe kruciĝo de la nuntempaj stratoj Ŝakarim kaj Abaj[4]. Funkciis ankaŭ la katedralo de Nikolao de Mira.
Ĉe la Sankta Fonto ekde 1902 funkciis la Oranta monaĥejo de Sankta Fonto, likvidita en 1921[5].
En la 1930-aj jaroj la sola funkcianta preĝejo en la urbo estis la Oranta katedralo. En novembro 1937 ankaŭ ĝi estis fermita. En 1944 la katedralo estis redonita al la ortodoksa komunumo kaj la 16-an de aprilo 1944 oni komencis ĝian rekonstruon. Ĝi estis grave damaĝita, sed en registro de ĝiaj posedaĵoj estas menciata la monaĥeja ikono. La 24-an de aprilo 1949 la katedralo ekfunkciis denove, regule okazis diservoj. Kernon de la komunumo konsistigis monaĥinoj de la fermita Oranta monaĥejo de la Sankta Fonto, do daŭris ties tradicioj, inkluzive de preĝado omaĝe al la Abalaka ikono de Dipatrino kaj pilgrimado al la Sankta Fonto, kies akvo estis konsiderata sankta, do resaniga[2]. La aŭtoritatoj jen superŝutis la fonton per tero, jen alinomis ĝin je Ruĝa Fonto (ruse Красный источник), tamen la pilgrimantoj plu venis[5].
En 2018, okaze de la 300-a datreveno de Semipalatinsko, ikonfaristo Konstantin Goretoncev faris en la ikonfarejo de la Tobolska Spirita Seminario precizan kopion de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino, kiu estis sanktigita en la Oranta Abalaka monaĥejo kaj transdonita al la Resurekta katedralo en Semipalatinsko[5].
Remove ads
Klimato
La klimato de Semej estas seka, jare pluvas nur 275 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en julio iom pli. La averaĝa temperaturo estas 4,3 °C, vintre iam estis −48 °C, somere ofte pli ol 40 °C.
Vidindaĵoj

Arta muzeo en Semej
- pluraj moskeoj
- arta kaj lokhistoria muzeoj
- Resurekta katedralo
- restaĵo de la fortikaĵo
- 2 teatrejoj
Famuloj
- Fjodor Dostojevskij tie vivis inter 1854-1859
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads