Thomas Savery
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Thomas SAVERY (Shilstone, ĉ. 1650 - Londono, 1715) estis angla mekanikisto kaj inventisto kiu disvolvis vapormaŝinon kiu siatempe estis granda antaŭeniro en la minindustrio.[1]
Remove ads
Maŝino de Thomas Savery
Fine de la 17-a jarcento, la subteraj akvoj estis granda problemo por la minado, ĉar la pumpiloj ekzistantaj ne kapablis disvolvi sufiĉan povon por elpreni akvon el la profundaĵoj de la mino.[2] La maŝino de Thomas Savery konsistis en stokejo konektita al kaldrono, kaj al du tubaroj, unu el kiuj konektis ĝin al la akvo de la mino elprenenda dum la alia al la ekstero. La maŝino funkciis jene: unue oni malfermis la valvon kiu konektis la kaldronon kun la stokejo kaj tiu pleniĝis je akvovaporo, kaj la aero eliris al la ekstero tra kontraŭrevena valvo.
Poste oni malvarmigis la stokejon verŝante el la ekstero malvarman akvon, kaj malvarmiĝante, la vaporo kondensiĝis, per kio oni kreis vakuon en la stokejo. Pere de tubo kun kontraŭrevena valvo, la stokejo estis konektita al la akvo de la interno de la mino, pro kio je la kreado de la vakuo, supreniris akvo, kiu plenigis la stokejon tra kontraŭrevena valvo. Por malplenigi la stokejon, oni remalfermis la valvon kiu konektis ĝin kun la kaldrono, kaj la premita vaporo elirigis la akvon tra la sama kontraŭrevena valvo tra kiu estis elirinta la aero dekomence.
Tiu maŝino estis la unua industria ekzemplo de uzado de karbo por realigi mekanikan laboron. Sekvaj plibonigoj de tiu maŝino okazigis la disvolvon de la maŝino de James Watt.[3]
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads