Tibor Bábi

hungara poeto, ĵurnalisto, tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Tibor Bábi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bábi Tibor estis ĉeĥoslovakia hungara poeto, ĵurnalisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Poczkody [pockodi].

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Tibor Bábi[1][2] naskiĝis la  30-an de oktobro 1925 (nun 1925-10-30) en Báb, li mortis la 23-an de junio 1978 en Bratislavo.

Remove ads

Biografio

Tibor Bábi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnaziojn en Érsekújvár (tiam hungara urbo) kaj Budapeŝto. En la lernojaro 1947 li studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li revenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1949–1950 li studis en ekonomia altlernejo en Prago, ekde 1951 li estis ĵurnalisto en pluraj ĉeĥoslovakiaj hungarlingvaj gazetoj, inter 1967–1976 li estis redaktoro de revuo. Jam ekde 1951 liaj poemoj aperis, baldaŭ li tradukis el la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj. Li ricevis solan premion en 1966.

Remove ads

Elektitaj kontribuoj

  • Ez a te néped. (poemoj, 1954)
  • Hazám, hazám. (novaj poemoj, 1958)
  • Tízezer év árnyékban. (poemoj, 1964)
  • Se elevenen se holtan. (elektitaj poemoj, 1968)
  • Európából Európába. (vojaĝpriskribo, 1973)
  • Patak és forrás. (noveloj, 1976)
  • Író, költő, művész dolga. (studoj, 1979)
  • Keresek valakit. (elektitaj poemoj 1954–1977, 1982)

Elektitaj tradukaĵoj

  • S. K. Neumann: A föld dicsérete (1962)
  • Fr. Švantner: A havasok menyasszonya (1965)
  • L. Lahola: Véletlen ismeretség (1970)

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads