Báb (distrikto Nitra)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Báb (ankaŭ hungare, germane Baab) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Remove ads
Situo
Báb situas laŭ traira flankovojo, aŭtovojo estas proksime. Nitra troviĝas je 16 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1156 en formo "Bab", kiu baldaŭe nomiĝis Nagybáb ("Granda Báb"). En 1365 aperis apuda vilaĝo Malgranda (aŭ nova) Báb en formo "Wybaab". En 1751 oni komputis en Granda Báb 78 familiojn. En 1787 loĝis en Granda Báb 445 loĝantoj en 90 domoj, (en Malgranda Báb 528 vilaĝanoj en 111 domoj), en 1828 en Granda Báb 400 vilaĝanoj en 57 domoj (en Malgranda Báb 496 loĝantoj en 71 domoj). En 1788 Malgranda Báb akiris rajton pri bazarado. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Granda Báb 792, en Malgranda Báb 681 homoj, (en ambaŭ vilaĝoj slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La 2 vilaĝoj unuiĝis en 1955. Post 3 jaroj kolĥozo formiĝis. En 2001 vivis en Báb 957 homoj, (943 slovakoj).
Remove ads
Vidindaĵoj
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Princo Emeriko de Hungario de 1721
- kastelo el la 20-a jarcento
Famuloj
- En la iama Nagybáb naskiĝis hungara kuracisto Dezső Deseő.
- En Báb naskiĝis hungara poeto Tibor Bábi.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads