Tiedemann Giese
princ-episkopo de Varmio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tiedemann Bartholomäus GIESE (latinigite: Tidemannus Gisius[1]; naskiĝinta la 1-an de junio 1480 en Gdansko, mortinta la 23-an de oktobro 1550 en Lidzbark Warmiński) estis romkatolika teologo, episkopo de Chełmno kaj arkiepiskopo de Varmio.
Remove ads
Vivo
Giese troviĝis inter la konatularo de Nikolao Koperniko: li estis unu el la malmultaj amikoj de ĉi tiu astronomo.[2] Lia frato Hermann Giese estis edzo de filino de kuzino de Koperniko.[3]
Giese studis de 1492 en Lepsiko ĉe Thomas Werner. Bakalaŭriĝo sukcesis en 1495, magistriĝo en 1498. Ne antaŭ 1504 li vokiĝis al la katedrala kapitularo de Gdansko. Kun Mauritius Ferber li ĉefpastris tie ĉe la preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo; en 1577 li nomumiĝis eklezijura tribunalulo; tamen ne realiĝis la volo de Ferber ke Giese fariĝu koadjutoro: ĉi postenon akiris Johannes Dantiscus.
Ses jarojn poste Giese venis kiel katedrala kustodo al Frombork, la sidejo de la Episkopujo varmia. En 1538 Giese estiĝis episkopo de Chełmno (tie posteulanto de Dantiscus), kio finiĝis en 1549. Sidejo dioceza tiam estis en Lubawa kie kancelieris por li la grava prusa historiografo Lucas David. Li ankaŭ engaĝiĝis pri pligrandigo de la altlernejo de Chełmno. Postulojn de la metropolito de Gniezno pri kontrolhavo super la diocezo de Chełmno li draste malakceptis. En 1549 Giese promociiĝis je princ-episkopeco por Varmio. Danke al li ĉi regiono restis katolika, estinte de 1466 sub la protekto de la pola reĝo. La aliaj teritorioj de Prusujo en la medio devis akcepti la enkondukon de Reformacio.
Giese ricevis de Koperniko la skribaĵojn postlasindajn, la katedrala kapitularo ties bibliotekon. La tombo de Giese troviĝas apud tiu de Koperniko en la katedralo Ĉielenpreno de Mario kaj Sankta Andreo je Fromberk.[4]
Lia ĉefverko de 1536 De regno Christi nur eltiraĵe konserviĝis; tute konserviĝis la en 1525 en Krakovo presita pamfleto Antilogikon flosculorum Lutheranorum direktite kontraŭ la reformitan teologon Johann Briesmann. La verkisto Giese do argumentis polemike kun kelkaj teologiaj neklaraĵoj sed ĉiam neskolastike.
Remove ads
Verkoj
- Anacrisis nominis Jesus (1542)
- Antilogikon flosculorum Lutheranorum (1523)
Literaturo
- Heinz Gerlinger: "Bischof Tiedemann Giese (1480-1550), Freund des Nikolaus Kopernikus und sein Geschlecht", ĉe: Genealogie. Deutsche Zeitschrift für Familienkunde, volumo 15 (1981), p. 465–472
- Hans-Jürgen Karp: "Giese, Tiedemann Bartholomäus (seit 1519) (1480-1550)" Ĉe: Erwin Gatz (eld.): Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448 bis 1648. Ein biographisches Lexikon, Berlino 1996, S. 227–229
Eksteraj ligiloj
- Triller, Anneliese: "Giese, Tiedemann" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 379
- Giese ene de la katolika hierarkio
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads