Tiofosforila klorido

kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Tiofosforila klorido
Remove ads

Tiofosforila kloridoPSCl3 estas neorganika fosfora kombinaĵo de kloro kaj sulfuro, senkolora, fumeganta, toksa likvaĵo kun malagrabla odoro, vaste uzata kiel krudmaterialo en la fabrikado de pesticidoj, insekticidoj kaj herbicidoj. Tiofosforila klorido estas solvebla en benzeno, karbona kvarklorido, kloroformo kaj karbona dusulfido.

Tiofosforila klorido
Thumb
Plata kemia strukturo de la Tiofosforila klorido
Thumb
Tridimensia kemia strukturo de la Tiofosforila klorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klorido de tiofosforilo
  • Sulfofosforila klorido
  • Klorido de sulfofosforilo
Kemia formulo
PSCl3
CAS-numero-kodo3982-91-0
ChemSpider kodo18729
PubChem-kodo19883
Merck Index15,7468
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora, fumeganta, koroda likvaĵo kun malagrable penetranta odoro
Molmaso169,384 g·mol−1
Denseco1,635g cm−3
Fandpunkto−35 °C
Bolpunkto125 °C
Refrakta indico 1,5557[1]
Ekflama temperaturoNebrulema
SolveblecoAkvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50)750 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
RiskojR14 R20 R26 R28 R29 R35 R48
SekurecoS7/8 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
Thumb Thumb
Thumb
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H314, H330
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P320, P321, P330, P363, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

En akvo ĝi facile hidroliziĝas en bazaj aŭ acidaj solvaĵoj produktante fosfatan acidon, sulfidan acidon kaj kloridan acidon. Tiofosforila klorido estas koroda substanco kaj irita al okuloj, haŭtokontakto, histoj kaj mukozaj membranoj. Ĝi estas neakordigebla kun bazoj, aminoj, fortaj oksidigagentoj kaj alkoholoj. Ĝi povas eksplode reakcii kiam en kontakto kun duizopropila etero aŭ aliaj eteroj en ĉeesto de spuraj kvantoj da metalaj saloj.

Remove ads

Sintezoj

Sintezo 1

3 fosfora kvinklorido+P4S10 5tiofosforila klorido

Sintezo 2

fosfora triklorido+sulfuro tiofosforila klorido

Sintezo 3

fosfora kvinklorido+sulfida acido tiofosforila klorido+2klorida acido

Sintezo 4

  • Produktado de tiofosforila klorido per interagado de dusulfura duklorido kun fosfino:

3dusulfura duklorido+fosfino2tiofosforila klorido+3sulfida acido+sulfuro

Sintezo 5

  • Dusulfura duklorido reakcias kun klorgaso kaj fosforo por doni tiofosforilan trikloridon:[5]

dusulfura duklorido +2klorgaso+2fosforo2tiofosforila klorido

Remove ads

Reakcioj

Reakcio 1

tiofosforila klorido+4akvo sulfida acido+3klorida acido+fosfata acido

Reakcio 2

  • Tiofosforila klorido konvertas acetamido en tioacetamidon:

tiofosforila klorido+acetamido tioacetamido+fosforila klorido

Reakcio 3

  • Ĝi ankaŭ povas esti uzata por anstataŭado de aminaj grupoj (-NH2) aŭ hidroksilaj grupoj (OH-) je tiofosforila grupo (-P=S) kiu estas ordinara en la produktado de insekticidoj. Ekzemple: Tiofosforila klorido reakcias kun etanolo por doni duetil-fosforo-klorido-tioaton (CAS-numero 2524-04-1).

tiofosforila klorido+2etanolo Thumb+2klorida acido

Reakcio 4

  • Preparado de fosforila tiotriamidotiofosforamido per interagado de tiofosforila klorido kun amoniako:

tiofosforila klorido+3amoniakoThumb+3klorida acido

Remove ads

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads