Tommy Lapid

Israela radio- kaj televida prezentisto, ĵurnalisto kaj politikisto (1931–2008) From Wikipedia, the free encyclopedia

Tommy Lapid
Remove ads

Josef "Tommy" Lapid (hebree יוסף "טומי" לפיד; naskiĝis Tomislav Lampel; la 27-a de decembro 1931 en Novi Sad, Aŭtonoma Provinco Vojvodino, Regno Jugoslavio ; mortis la 1-a de junio 2008 en Tel-Avivo) estis israela politikisto, ĵurnalisto kaj televida prezentisto, membro de la Knesset (1999-2006), prezidanto de la liberal-sekulara partio Ŝinuj kaj Ministro pri Justico kaj Vicĉefministro de Israelo.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li estis konata pro siaj antiklerikalaj vidpunktoj kaj sia batalo por la apartigo de religio kaj ŝtato.[2]

Remove ads

Vivo

Dum la Dua Mondmilito, lia patrujo kaj Vojvodino estis okupitaj de Hungario: Tomislav estis deportita kun sia familio al la Budapeŝta Geto. Lia patro poste mortis en koncentrejo, sed Tomi kaj lia patrino sukcesis postvivi: ili estis liberigitaj de sovetiaj soldatoj.

En 1948, Lapid repatriiĝis al Israelo kaj partoprenis en la Milito de Sendependeco. De 1951 ĝis 1955 li estis la redaktoro de ĉiutaga israela gazeto en la hungara lingvo. En 1957 li diplomiĝis ĉe la Jura Fakultato de la Universitato de Tel-Avivo. Ekde 1955 - korespondanto por la gazeto " Maariv ". De 1974 ĝis 1979 li estis la administra direktoro de la gazeto Maariv. De 1979 ĝis 1983, li estis la Ĝenerala Direktoro de la Israela Elsendada Aŭtoritato. Ĝis 1999, li aktive partoprenis en la populara televida programo "Popolitika".

Lia ĵurnalisma stilo estis influita de la tiama ĉefa ĵurnalisto Rudolf Rezső Israel Kasztner, kiu estis murdita en 1957 post polemika proceso. Lapid estis unu el la unuaj, kiuj strebis por la rehabilitado de Kasztner,[3] kaj estis intervjuita por la filmo Killing Kasztner (2008).

Li estis edziĝinta al Shulamit Lapid (konata kiel dramisto). Ili havis tri infanojn: filinojn Michal kaj Merav, kaj filon Yair Lapid, israelan politikiston kaj iaman ĵurnaliston kaj televidan prezentiston.

Li forte kontraŭis la potencon de la ultraortodoksoj en israela politiko, precipe ekzercatan de la partioj de Ĥaredo kaj Ŝas.

Remove ads

Politika kariero

De februaro 2003 ĝis la disfalo de la koalicio en decembro 2004, li funkciis kiel israela ministro pri justico kaj vicĉefministro. Kiel aganta ministro pri justico, Lapid kaŭzis koleron en la kabineto per sia kritiko de la israela milita operacio Operacio Ĉielarko en la Gazaa Sektoro ( Rafah ), ĉar li faris paralelon kun la Holokaŭsto : La bildo de maljuna palestina virino en la rubo de ŝia domo memorigis lin "pri mia avino en la Holokaŭsto. Ne ekzistas pardono por homoj, kiuj traktas maljunan virinon tiamaniere". Ĉi tiu rimarko renkontis koleron de rigoruloj en la reganta partio Likud, inkluzive de ĉefministro Ariel Ŝaron. [4]

En 2003, Ŝinui atingis venkegan elekton, iĝante la tria plej granda partio en la Kneset, post la Laborista kaj Likud. Ĝi aliĝis al la registaro de Ariel Ŝaron, kio permesis al ĝi disvolvi sian programon por reduktis la influon de la religia establo per kelkaj aparte signifaj mezuroj:

  • la devo plenumi militservon dum tri jaroj por ortodoksaj junuloj;
  • la forigo de publikaj subvencioj al religiaj grupoj;
  • la kreado de civila geedzeco, rajtigita inter judoj kaj nejudoj kaj sen la antaŭa konsento de la rabeno ;
  • la rajtigo importi ne- koŝerajn produktojn.

Li estis nomumita Prezidanto de la Kneset-a Komitato pri Eksterlandaj Aferoj kaj Ministro pri Justico (שר המשפטים), sed demisiis de sia partio kiam Ariel Ŝaron pliigis subvenciojn al Haredi -institucioj en decembro 2004 por akiri la subtenon de kelkaj malgrandaj religiaj partioj. Malgraŭ tio, li subtenis Ŝaron en marto 2005 kontraŭ malgrandaj financaj koncedoj, celante eviti fruajn elektojn, kiuj malhelpus la evakuadon de israelaj setlejoj el Gazao.[5]

Lapid malakceptis la deziron de la palestina gvidanto Jaser Arafat esti entombigita en La Templa Monto post sia morto, argumentante ke arabaj teroristoj ne ricevos tiun privilegion.[6]

En julio 2006, Lapid anstataŭigis Shevach Weiss kiel prezidanto de la Konsilio de Yad Vashem kaj tenis tiun postenon ĝis sia morto. [7][8] Jozef Lapid estis prezidanto de la Israela Ŝakfederacio. [9]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads