Trepano

From Wikipedia, the free encyclopedia

Trepano
Remove ads

Trepano (termino, kiu originas el la greka trupaô : « mi traboras») estas ilo por rotacia borado, precipe uzata en nafta industrio kaj publikaj laboroj.

Rapidaj faktoj Aliaj nomoj, Klasifiko ...
Thumb
Eluzita trepano
Remove ads

Nafta industrio

La trepano havas formon de sola konuso el speciala malmolega ŝtalo aŭ el tri kune nestitaj konusoj. La suba parto de tiuj konusoj estas inkrustita de diamanta polvo, kiu permesas rompi la plej malmolajn rokojn dum borado. Tiuj konusoj turniĝas, rompas la rokojn kiujn ili trapasas kaj enprofundiĝas malrapide en la subgrundon.

Ĉi tiu ilo estas uzata por ambaŭ vertikalaj putoj samkiel horizontala borado.

Kelkaj trepanoj estas kavaj, por permesi la trapason de borada fluido kiu ŝprucas el interŝanĝeblaj bekoj. La borada fluido lubrikas kaj malvarmigas la borilon, kaj helpas forpeli la eltiritan materialon al la surfaco. En malsolidaj formacioj, akvaj jetoj de alta premo helpas forigi rokerojn rekte, tielmaniere reduktante la daŭron de la borado.

Remove ads

Publikaj laboroj kaj subkonstruaĵoj

Thumb
Trepano uzata por bori profundajn subkonstruaĵojn

En kelkaj teĥnikaj sektoroj la termino trepano indikas pezan metalan aĵon (5 ĝis 15 tunoj), kiun oni faligas sur rezistajn rokojn por disrompi ilin.

En skulptarto kaj prilaborado de ligno kaj ŝtono

Ekde antikvo, la trepano estas speco de borilo permane operaciita per arĉdrilo, uzata de iuj skulptistoj por pliprofundigi la reliefon de prilaborata objekto. Ĝi estis uzata precipe kaj speciale en la laboro pri sarkofagoj, kapiteloj, paneloj de triumfarkoj, ornamaj skulptaĵoj, ktp.

Ekde almenaŭ la mezepoko la ilo estas uzata por trabori lignon.

En kirurgio

En ĥirurgio, trepano estas aparato, per kiu oni trapenetras ostojn, speciale kraniajn ostojn (trepanado).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads