Tucidido

helena historiisto kaj stratego de la 5a jarcento a.K. From Wikipedia, the free encyclopedia

Tucidido
Remove ads

Pri la nomo bv. legi en la diskuto

Rapidaj faktoj TukididoΘουκυδίδης(464 a. K. - 401 a. K.), Persona informo ...

Tucidido (Thucydides), helena historiisto kiu skribis historion de la peloponeza milito.

Li naskiĝis ĉe Halimus en Atiko ĉirkaŭ 464 a.K. Lia familio estis aristokrata kaj riĉa. Li proprietis or-minojn en Trakio. En 424 a.K., dum la peloponesa milito, kiam li komandis atenan eskadron de sep ŝipoj ĉe la insulo Thasos, li malsukcesis savi la urbon Amphipolis de la Spartanoj, kaj sin ekzilis al Trakio, eble por eviti pli gravan punon. Tie li restis dudek jarojn, ĝis li revenis al Ateno en 404 a.K. post la deklaro de ĝenerala amnestio. Kiam kaj kiel li mortis estas necerta: iuj diris ke oni murdis lin aŭ en Ateno aŭ en Trakio; aliaj, ke li mortis en Thasos. Ĉiuokaze, la morto verŝajne okazis antaŭ 401 a.K..

Dum sia ekzilo li kunigis informojn pri la peloponesa milito: tamen ŝajnas ke li komencis sian historion nur post sia reveno al Ateno. La verko klopodas senpartie kaj fidele rakonti la faktojn pri la milito, kaj montras profundan komprenon de homa psikologio. Tucidido ne vivis sufiĉe longe por fini la verkon, kiu finiĝas kun la eventoj de la jaro 411 a.K.. Ĝi enhavas longajn paroladojn atribuatajn al gravaj personoj: tiuj paroladoj havas tre literaturan stilon kaj preskaŭ certas ke per ili Tucidido klopodis prezenti, ne laŭvortan registron de tio kion la parolantoj diris, sed, bonstile, la senson de la paroladoj.

Remove ads

Verkoj

La "Historio de la Peloponeza Milito" estas la nomo de la fama verko de Tucidido, priskribante la okazaĵojn de la milito furiozinta en la dua duono de la 5-a jarcento a.K. la Peloponeza Ligo gvidata de Sparto kaj la Atika-Delia Ligo gvidata de Ateno. Laŭ historia analizo de la verko, grandaj partoj estis dezajnitaj por montri la totalan karakteron de la Peloponeza milito kaj la senbridan invadon al la socia kaj familia vivo de la periodo.

Citaĵo
 Il est dans la nature de l'homme d'opprimer ceux qui cèdent et de respecter ceux qui résistent (Estas en la naturo de homo opresi tiujn kiuj cedas kaj respekti tiujn kiuj rezistas)[1]. 
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads