Uĵhorodo

urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia

Uĵhorodomap
Remove ads

Uĵhorodo (ukraine Ужгород (Uĵhorod), rutene Ужгородъ (Uĵhorod), ruse Ужгород (Uĵgorod), slovake kaj ĉeĥe Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar, hebree אונגװיר (Ungvir, Ingver, Yngvyr)) estas urbo kun departementorajto en okcidenta Ukrainio, samtempe administra centro de la Transkarpata provinco. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 115 449 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 886 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Provinco ...
Thumb
Panoramo de Uĵhorodo
Thumb
Panoramo ĉe la riverobordo en Uĵhorodo
Remove ads

Situo

Uĵhorodo situas rande de ebenaĵo kaj Karpatoj, borde de la rivero , ĉe la ŝtata limo kun Slovakio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Moskvo.

Historio

En 895 hungaraj triboj okupis la regionon. Frue ili konstruis tie fortikaĵon. En 1430 la loko ricevis rangon Libera reĝa urbo. La grekokatolika eklezio fondiĝis en 1646. Ekde 1769 la urbo iĝis departementejo de Ung. La fervojo ekfunkciis ekde 1872. Ĝis 1920 Ungvár apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, kies departementejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. Ungvár rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. Ekde 1945 Uĵhorodo apartenis al Ukraina SSR (Sovetunio), do ekde 1991 ĝi estas parto de la suverena Ukrainio.

Remove ads

Servoj

Vidindaĵoj

Famuloj

Remove ads

Esperanto

Tie movadis Vince Tóth 1939-1944.

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads