UK 2006

91-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia

UK 2006
Remove ads

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Florenco (Italio) inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2006, sub la patroneco de la tiutempa itala prezidento Giorgio Napolitano. Simbolo de la kongreso, kiel eblas vidi en la kongresa emblemo en la informkesto, dekstre, estis la vizaĝo de Davido, skulptita de Mikelanĝelo.

Rapidaj faktoj
Remove ads

Priskribo

La kongresa temo estis: Lingvoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo.

Prezidanto kaj vic-prezidanto de la Loka Kongresa Komitato estis Aldo Grassini kaj Antonio De Salvo. Partoprenis 2209 homoj el 62 landoj.[1]

La kongresa rezolucio referencis, laŭ la kongresa temo, al la aktuala jardeko pri edukado al daŭrigebla evoluo (2005–2014) kaj emfazis, ke la celoj de la esperanto-movado koncerne lingvan demokratecon kongruas kun la valoroj de transnacia edukado.[2] Ĝi direktiĝis ne nur al la ekstera publiko, sed ankaŭ instigis la esperantistojn labori pri la temo kaj la estraron de UEA, ke ĝi atentu la temon ankaŭ en estontaj kongresoj.

La kongresa kuriero portis la nomon "Florenca Lilio".

Remove ads

Programeroj

Kiel kutime okazis serio da prelegoj pri la kongresa lando, nome pri Renesanco, opero, italoj, itala literaturo kaj pli specife pri Dante kaj Petrarca, ktp.

Dum la kongreso okazis la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, plian fojon kunlabore kun AIS en la formo de AIS-IKU-studosesio. Tiukadre oni organizis prelegojn pri akademioj kaj planlingvoj, zamenhofaj poemoj, psikiatrio, esperantaj prepozicioj, kemio, Renesanco, komputiloj, vortostatistiko, ĉina libro I Ĉing, ktp.

Krom la kutimaj distraj koncertoj prezentitaj teatraĵoj estis Stil-Ekzercoj, nome adapto de la konata verko de Raymond Queneau fare de Henrri De Sabates, kaj Mikel kaj la monstro kaj Pacaj batalantoj de Paul Gubbins fare de la grupo Verda Ranaro.

Thumb
la informa projekto de lumdiskego "Esperanto Elektronike" en UK Florenco
Remove ads

Okazintaĵoj

Umberto Broccatelli kaj Ottó Haszpra estis elektitaj honoraj membroj de UEA.

Unu tagon antaŭ la kongreso, la 28an de julio en la fakultato pri beletro de la universitato de Florenco okazis studotago "Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorino ĝis hodiaŭ". La studotagon aranĝis la Akademio de Esperanto, Akademio della Crusca, la Universitato de Florenco kaj AIS San-Marino.

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads