Mikelanĝelo

itala Renesanca artisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Mikelanĝelo
Remove ads

Mikelanĝelo[1] (itale Michelangelo Buonarroti [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti] kaj pli oficiale Michelangelo di Lodovico Buonarroti Simoni [mikeˈlandʒelo di lodoˈviːko ˌbwɔnarˈrɔːti siˈmoːni] plej ofte konata kiel Michelangelo;[2] naskiĝis la 6-an de marto 1475, mortis la 18-an de februaro 1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto[3] kaj poeto. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj. Mikelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papoj devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris La Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj parte nur en 1623, komplete en 1863.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la itala artisto Mikelanĝelo Buonaroti (Michelangelo Buonarroti). Vidu ankaŭ pri la samlanda artisto Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo (Michelangelo Merisi da Caravaggio).
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Naskita en la Respubliko Florenco, lia verkaro estis inspirita de modeloj el la klasika antikveco kaj havis daŭran influon sur okcidentan arton. La kreivaj kapabloj kaj majstreco de Mikelanĝelo en diversaj artaj kampoj difinas lin kiel arketipan renesancan viron, kune kun lia rivalo kaj pli aĝa samtempulo, Leonardo da Vinci.[4] Konsiderante la grandegan kvanton da pluvivinta korespondado, skizoj kaj rememoradoj, Mikelanĝelo estas unu el la plej bone dokumentitaj artistoj de la 16-a jarcento. Li estis laŭdita de tiutempaj biografiistoj kiel la plej lerta artisto de sia epoko.[5][6]

Mikelanĝelo atingis famon frue. Du el liaj plej konataj verkoj, nome la Pietato kaj la Davido, estis skulptitaj antaŭ la aĝo de 30 jaroj. Kvankam li ne konsideris sin pentristo, Mikelanĝelo kreis du el la plej influaj freskoj en la historio de okcidenta arto: la scenojn el Genezo sur la plafono de la Siksta Kapelo en Romo,[7] kaj La Lastan Juĝon sur ĝia altarmuro. Lia dezajno de la Laŭrenca Biblioteko iniciatis manierisman arkitekturon.[8] En la aĝo de 71 jaroj, li sukcedis Antonion da Sangallo la Junan kiel arkitekto de la Baziliko de Sankta Petro. Mikelanĝelo transformis la planon tiel ke la okcidenta fino estis finita laŭ lia dezajno, same kiel la kupolo, kun iuj modifoj, post lia morto.

Mikelanĝelo estis la unua okcidenta artisto kies biografio estis publikigita dum li ankoraŭ vivis.[4] Fakte tri biografioj estis publikigitaj dum lia vivo. Unu el ili, de Giorgio Vasari, proponis, ke la verkaro de Mikelanĝelo transcendis tiun de iu ajn artisto ĉu vivanta aŭ mortinta, kaj estis "supera ne en unu arto sole sed en ĉiuj tri".[9]

Dum sia vivo, Mikelanĝelo ofte estis nomita Il Divino ("la dia").[10] Liaj samtempuloj admiris lian terribilità — lian kapablon enstampi senton de respekto en spektantoj de lia arto. Provoj de postaj artistoj imiti[11] la esprimplenan fizikecon de la stilo de Mikelanĝelo kontribuis al la apero de Manierismo, mallongdaŭra movado en okcidenta arto inter la Alta Renesanco kaj la Baroko.

Remove ads

Vivo

Deveno, 1475–1488

Mikelanĝelo (Michelangelo di Lodovico Buonarroti Simoni) estis la dua filo de Lodoviko di Leonardo di Buonarota Simoni kaj Francesca di Neri. Dum kelkaj generacioj, lia familio estis de malgravaj bankistoj en Florenco; sed la banko malsukcesis, kaj lia patro Ludovico por mallonge ricevis registaran postenon en Caprese.[4] En la epoko de la naskiĝo de Mikelanĝelo, lia patro estis jura administristo kaj podestà (loka administristo) de Chiusi della Verna. La patrino de Mikelanĝelo estis Francesca di Neri del Miniato di Siena.[12] La familio Buonarroti postulis esti descendanto el la grafino Matilda de Toskanio— postulo kiu restis nepruvita, sed kiu Mikelanĝelo kredis vera.[13]

Li naskiĝis la 6-an de marto 1475 en Caprese, nune Caprese Michelangelo, en la nuna provinco Areco, urbeto en la areo Valtiberina,[14] proksime de Arezzo, Toskanio.[15]

Poste lia familio translokiĝis al Florenco, kie li edukiĝis. Dum la longa malsano de sia patrino, kaj post ŝia morto en 1481 naskinte tri aliajn filojn (kiam li estis ses-jaraĝa), Mikelanĝelo vivis kun vartistino kaj ŝia edzo, ŝtonĉizisto, en Settignano, kie lia patro posedis marmorminejo kaj malgranda farmo.[12] Tie la knabo entuziasmiĝis je marmoro. Kiel lia biografo Giorgio Vasari citis tion:

Citaĵo
 Se estas io bona en mi, tio estas ke mi naskiĝis en la subtila atmosfero de via lando Areco. Kune kun la lakto de mia nutristino mi ricevis la lertecon pri uzado de ĉizilo kaj martelo, per kiuj mi faras miajn figurojn.[15] 

Junaĝo kaj metilernado, 1488–1492

Thumb
La Madono de la ŝtuparo (1490–1492), plej frua konata verko en marmoro de Mikelanĝelo.

Kiel juna knabo, Mikelanĝelo estis sendita al la urbo Florenco por studi gramatikon kun la humanisto Francesco da Urbino.[15][16] Fontoj malkonsentas pri la aĝo de Mikelanĝelo kiam li foriris al lernejo. De Tolnay skribas, ke li estis dekjara, dum Sedgwick notas en sia traduko de Condivi, ke Mikelanĝelo estis sepjara. Mikelanĝelo montris neniun intereson pri sia lernado, preferante kopii pentraĵojn el preĝejoj kaj serĉi la kompanion de aliaj pentristoj.[16] Florenco estis tiutempe la plej granda centro de artoj kaj lernado en Italio.[17] Arton sponsoris la Signoria (la urba konsilio), la komercaj gildoj, kaj riĉaj mecenatoj kiel la Mediĉoj kaj iliaj bankaj partneroj.[18] La Renesanco, renovigo de klasika klerularo kaj artoj, havis sian unuan floradon en Florenco.[17] Komence de la 15-a jarcento, la arkitekto Filippo Brunelleschi, studinte la restaĵojn de klasikaj konstruaĵoj en Romo, kreis du preĝejojn, Sankta Laŭrenco kaj Sankta Spirito, kiuj enkarnigis la klasikajn preskribojn.[19] La skulptisto Lorenzo Ghiberti laboris dum 50 jaroj por krei la nordajn kaj orientajn bronzajn pordojn de la Baptejo, kiun Mikelanĝelo priskribos kiel "La Pordegoj de Paradizo".[20] La eksteraj niĉoj de la Preĝejo Orsanmichele enhavis galerion de verkoj de la plej laŭditaj skulptistoj de Florenco: Donatello, Ghiberti, Andrea del Verrocchio, kaj Nanni di Banco.[18] La internoj de la pli malnovaj preĝejoj estis kovritaj per freskoj (plejparte en la malfrua mezepoko, sed ankaŭ en la frua renesanca stilo), komencitaj de Giotto kaj daŭrigitaj de Masaccio en la Kapelo Brancacci, kies ambaŭ verkojn Mikelanĝelo studis kaj kopiis en desegnaĵoj.[21]

Dum la infanaĝo de Mikelanĝelo, teamo de pentristoj estis alvokita el Florenco al la Vatikano ornami la murojn de la Siksta Kapelo. Inter ili estis Domenico Ghirlandaio, majstro de la fresko-arto, perspektivo, figurdesegnado kaj portretarto kiu havis la plej grandan artatelieron en Florenco.[18]

Jam kiel knabo, Mikelanĝelo deziris, kontraŭ la volo de sia patro, iĝi artisto. Post disputego venkis lia volo kontraŭ la nobela orgojlo de lia patro kaj 13-jaraĝa (1488) li iĝis dungita helpanto en la metiejo de Domenico Ghirlandaio. Ĉe li, Mikelanĝelo studis la fundamentojn de la freskoarto, kiun li kulminigis dudek jarojn poste en Romo.[22] La sekvan jaron, lia patro konvinkis Ghirlandaio pagi al Mikelanĝelo kiel artisto, kio estis rara por iu tiom juna.[23] Kiam en 1489, Lorenzo de' Medici, de facto reganto de Florenco, demandis al Ghirlandaio pri siaj du plej bonaj lernantoj, Ghirlandaio sendis Mikelanĝelo-n kaj Francesco-n Granacci.[24]

Kiel ĉiuj tiutempaj florencaj artistoj li ankaŭ lernis en la kapelo de Brancacci de la preĝejo Santa Maria del Carmine kaj en la preĝejo de la Sankta Spirito. Kvankam Mikelanĝelo unue turniĝis al pentrarto, li preferis skulptarton. Jam antaŭ la fino de sia lernoperiodo li estis sendita al la skulptolernejo en la ĝardenoj de la Mediĉoj.

De 1490 ĝis 1492, Mikelanĝelo frekventis la Platonan Akademion, humanisman akademion fonditan de la Mediĉoj. Tie, lia verkaro kaj vidpunkto estis influitaj de multaj el la plej eminentaj filozofoj kaj verkistoj de la epoko, kiel Marsilio Ficino, Pico della Mirandola kaj Poliziano.[25] Tiutempe, Mikelanĝelo skulptis la reliefojn Madono de la Ŝtuparo kaj Batalo de la Centaŭroj,[21] ĉi-lastan bazitan sur temo sugestita de Poliziano kaj mendita de Lorenzo de' Medici.[26] Mikelanĝelo laboris dum kelka tempo kun la skulptisto Bertoldo di Giovanni. Kiam li estis 17-jaraĝa, kopiante la freskojn de Masaccio ĵaluzis lin la skulptisto Pietro Torrigiano pro liaj lerteco kaj rimarkoj, kaj donis al li pugnobaton en la vizaĝon, kiu rompis lian nazon kaj markis tutevive lian vizaĝon, kio videblas en la portretoj de Mikelanĝelo.[27]

Bolonjo, Florenco kaj Romo, 1492–1499

Mikelanĝelo studis en la lernejo kaj vivis ĉe la Mediĉoj apenaŭ tri jarojn, kiam mortis lia fama meceno Lorenzo de Mediĉo (8a de Aprilo 1492), kio ŝanĝis la situacion de Mikelanĝelo.[28] La filo de Lorenzo, Piero, heredis la pozicion, sed ne la kvalitojn de sia patro. Li lasis la sekurecon de la kortego de Medici kaj revenis ĉe sia patro. En la sekvaj monatoj li ĉizis plurkoloran lignan Krucifikson (1493), kiel donaco al la prioro de la florenca preĝejo Sankta Spirito, kiu ebligis lin fari iom da anatomiaj studoj de kadavroj el la preĝeja hospitalo.[29] Tiu estis la unua el kelkaj fojoj en lia kariero, kiam Mikelanĝelo studis anatomion diksekcante kadavrojn.[30][31]

Inter 1493 kaj 1494, Mikelanĝelo aĉetis blokon el marmoro, kaj ĉizis grandan statuon de Herkulo.[26] Tiun statuon oni sendis al Francio kaj poste malaperis iam en la 18-a jarcento.[26] Post la familio Strozzi akiris ĝin, Filippo Strozzi vendis ĝin al Francisko la 1-a en 1529. En 1594, Henriko la 4-a instalis ĝin en la Jardin d'Estange de Fontainebleau kie ĝi malaperis en 1713 kiam la Jardin d'Estange estis detruita. La 20an de Januaro 1494, post forta neĝofalo, la heredinto de Lorenzo, Piero de Medici, mendis statuon faritan el neĝo, kaj Mikelanĝelo denove venis en la kurtegon de Medici.[32] Samjare, la Medici estis elpelitaj el Florenco kiel rezulto de la insurekcio de Savonarola. Mikelanĝelo lasis la urbon antaŭ la fino de la politika tumulto, kaj iris al Venecio kaj poste al Bolonjo.[28]

Thumb
Bakĥo (1497)

En Bolonjo, li estis komisiita ĉizi kelkajn el la lastaj malgrandaj figuroj por la kompletigo de la Sanktejo de Sankta Domeniko, en la preĝejo dediĉita al tiu sanktulo. En tiu periodo Mikelanĝelo studis la fortikajn reliefojn ĉizitajn de Jacopo della Quercia ĉirkaŭ la ĉefa portalo de la Baziliko Sankta Petronio, kiel la panelo de La kreado de Eva, kompono kiu reaperos en la plafono de la Siksta Kapelo.[33] Ĉirkaŭ la fino de 1495, la politika situacio en Florenco estis pli trankvila; la urbo, antaŭe minacita de la francoj, ne plu estis en danĝero ĉar Karlo la 8-a estis suferinta malvenkojn. Mikelanĝelo revenis al Florenco, sed ne ricevis komisiojn el la nova urboregistaro sub Savonarola.[34] Li revenis al la dungado de la Medici-oj.[35]

Dum la jarduono kiun li pasigis en Florenco, li laboris por du malgrandaj statuoj, infana Sankta Johano Baptista kaj dormanta Kupido. Laŭ Condivi, Lorenzo di Pierfrancesco de' Medici, por kiu Mikelanĝelo skulptis Sanktan Johanon la Baptiston, petis ke Mikelanĝelo "aranĝu ĝin tiel ke ĝi aspektu kvazaŭ ĝi estus entombigita" por ke li povu "sendi ĝin al Romo ... prezenti [ĝin kiel] antikvan verkon kaj ... vendi ĝin multe pli bone." Kaj Lorenzo kaj Mikelanĝelo estis senscie trompitaj pri la vera valoro de la peco fare de peranto. Kardinalo Raffaele Riario, al kiu Lorenzo vendis ĝin, malkovris ke ĝi estas fraŭdo, sed estis tiel impresita de la kvalito de la skulptaĵo ke li invitis la artiston al Romo. [36] Vasari ne mencias ĉi tiun epizodon kaj la verko Vivo de Michelangelo de Paolo Giovio indikas, ke Michelangelo mem provis prezenti la statuon kiel antikvaĵon. Ĉi tiu ŝajna sukceso en vendado de lia skulptaĵo eksterlande same kiel la konservativa florenca situacio eble kuraĝigis Mikelanĝelon akcepti la inviton de la prelato.[35]

Thumb
Pietà, Baziliko de Sankta Petro (1498–1499).

Mikelanĝelo alvenis en Romo la 25an de Junio 1496[37] estante 21-jaraĝa. La 4an de julio samjare, li eklaboris por komisio por la kardinalo Riario, tro granda statuo de la Romia vin-dio Bakĥo. Post la verkofino, la vekon malakceptis la kardinalo, kaj poste eniris en la kolekto de la bankisto Jacopo Galli, por lia ĝardeno.[38][39]

En Novembro 1497, la franca ambasadoro en la Sankta Seĝo, kardinalo Jean Bilhères de Lagraulas, komisiis lin ĉizi Pietà, skulptaĵon montrantan la bedaŭron de la Virgulino Maria ĉe la korpo de Jesuo. La temo, kiu ne estas parto de la biblia rakonto pri la Krucumo, estis ofta en religia skulptarto de mezepoka norda Eŭropo kaj estus tre konata al la Kardinalo.[40] La kontrakto estis interkonsentita en aŭgusto de la sekva jaro. Mikelanĝelo estis 24-jaraĝa je ĝia kompletigo.[40] Ĝi baldaŭ estos rigardata kiel unu el la plej grandaj majstraĵoj de skulptarto en la mondo, "revelacio de ĉiuj potencialoj kaj forto de la skulptarto". Samtempa opinio estis resumita de Vasari: "Estas certe miraklo, ke senforma ŝtonbloko iam povus esti reduktita al perfekteco, kiun la naturo apenaŭ kapablas krei en la karno."[41] La sola verko de Mikelanĝelo konata esti subskribita, lia nomo sur la skarpo de Maria, ĝi nun troviĝas en la Baziliko de Sankta Petro.[42]

Dua reveno al Florenco, 1499–1505

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Davido de Mikelanĝelo.
Thumb
La originalo de la Davido de Mikelanĝelo

La unua restado de Mikelanĝelo en Romo daŭris kvin jarojn, de la somero de 1496 ĝis la somero de 1501. En tiu epoko okazis gravegaj politikaj tumultoj en Florenco. Ludovico Buonaroti perdis sian postenon en 1494 kaj de tiam vidis sian filon Mikelanĝelo kiel la ĉefan vivtenanton de la familio. Li plurfoje petis lin reveni hejmen. Familia devo kaj orgojlo regis la konduton de Mikelanĝelo, kiu sendiskute vivtenis la patron kaj la gefratojn.

Mikelanĝelo revenis en Florencon en 1499. La Respubliko ŝanĝiĝis post la falo de sia estro, kontraŭ-Renesanca pastro Girolamo Savonarola, kiu estis ekzekutita en 1498, kaj la enpovigo de la gonfaloniere Piero Soderini. Mikelanĝelo ricevis komision de la konsuloj de la Gildo de Lano por kompletigi nefinitan projekto komencitan 40 jarojn antaŭe fare de Agostino di Duccio:[43] statuego el marmoro de Kararo portretanta Davidon kiel simbolo de la florenca libereco metota sur gablo de la Katedralo de Florenco.[44] Mikelanĝelo respondis finkompletanta sian plej faman verkon, la statuo de Davido, en 1504. Mikelanĝelo sukcesis atentante la tradician traktadon de la temo: skulpti junan giganton, atentan kaj streĉitan antaŭ granda ago. La rezulto impresis per la libera kaj samtempe preciza realigo kaj la triumfa potenco de la esprimo. La majstoveko definitive establis lian elstarecon kiel skulptisto de eksterordinara teknika kapablo kaj forto de simbola imagopovo.

Teamo de konsultistoj, kiel Botticelli, Leonardo da Vinci, Filippino Lippi, Pietro Perugino, Lorenzo di Credi, Antonio kaj Giuliano da Sangallo, Andrea della Robbia, Cosimo Rosselli, Davide Ghirlandaio, Piero di Cosimo, Andrea Sansovino kaj kara amiko de Mikelanĝelo nome Granacci, estis kunvokita por decidi pri la loko kie starigi la statuon kaj elektis fine la Piazza della Signoria fronte al la Loĝio de Lanzi (Palazzo Vecchio). La statuo de Davido restis tie, ĝis kiam en 1882 ĝi estis protektocele translokigita en halegon de la Akademio, kaj en 1910 marmora kopio estis starigita en la placo antaŭ la Signoria.[45] En la sama periodo de lokigo de la Davido, Mikelanĝelo eble partoprenis en la kreado de la skulpta profilo sur la fasado de Palazzo Vecchio konata kiel la Importuno di Michelangelo. La hipotezo[46] pri la ebla implikiĝo de Mikelanĝelo en la kreado de la profilo baziĝas sur la forta simileco de ĉi-lasta al profilo desegnita de la artisto, datigebla al la komenco de la 16-a jarcento, nun konservita en la Muzeo Luvro.[47]

Aliaj skulptaĵoj el la sama epoko estas dua malpli granda Davido el bronzo, sankta Mateo por la katedralo de Florenco, kiun li neniam finis, sankta Maria kaj du nefinitaj reliefoj pri la sama temo.

Je la kompletigo de la Davido venis alia mendo. Komence de 1504 Leonardo da Vinci estis komisiita por pentri La Batalon de Anghiari en la konsilia ĉambro de la Palazzo Vecchio, prezentante la batalon inter Florenco kaj Milano en 1440. Mikelanĝelo tiam estis komisiita por pentri La Batalon de Cascina. La du pentraĵoj estas tre malsamaj: Leonardo prezentas soldatojn batalantajn surĉevale, dum Mikelanĝelo havas soldatojn embuskitajn dum ili banas sin en la rivero. Neniu verko estis kompletigita kaj ambaŭ perdiĝis por ĉiam kiam la ĉambro estis renovigita. Ambaŭ verkoj estis tre admirataj, kaj kopioj restas de ili, la verko de Leonardo estis kopiita de Rubens kaj tiu de Mikelanĝelo de Bastiano da Sangallo.[48]

Ankaŭ dum ĉi tiu periodo, Michelangelo estis komisiita de Angelo Doni por pentri "Sanktan Familion" kiel donacon por sia edzino, Maddalena Strozzi. Ĝi estas konata kiel la Doni Madonna kaj pendas en la Uffizi Galerio,[49] ankoraŭ en sia originala grandioza kadro, kiun Michelangelo eble desegnis.[50] Li ankaŭ eble pentris la Madonon kaj Infanon kun Johano la Baptisto, konatan kiel la Manĉestra Madono kaj nun en la Nacia Galerio, Londono.[51]

Tombo de Julio la 2-a, 1505–1545

Thumb
Dua dezajno de Mikelanĝelo por la monumento de la papo Julio la 2-a.

Baldaŭ post sia alveno en Romo, en 1505, Mikelanĝelo ricevis gravan mendon de la papo Julio la 2-a. Ties ideo estis krei tombomonumenton, kiu glorigus lin post lia morto, sed jam estu verkita dum lia vivo kaj laŭ liaj planoj.[52] Post kiam la papo akceptis la planon de Mikelanĝelo, tiu restis dum la vintro de 1505/1506 ĉe la marmorminejoj de Kararo kaj kontrolis la eltiron kaj transporton de la necesa marmoro. Printempe li revenis al Romo kaj ekpreparis la laboron. Dum kelka tempo la papo interese sekvis la progreson de la laboro kaj estis entuziasma pri la juna skulptisto. Sed poste ŝanĝiĝis lia sinteno. Baldaŭ la papo devis zorgi pri militoj kaj konkeroj. Iam Mikelanĝelo sidis ĉetable ĉe li kaj aŭdis lin diri al juvelisto, ke li ne plu elspezos monon por ŝtonoj, ĉu malgrandaj ĉu grandaj. Aldoniĝis, ke kiam la artisto prezentos fakturon, oni petu lin reen reveni kaj fine li estis malafable forsendita. Mikelanĝelo malĝojegiĝis. Timante ne nur pri sia okupo, sed ankaŭ pri sia vivo, li subite forlasis Romon, kaj antaŭ ol la mesaĝistoj de la papo povis atingi lin, li jam estis en la sekura teritorio de Florenco en aprilo 1506. Reveninte hejmen, li ne plu atendis mendojn el Romo kaj restis dum la somero en Florenco. Pri kio li okupiĝis ne certas, sed li verŝajne daŭrigis la murpentradon de batalsceno por la granda kunvensalono de la granda konsilio.

Thumb
Statuo de Moseo, parto de la tombeja monumento de Julio la 2-a

Dum la foresto de Mikelanĝelo la papo elektis Donato-n Bramante, kiu ne estis amiko de Mikelanĝelo, por krei novan arkitektan planon por la rekonstruo de la baziliko de Sankta Petro. Mikelanĝelo opiniis, ke li estis devigita interrompi la skulptadon por ornami per freskoj la Sikstan Kapelon pro la malfavora influo de Bramante.

La plano inkludis kvardek statuojn kaj finigon en kvin jaroj.[53] Sub la patroneco de la papo, Mikelanĝelo devis trairi konstantajn interrompojn en la laboro pri la tombo por plenumi nombrajn aliajn taskojn.[7]

La mendo por la tombo devigis la artiston forlasi Florencon lasante sian planitan pentraĵon de la Batalo de Cascina nefinita.[54][55][56] Tiutempe, Mikelanĝelo estis establita kiel artisto;[57] kaj li kaj Julio la 2-a havis koleremajn karakterojn kaj baldaŭ kverelis.[55][56] La 17-an de aprilo 1506, Mikelanĝelo forlasis Romon sekrete al Florenco, kaj restis tie ĝis la florenca registaro premis lin reveni al la papo.[56]

Julio sukcese militis kaj invadis senkontraŭstare la urbon Bolonjo. Mikelanĝelo konvinkiĝis reiri sekure ĉe la papo kaj tiu bonvenigis la artiston amikece. Li mendis bronzan statuon pri si mem, starigotan super la ĉefa enirejo de la preĝejo de sankta Petronio en Bolonjo, kiel simbolo de lia konkero de la urbo. En la sekvaj dek kvin monatoj Mikelanĝelo tute dediĉis sin al tiu nova tasko, sed la gajnata mono apenaŭ sufiĉis por vivi. Krome li ne spertis pri la prilaboro de metalo, kaj helpanto, kiun li venigis el Florenco, evidentiĝis ribelema kaj estis maldungita. Malgraŭ ĉio, li tamen sukcesis kaj la 21-an de februaro 1508 estis inaŭgurita la majesta bronza koloso de la sidanta papo kun robo kaj sceptro, tenanta de unu mano la ŝlosilojn kaj gestanta benon kaj komandon per la alia. Tri jarojn poste ĝi estis detruita pro revolucio. La popolo de Bolonjo ribelis kontraŭ la aŭtoritato de la papo Julio, kies senditoj kaj subuloj estis forpelitaj kaj kies statuo estis malsuprenĵetita. La verko de Mikelanĝelo estis moke tirata tra la stratoj, disbatita kaj la eroj ĵetitaj en fornon.

Kvankam Mikelanĝelo laboris pri la tombo de la papo dum 40 jaroj, ĝi neniam estis finita laŭ lia kontento.[53] Ĝi situas en la Preĝejo de San Pietro in Vincoli en Romo kaj estas plej fama pro la centra figuro de Moseo, kompletigita en 1516.[58] El la aliaj statuoj celitaj por la tombo, du, konataj kiel la Ribelema Sklavo kaj la Mortanta Sklavo, nun estas en la Muzeo Luvro.[53]

Plafono de la Siksta Kapelo, 1508 –1512

Thumb
Mikelanĝelo pentris la plafonon de la Siksta Kapelo; la laboro daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn por kompletigi ĝin (1508–1512).[58]

La artisto fininte la statuon de Bolonjo, sekvis la papon al Romo. Tie li tamen ne povis daŭrigi la laboron ĉe la papa tombomonumento, sed devis daŭrigi pentradon en la Siksta Kapelo.[7][59] Li tute ne ŝatis tiun laboron kaj faris ĝin dekomnce kontraŭvole, tamen estas ĉefe tiu ĉi verko pro kiu li estas konata nuntempe. La plafono de la Siksta Kapelo estas la nura verko, kiun Mikelanĝelo povis krei laŭ sia ideo. La unua plano de la papo, laŭ kiu Mikelanĝelo komencis la laboron, konsistis nur el fresko de la 12 apostoloj. Mikelanĝelo proponis planon kun centoj da figuroj prezentantan la Genezon ekde la kreado ĝis la granda diluvo, kun kromaj bildoj de profetoj kaj sibiloj kaj la prapatroj de Kristo.

Laŭ la rakonto de Condivi, Bramante, kiu laboris pri la konstruado de la Baziliko de Sankta Petro, indignis pri la mendo de Mikelanĝelo por la tombo de la papo kaj konvinkis la papon mendi lin por tekniko, kiun li ne konis, por ke li malsukcesu en la tasko.[60] Mikelanĝelo ricevis origine mendon por pentri la Dek Du Apostolojn sur la pendentivoj, kiuj subtenis la plafonon, kaj por kovri la centran parton de la plafono per ornamaĵoj.[61]Mikelanĝelo persvadis Papon Julion la 2-an doni al li liberon kaj proponis malsaman kaj pli kompleksan skemon,[55][56] reprezentantan la Kreon, la Falon de la Homo, la Promeson de Savo fare de la profetoj, kaj la genealogion de Kristo. La verko estas parto de pli granda skemo de ornamado ene de la kapelo, kiu reprezentas elementojn de la doktrino de la Katolika Eklezio.[62]

Thumb
Judith kaj servistino kun la kapo de Holoferno, Siksta Kapelo

La komponaĵo etendiĝas sur 500 kvadrataj metroj da plafono[63] kaj enhavas pli ol 300 figurojn.[61] En ĝia centro estas naŭ epizodoj el la Genezo, dividitaj en tri grupojn: la kreado de la tero fare de Dio; la kreado de la homaro fare de Dio kaj ilia falo de la graco de Dio; kaj fine, la stato de la homaro kiel reprezentita de Noaĥo kaj lia familio. Sur la pendentivoj subtenantaj la plafonon estas pentritaj dek du viroj kaj virinoj, kiuj profetis la alvenon de Jesuo, sep profetoj de Izraelo, kaj kvin sibiloj, profetinoj de la klasika mondo.[61] Inter la plej famaj pentraĵoj sur la plafono estas La Kreo de Adamo,[64] Adamo kaj Eva en la Ĝardeno de Edeno, la Diluvo, la Profeto Jeremia, kaj la Kuma Sibilo.

Ĉirkaŭ majo de 1508 la preparlaboroj estis finitaj kaj Mikelanĝelo eklaboris. Samjare li venigis kelkajn helppentristojn el Florenco, sed ili estis ricevintaj tradician edukadon kaj ne sukcesis traduki la planojn de Mikelanĝelo al freskoj kaj kontentigi lin. Tial jam baldaŭ li forsendis ilin kaj sola finis la gigantan taskon, utiligante nur mekanikan helpon. Urĝa bezono de mono por antaŭenigi la projekton devigis lin interrompi sian laboron kaj postsekvi la papon ĝis Bolonjo, inter septembro de la jaro 1510 kaj januaro 1511. La korpaj kondiĉoj kun kapo levita al la plafono estis ege streĉigaj kaj malkomfortaj. Sed post kvar jaroj kaj duono la tasko estis plenumita.

Tuj post la fino de la laboro ĉe la Siksta Kapelo, Mikelanĝelo jam relaboris pri la marmora statuo de Julio la 2-a. Sed tiu mortis post nur kvar monatoj, kaj liaj heredintoj jam somere de la jaro 1513 ŝanĝis la kontrakton al malpligranda versio de la monumento. La originalaj planoj estas perditaj, oni nur scias, ke la monumento estis starigota en unu el la kapeloj de la baziliko de sankta Petro, disigita de la muro, ortangula kaj libera, kio estis tute nekonata en la tiama arkitekturo de tomboj. Ankaŭ la nova plano estis granda kaj impona, ĝi konsistis el triflanke libera duetaĝa strukturo ornamita per statuoj. En la supera etaĝo kuŝu granda figuro de la papo kun vizio de la virgulino kaj la bebo super si, plorantaj anĝeloj ĉeflanke, profetoj kaj alegorioj en la anguloj - entute 16 figuroj.

Florenco sub la papoj Medici, 1513 – komence de 1534

En la jaro 1513 la kardinalo Giovanno de Mediĉo iĝis posteulo de Julio la 2-a kaj transprenis la papan nomon Leono la 10-a.[58] Ĉirkaŭ samepoke la Mediĉoj reatingis per perforto kaj trompo sian influon en Florenco neniigante la liberajn instituciojn, kiuj estiĝis post la epoko de Savonarola. Mikelanĝelo ja estis unuflanke amiko kaj subtenata de tiu familio, sed aliflanke li estis ŝatanto de la respubliko Florenco.

Thumb
Dum jaroj Mikelanĝelo kombinis laborojn por la tombo de Julio la 2-a kun tiuj por la Siksta Kapelo kaj aliaj verkoj.

De 1513 ĝis 1516, Papo Leono havis bonajn rilatojn kun la pluvivaj parencoj de Papo Julio, do kuraĝigis Mikelanĝelon daŭrigi laboron pri la tombo de Julio, sed la familioj denove malamikiĝis en 1516 kiam Papo Leono provis kapti la Duklandon de Urbino de la nevo de Julio, Francesco Maria la 1-a della Rovere.[65] Papo Leono tiam ĉesigis la laboron de Mikelanĝelo pri la tombo, kaj komisiis lin rekonstrui la fasadon de la Baziliko de Sankta Laŭrenco en Florenco kaj ornami ĝin per skulptaĵoj. Li pasigis tri jarojn kreante desegnaĵojn kaj modelojn por la fasado, kaj ankaŭ provante malfermi novan marmorŝtonminejon ĉe Pietrasanta specife por la projekto. En 1520, la laboro estis subite nuligita de liaj finance premitaj patronoj antaŭ ol iu ajn vera progreso estis farita. Al la baziliko mankas fasado ĝis hodiaŭ.[66]

Por tiu plano Mikelanĝelo entuziasmiĝis, forlasante sian taskon ĉe la tombejo de Julio kaj proponis sin por la realigo de la fasado. La familio plaĉe akceptis lin, kvankam ĝi antaŭe planis transdoni la laboron al Leonardo da Vinci. La heredantoj de Julio akceptis, ĉar tiel ili povis neniigi la jam trijaran kontakton favore al nova ĉirkaŭ duone malpli granda projekto. Mikelanĝelo starigis por la preĝeja fasado planon kunigante skulptarton kaj arkitekturon, tiel grandiozan kia estis tiu por la originala monumento de Julio. La kontrakto estis subskribita januare de la jaro 1518 kaj la artisto veturis al Carrara por kontroli la elfoson de la marmoro. Sed la mendintoj pro politikaj kialoj devigis lin uzi novajn ŝtonminejojn en Pietrasanta, li devis nuligi la kontrakton en Carrara. Malkontentegis la tieaj ŝtonministoj kaj estiĝis teknikaj problemoj en la nova ŝtonminejo, kien la tiam 44-jara Mikelanĝelo devis translokiĝi. Li fine koleriĝis kaj nuligis la kontraktojn por la fasado marte de la jaro 1518.

Reveninte al Florenco, oni proponis al li multajn laborojn. Tiel la reĝo de Francujo ŝatus havi ion verkitan de li por starigi ĝin apud du pentraĵoj de Rafaelo, kiujn li jam posedis. La administrantaro de Bolonjo volis, ke li konstruu la fasadon de la preĝejo sankta Petronio; tiu de Ĝenovo bronzan statuon de la granda admiralo Andrea Doria. Kardinalo Grimani petegis iujn ajn pentraĵojn aŭ statuojn, kiuj restis al li; aliaj artoŝatantoj petegis malgrandaĵojn kiel desegnaĵojn aŭ planojn.

En 1520, la Medici-oj revenis al Mikelanĝelo kun alia granda propono, tiam por familia funebra kapelo en la Baziliko de Sankta Laŭrenco.[58] Por la estonteco, ĉi tiu projekto, kiu okupis la artiston dum granda parto de la 1520-aj kaj 1530-aj jaroj, estis pli plene realigita. Mikelanĝelo uzis sian diskretecon por krei la komponaĵon de la Medici-Kapelo, kiu enhavas la grandajn tombojn de du el la pli junaj membroj de la Medici-familio, Giuliano, Duko de Nemours, kaj Lorenzo, lia nevo. Ĝi ankaŭ servas por memorigi iliajn pli famajn antaŭulojn, nome Lorenzo la Grandioza kaj lian fraton Giuliano, kiuj estas entombigitaj proksime. La tomboj montras statuojn de la du Medici kaj alegoriajn figurojn reprezentantajn Nokton kaj Tagon, kaj Krepuskon kaj Aŭroron. La kapelo enhavas ankaŭ la Medici-Madonon de Mikelanĝelo.[67] En 1976, kaŝita koridoro estis malkovrita kun desegnaĵoj sur la muroj, kiuj rilatis al la kapelo mem.[68][69]

Thumb
Biblioteca Medicea Laurenziana laŭ planoj de Mikelanĝelo

Papo Leono la 10-a mortis en 1521 kaj estis sukcedita nelonge de la severa Hadriano la 6-a, kaj poste de lia kuzo Giulio Medici kiel Papo Klemento la 7-a.[70] En 1524, Mikelanĝelo ricevis arkitekturan komision de la Medici-papo por la Laŭrenca Biblioteko ĉe la Preĝejo de Sankta Laŭrenco.[58] Li desegnis kaj la internon de la biblioteko mem kaj ĝian halon, konstruaĵon utiligantan arkitekturajn formojn kun tia dinamika efiko, ke ĝi estas vidata kiel la antaŭulo de baroka arkitekturo. Estis lasita al asistantoj interpreti liajn planojn kaj efektivigi la konstruadon. La biblioteko ne estis malfermita ĝis 1571, kaj la halo restis nekompleta ĝis 1904.[71]

Pri la periodo de 1518 ĝis 1522 oni certas nur pri lia laboro ĉe la du sklavostatuoj por la monumento de Julio kaj la realigo de mendo por tri romanoj pri statuo de resurekciinta Kristo, kiun li ricevis jam en 1514. La nefinitaj sklavoj staras ĝis nun enmurigitaj en groto en la ĝardenoj de Boboli en Florenco. La statuo de Kristo, preskaŭ finpretigita de la majstro (nur iom finita de ties disĉiploj) troviĝas en la preĝejo sankta Maria sopra Minerva en Romo, sed montras malmulte da entuziasmo kaj inventan spiriton, kvankam la partoj finpretigitaj de Mikelanĝelo mem estas formale kaj metieje perfektaj. La sekvajn dek du jarojn (de 1522 ĝis 1534) Mikelanĝelo pasigis en Florenco kaj laboris ĉefe por la Mediĉoj. Plano pri aro da tombejaj monumentoj el la jaro 1520 estiĝis aktuala nur post la morto de Leono la 10-a kaj la mallonga papeco de Hadriano la 6-a, kiam papiĝis Klemento la 7-a.

En 1527, florencaj civitanoj, kuraĝigitaj de la rabado de Romo, forpelis la Mediĉojn kaj restarigis la respublikon. Sieĝo de la urbo sekvis, kaj Mikelanĝelo helpis sian amatan Florencon laborante pri la fortikaĵoj de la urbo de 1528 ĝis 1529. La urbo falis en 1530, kaj la Mediĉoj estis restarigitaj al la povo,[58] kun la juna Alessandro Medici kiel la unua Duko de Florenco. Papo Klemento, Mediĉo mem, kondamnis Mikelanĝelon al mortopuno. Oni supozas, ke Mikelanĝelo kaŝis sin dum du monatoj en malgranda ĉambro sub la Mediĉaj kapeloj en la Baziliko de Sankta Laŭrenco kun lumo de nur eta fenestro, farante multajn karbo- kaj kreto-desegnaĵojn, kiuj restis kaŝitaj ĝis la ĉambro estis remalkovrita en 1975, kaj malfermita al malgrandaj nombroj da vizitantoj en 2023. Mikelanĝelo estis fine pardonita de la Mediĉoj kaj la mortokondamno ĉesigita, por ke li povu kompletigi laboron pri la Siksta Kapelo kaj la tombo de la familio Mediĉoj. Li forlasis Florencon por Romo en 1534.[72] Malgraŭ la subteno de Mikelanĝelo al la respubliko kaj rezisto al la regado de Mediĉoj, Papo Klemento restarigis la pagon, kiun li antaŭe donis al la artisto, kaj faris novan kontrakton kun li pri la tombo de Papo Julio.[73]

Militagado en Florenco

De aprilo 1524 ĝis oktobro 1526 Mikelanĝelo laboris pri la Laŭrenca Biblioteko, kiun Klemento la 2-a volis konstrui kiel eble plej rapide. Nur poste la artisto denove zorgis pri la tombejaj monumentoj. En 1527 okazis la sacco di Roma kaj la ŝajne ne malhavebla neniigo de la papo Klemento. La florencanoj profitis la okazon por forpeli la Mediĉojn el la urbo kaj starigi denove respublikan registaron.

Thumb
La Nokto estas majstroverko de Mikelanĝelo en la tomboj de la Mediĉoj.

Kompreneble ne plu estis mono por daŭrigi la laboron en Sankta Laŭrenco kaj Mikelanĝelo okupiĝis por la novaj estroj dumtempe pri grupo el Herkulo kaj Kako kaj alia el Samsono kaj la filistoj (tiu ĉi el marmora bloko, kiuj jam estis prilaborita aliacele de Baccio Bandinelli. Sed baldaŭ poste oni vokis lin por protekti la urbon. Klemento kaj lia malamiko Karolo la 5-a paciĝis kaj provis kune restarigi la estrecon de la Mediĉoj en Florenco. Por la onta sieĝo oni nomis Mikelanĝelon ĉefteknikisto por la fortikaĵoj. Dum la frua somero de 1529 li zorgis do pri la fortikaĵoj de San Miniato; de julio ĝis septembro li partoprenis diplomatan mision al Ferrara kaj Venecio.

Post kiam li revenis meze de septembro, evidentiĝis ke pro interna perfido kaj troa forto de la malamiko ne ekzistis solvo por Florenco. Post melankolia atako li subite ekvojaĝis al Venecio, kie li restis dum kelka tempo kaj negociis pri onta loĝejo en Francujo. Sed dum la sieĝo li revenis al Florenco, kvankam li ne partoprenis en la lasta tago de la liberecbatalo por la urbo. Kiam kapitulacis la urbo en 1530, la plej multaj el tiuj, kiuj partoprenis en ĝia defendo, estis kondamnitaj. Mikelanĝelo opiniis sin en danĝero, sed pro agado de Baccio Valoris, li estis tuj denove dungita de la papo Klemento. En la sekvaj kvar jaroj, li portempe daŭrigis la laboron ĉe la monumentoj por la Mediĉoj kaj la Laŭrenca Biblioteko, ekde 1532 helpata de Giovanni Angelo Montorsoli kaj aliaj lernantoj. La statuoj de la Mediĉo-monumentoj estas inter la plej bonaj verkoj el la meza skulptarta periodo de Mikelanĝelo. Temas pri 4 grandaj statuoj, prezentantaj 4 horojn de la tago. El ili la plej fama estas la Nokto. Iu admiranto laŭdis per strofo, kaj Michelangelo respondis. Jen la tradukoj de la du strofoj. Por kompreni la respondon, oni memoru, ke estis freŝa la memoro pri la kapitulaco de Florenco.

La admiranto

La nokton, kiu dormas plej gracia,

anĝelo skulptis, kaj ŝi estas viva,

el ŝtono, kaj min kredu en defio:

ŝin veku, kaj respondos voĉo ŝia

Mikelanĝelo

En ŝton’ dormado estas mia ŝajno

dum min  ĉirkaüas honto sen konsolo.

Ne vidi, aŭdi estas por mi gajno.

Ne veku min: mallaŭtu la parolo.

Lastaj jaroj en Romo, 1534–1546

Thumb
Minoso mordita de serpento.

En 1531 Mikelanĝelo grave malsaniĝis. En 1532 li restadis en Romo kaj akceptis alian kontrakton por la finpretigo de la monumento de papo Julio, kiu estis ankoraŭ malpligrandigita kaj estis starigita ne en la baziliko sankta Petro, sed en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj (en karcero). Aŭtune de la jaro 1534 li definitive forlasis Florencon. La restantaj laboroj ĉe la kapelo de la Mediĉoj estis finpretigitaj de liaj lernantoj kaj la kapelo estis malfermita nur en 1545.

En Romo, Mikelaĝelo loĝis proksime de la preĝejo Santa Maria di Loreto. En tiu apoko li renkontiĝis kun la poetino Vittoria Colonna, markizino de Pescara, kiu iĝis unu el liaj plej intimaj amikoj ĝis lia morto en 1547.[74]

Post la finpretigo de la Mediĉo-tombejaj monumentoj, Mikelanĝelo intencis dediĉi sin al la finpretigo de la monumento de Julio, sed papo Klemento ĝuste antaŭ sia morto en 1534 insistis por ke li laboru en la Siksta Kapelo ornamante la frontan muron super la altaro, forviŝante freskojn de Perugino. La temo elektita estis la Lasta juĝo. 60-jaraĝa Mikelanĝelo ekloĝis definitive en Romo aŭtune de la jaro 1534. Baldaŭ poste mortis Klemento. Lia posteulo iĝis Paŭlo la 3-a el la familio Farnese, kiu ludis gravan rolon por la kompletigo de la projekto, por kiu li laboris el 1534 ĝis Oktobro 1541.[58] La fresko montras la Duan Venon de Kristo kaj lia Juĝo al la animoj. Mikelanĝelo ignoris la kutimajn artajn konvenciojn portretante Jesuon, montrante lin kiel fortika, muskolhava figuro, juna, senbarba kaj nuda.[75] Li estas ĉirkaŭita de sanktuloj, inter kiuj Sankta Bartolomeo tenas pendantan, haŭton, portantan la bildon de Mikelanĝelo. La mortintoj leviĝas el siaj tomboj, por esti senditaj aŭ al la Ĉielo aŭ al la Infero.[75]

Thumb
La lasta juĝo en la Siksta Kapelo (1534-1541)

Pli ol la antaŭaj papoj, Paŭlo postulis, ke Mikelanĝelo laboru senkondiĉe por li, kaj forlasu ĉiujn aliajn laborojn. En la sekvaj sep jaroj Mikelanĝelo ĉefe pentris la lastan juĝon. Post ties finpretigo en 1541, li devis zorgi pri du aliaj grandaj freskoj en la nova papa kapelo, kiun konstruigis la papo en Vatikano, kaj kiun li nomis laŭ si mem Capella Paolina. La fresko de la lasta juĝo en la Siksta Kapelo estas unu el la plej famaj bildoj de la mondo. Ĉe ambaŭ freskoj de la Paŭla Kapelo Mikelanĝelo atingis denove spiritan klimakson.

En tiu tempo tamen leviĝis iuj kritikoj pro la abundo de nudaj personoj. La bildigo de Kristo kaj la Virgulino Maria nudaj estis konsiderata sakrilegia, kaj Kardinalo Carafa (Paŭlo la 4-a) kaj Monsinjoro Sernini (la ambasadoro de Mantovo) kampanjis por forigi aŭ cenzuri la freskon, sed la Papo rezistis. Ĉe la Koncilio de Trento, baldaŭ antaŭ la morto de Mikelanĝelo en 1564, oni decidis obskuri la genitalojn kaj Daniele da Volterra, metilernanto de Mikelanĝelo, estis komisiita por fari la ŝanĝojn.[76] Necenzurita kopio de la originalo, de Marcello Venusti, troviĝas en la Muzeo Kapodimonte de Napolo.[77] Siaflanke Daniele da Volterra ricevis la kromnomon "il braghettone", kiu en la Roma dialekto signifas "la kalsonisto".

Mikelanĝelo laboris pri kelkaj arkitekturaj projektoj tiutempe. Ili inkluzivis dezajnon por la Kapitolo kun ĝia trapeza placo montranta la antikvan bronzan statuon de Marko Aŭrelio. Li desegnis la supran etaĝon de la Palazzo Farnese kaj la internon de la Preĝejo de Santa Maria degli Angeli, en kiu li transformis la volbitan internon de antikva romia banejo. Aliaj arkitekturaj verkoj estas San Giovanni dei Fiorentini, la Sforza Kapelo (Capella Sforza) en la Baziliko Sankta Maria la Granda kaj la Porta Pia.[78]

Baziliko Sankta Petro, 1546-1564

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baziliko Sankta Petro.
Thumb
La kupolo de la Baziliko Sankta Petro

Dum ankoraŭ laboris pri la Lasta Juĝo, Mikelanĝelo ricevis plian komision por la Vatikano. Tio estis por la pentrado de du grandaj freskoj en la Cappella Paolina, prezentantaj signifajn okazaĵojn en la vivoj de la du plej gravaj sanktuloj de Romo, nome la Konverton de Saŭlo kaj la Krucumon de Sankta Petro. Kiel ĉe la Lasta Juĝo, ĉi tiuj du verkoj estas kompleksaj komponaĵoj enhavantaj grandan nombron da figuroj.[79] Ili estis kompletigitaj en 1550. En la sama jaro, Giorgio Vasari publikigis sian Le Vite, inkluzive de biografio pri Mikelanĝelo.[80]

En 1546 mortis la arkitekto Antonio da Sabgallo la Juna, kiu estis prizorganta la konstruadon de palaco Farnese, kaj de la Baziliko de Sankta Petro.[58] Al Michelangelo estis komisiita la plenumo de ĉi tiuj du projektoj. Koncerne la unuan, li ne sekvis la  antaŭan planon, sed li plialtigis la tutan fasadon kaj almetis granda blazonŝildon super la centran fenestregon. Koncerne la preĝejon, li ne lasis precizan planon, sed restas gravuraĵoj de Etienne Dupérac, kiuj, laŭ la samtempuloj, estas fidelaj al la ŝanĝoj, kiujn li alportis al la originala plano de Donato Bramante; kvadrato enskribita en kruco, kunligita al la fasado per longa navo. Super la centro de la kvadrato li komencis konstrui cilindron (tamburon), sur kiu li intencis apogi duonsferan kupolon, tiun kompletigis post lia morto Giacomo Della Porta. Kaj ĝi estas la mondfama silueto de la preĝejo.

La procezo anstataŭigi la Konstantinan bazilikon de la 4-a jarcento estis survoje dum kvindek jaroj kaj en 1506 fundamentoj estis metitaj laŭ la planoj de Bramante. Sinsekvaj arkitektoj laboris pri ĝi, sed malmulte da progreso estis farita. Mikelanĝelo estis persvadita transpreni la projekton. Li revenis al la konceptoj de Bramante, kaj evoluigis siajn ideojn por centre planita preĝejo, plifortigante la strukturon kaj fizike kaj vide.[81] La kupolo, ne kompletigita ĝis post lia morto, estis nomita de Banister Fletcher, "la plej granda kreaĵo de la Renesanco".[82]

Thumb
La tombo de Mikelanĝelo en la baziliko Santa Croce en Florenco.

Dum la konstruado de la preĝejo Sankta Petro progresis, oni timis, ke Mikelanĝelo mortos antaŭ ol la kupolo estus finita. Tamen, post kiam la konstruado komenciĝis ĉe la malsupra parto de la kupolo, la subtena ringo, la kompletigo de la projekto estis neevitebla. La 7-an de decembro 2007, skizo per ruĝa kreto por la kupolo de la Baziliko de Sankta Petro, eble la lasta farita de Mikelanĝelo antaŭ lia morto, estis malkovrita en la Vatikanaj arkivoj. Ĝi estas ekstreme malofta, ĉar li detruis siajn projektojn pli poste en la vivo. La skizo estas parta plano por unu el la radiaj kolonoj de la kupola tamburo de Sankta Petro.[83]

Post lia morto, en lia laborejo estis trovita, statuo, kiu en la katalogo de liaj postlasitaj verkoj estis difinita “nefinita statuo de Kristo kun surstaranta figuro”. Li estis ĝin donacinta en jaro 1561 al sia servisto Antonio del Francese. Post pluraj jaroj ĝi estis trovita en palaco de familio Rondanini en Romo, kaj de tiam estas konata kiel la “Pietà Rondanini”. En 1952 ĝin aĉetis de privatulo la urbo Milano, kaj nun ĝi estas en ties Urba Kastelo.

Mikelanĝelo Buonarroti mortis la 18-an de februaro 1564 en Romo. Li estis entombigita en la baziliko Santa Croce en Florenco.

Remove ads

Verkaro

Skulptaĵoj

  • Davido
  • Pietato
  • Moseo

Pentraĵoj

Desegnaĵoj

Thumb
Studo de surgenua nuda knabino por La Entombigo, Mikelanĝelo, ĉ. 1500–1501.

Desegnaĵoj de Mikelanĝelo estas konservitaj en la Nacia Galerio de Arto en Vaŝingtono, en la muzeo Luvro en Parizo, en la muzeo Condé en Chantilly (Francujo).

Notindas aparte la Forrabo de Ganimedo el la jaro 1533, kiam li renkontiĝis kun Tomaso de Cavalieri, konservita ĉe la muzeo Fogg Art en Kembriĝo kaj la Sankta familio akirita de la centro Getty en Losanĝeleso.

La Studo de surgenua nuda knabino por La Entombigo estas desegno de ĉ. 1500-1501 de Mikelanĝelo, nun en la Luvro-muzeo. Ĝi estas farita per nigra kreto, plumo kaj inko kaj blanka kolorigo, sur rozkolora preta (kolora) papero, kaj mezuras 26,6 cm x 15,1 cm. Ĝi estas figuro studita farita kiel preparo por lia pentraĵo La Entombigo, kaj estas la nura pluviva studo de Mikelanĝelo en kiu verŝajne aperis juna nuda knabino. Ĝi ankaŭ povas esti la plej frua eŭropa desegno de nuda ina modelo.

Poemoj

Krom pentraĵoj kaj skulptaĵoj Mikelanĝelo verkis ankaŭ serion da sonetoj, dediĉitaj ĉefe al sia longjara amikino Vittoria Colonna kaj al sia amiko Tommaso de’ Cavalieri, kaj madrigalojn kaj aliajn poemojn.

En Esperanto du sentitolaj sonetoj, tradukitaj de Lali Biondi aperis en la Itala Antologio, redaktita de Giordano Azzi en 1987.

Kronologie

  • 1489–1492, Madono ĉe la ŝtuparo, marmora reliefo. Florenco, Casa Buonarroti
  • 1492–1493, Batalo de centaŭroj, marmora reliefo. Florenco, Casa Buonarroti
  • 1492, Krucifikso, marmora statuo de Kristo ĉe ligna kruco. Florenco, Santo Spirito
  • 1494–1495, Arca di San Domenico, statuoj de sanktaj Petronio, Prokulo kaj lumanĝeloj. Bolonjo
  • 1496–1497, Ebria Bakĥo, skulptaĵo. Florenco, Bargello
  • 1498–1499, Pietà, skulptaĵo en la baziliko sankta Petro en Romo
  • 1501–1504, Piccolomini altaro, statuoj de la sanktaj Pio, Gregoro la granda, Petro, Paŭlo. Katedralo en Siena
  • 1501–1504, Davido, Florenco
  • 1503, Tondo Taddei, ronda marmora reliefo. Londono, Royal Academy
  • 1503–1505, Madono de Brüĝo, marmora statuo. Brügge, Liebfrauenkirche
  • 1504–1505, Tondo Pitti, ronda marmora reliefo. Florenco, Bargello
  • 1504–1505, Tondo Doni, rondpentraĵo. Florenco, Uffizien
  • 1505–1515 kaj poste, skulptaĵoj por la tombeja monumento de la papo Julio la 2-a, interalie mortanta sklavo (nuntempe en la Luvro en Parizo) kaj Moseo.
  • 1508–1512, Freskoj de la Siksta Kapelo en Romo
  • 1519–1521, Resurekciinta Kristo, marmora statuo. Romo, Santa Maria sopra Minerva
  • 1520–1534, Tombejaj monumentoj de la dukoj Giovanni kaj Lorenzo la 2-a de Mediĉo en la nova sakristio de la Mediĉo-kapelo en Florenco
  • 1524–1526, Biblioteca Medicea Laurenziana en Florenco
  • 1530, Apolo, marmora statuo. Florenco, Bargello
  • 1532–1534, La venkinto, marmora statuo. Florenco, Palazzo Vecchio
  • 1534–1541, La lasta juĝo en la Siksta Kapelo
  • 1560–1562, Santa Maria degli Angeli e dei Martiri en Romo
  • 1547–, Konstruestrado de la baziliko de sankta Petro, kupolo
  • 1547–1564, Pietà, Florenco, Museo dell`Opera del Duomo
  • 1553–1564, Pietà Rondanini, Milano, Castello Sforzesco
Remove ads

Citaĵoj

Thumb
Subskribo de Mikelanĝelo.
Citaĵo
 Ju pli perfekte, des pli da doloroj. 
 Soneto pri Dante

Samseksemo

Thumb
Desegnaĵo de Mikelanĝelo montranta Zeŭson kaj Ganimedon, arketipa pederasta paro ekde antikva Grekujo.

Se la samseksemo de Mikelanĝelo ne plu estas sekreto nuntempe, kaj ne plu starigas problemon, tio ne ĉiam estis tiel. Same kiel la nudeco de la korpoj de la Lasta juĝo de la Siksta Kapelo estis ĉaste kovrita post la morto de la pentristo, same la seksinklino de Mikelanĝelo restis pudore kaŝita. Ascanio Condivi[84], lia unua biografo, preferis montri bildon de homo senseksa por tiu, kiu volas aŭdi tion, sed tre klara al tiu, kiu legis Platonon:

Citaĵo
 Mi ofte aŭdis lin rezoni kaj diskuti pri amo kaj mi lernis de ĉeestantoj, ke li ne parolis alimaniere ol kiel legeblas ĉe Platono. Mi ne scias tion, kion diris Platono, sed mi bone scias, praktikinte longe kaj tre intime Mikelanĝelon, tiel, kiel mi faris, mi neniam aŭdis el sia buŝo aliajn parolojn ol tre honestajn kaj kapablajn subpremi dezirojn misajn kaj senbremsajn, kiuj povintus naskiĝi en koroj de junuloj. 
 [85]

Giorgio Vasari estas iom malpli kaŝema en Le Vite:

Citaĵo
 Antaŭ ĉiuj aliaj, senkompare, li amis Tomason dei Cavalieri, roma sinjoro, juna kaj pasiita pri arto. Li verkis sur kartono portreton lian naturgrada - la nura portreto, kiun li desegnis: li malamis kopii vivantan personon, krom se li estis nekompareble bela. 
 [86]
Remove ads

Akceptado

La verko de Mikelanĝelo havis grandegan influon al liaj samtempuloj. Lia maniero pentri kaj skulpti estas transprenita de la anoj de manierismo, kiu floras fine de la Renesanco. Pruvo pri la admiro de liaj samtempuloj estas la fakto ke du biografioj publikiĝis jam dum lia vivo, unu en kolekto de biografio de renesancaj artistoj de Giorgio Vasari, Le Vite (1550), la alia de lia disĉiplo Ascanio Condivi en 1553.

Remove ads

Postefiko

Kultura

Pri la vivo de Mikelanĝelo estis verkitaj multaj libroj kaj romanoj. Populara estas la usona filmo Agonio kaj ekstazo kun Charlton Heston kaj Rex Harrison el la jaro 1965.

La rolo de Michelangelo en la komikso Teenage Mutant Ninja Turtles estis nomata laŭ Mikelanĝelo.

En la kosmo

La asteroido 3001 Mikelanĝelo kaj kratero sur la planedo Merkuro estas nomataj laŭ Mikelanĝelo.[87]

Notoj kaj referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads