Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco)
Remove ads

La Ukraina Ortodoksa Eklezio (ukraine Українська Православна Церква, Ukrains'ka Pravoslavna Cerkva, ruse Украинская Православная Церковь, Ukrainskaja Pravoslavnaja Cerkov), antaŭ majo de 2022 ofte nomata la Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva Patriarkeco (ruse Украинская православная церковь Московского патриархата) estas unu el la du ĉefaj orientaj ortodoksaj eklezioj en moderna Ukrainio, apud la Ukraina Ortodoksa Eklezio. Ĝi estis ĝis majo 2022 parto de la Rusa Ortodoksa Eklezio; tamen, la Ekumena Patriarkato, la plej alta el ĉiuj ortodoksaj oklezioj kaj la patrina eklezio por la historia rusia eklezio, pridisputas la laŭleĝecon de la eklezia jurisdikcio de la Rusa Ortodoksa Eklezio super Ukrainio, kiu en la moderna epoko datiĝas de 1686. La nuna statuto de la Rusa Ortodoksa Eklezio difinas ĝin kiel "memreganta [eklezio] kun la rajtoj de ampleksa aŭtonomeco". La statuso de Ukraina Ortodoksa Eklezio ene de la Moskva Patriarkeco signifas, ke ĝi ĝuas plenan administran sendependecon de la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, dum kiu la patriarko de Kievo, la ĉefa postenulo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio, estas gvida daŭra membro de la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj tiel signife kundecidas pri la cetero de la Rusa Ortodoksa Eklezio, inkluzive de ĝia ekonomia funkciado en la Rusa Federacio. Li havas sian rezidejon en la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo.

Rapidaj faktoj Geografiaj lokoj, Nombro de membroj ...
Remove ads

Aktualaj eventoj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads