Kievo
ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kievo[1][2][3] aŭ Kijivo[2][4] (ukraine: Ки́їв) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Ĝi plej verŝajne havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, kvankam la popolnombrado en 2023 oficiale registris nur 3,1 milionojn da loĝantoj. Laŭ la stato de 2022 en Kievo vivis 2 952 301 loĝantoj sur areo de 848 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 481 loĝantoj/km². Kalkulante la neregistritajn loĝantojn, Kievo estas la sesa urbo kun plej multaj loĝantoj en Eŭropo.[5]

La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio (en la direkton de Homel). La urbon trairas la rivero Dnepro.
Remove ads
Historio
Prahistorio kaj antikva epoko
Homaj setlejoj sur la teritorio de Kyiv jam ekzistis dum la paleolitiko (inter 40 000 kak 15 000 a.K). La unuaj neolitikaj triboj praktikantaj agrikulturon kaj bredadon okupis la lokon ĉirkaŭ 3000 a.K. Multaj objektoj pruvantaj la ekziston de vilaĝo datanta de la kupro, bronzo kaj feroepokoj estis malkovritaj. La triboj kiuj vivis tie komercis kun la nomadaj popoloj de la stepoj: skitoj, sarmatoj, ĥazaroj kaj poste la grekoj setlintaj en kolonioj kiujn ili kreis ĉe la marbordo de la Nigra Maro[6].
Komenciĝo de la urbo
Laŭ tradicio, la urbo Kievo estis fondita en 482 p.K., sed arkeologiaj pruvoj sugestas, ke la unua antaŭurba centro ekestiĝis inter la 6-a kaj 7-a jarcentoj sur la monteto Zamkova. La loko tiam kovris kvar hektarojn kaj verŝajne estis protektita per palisaĵo el tero kaj ligno (simila al tiu, kiun arkeologoj trovis sur proksima monteto, Starokievska, kiu protektis alian antaŭurban lokon de ĉirkaŭ du hektaroj datante el la sama periodo). Ĉi tio estis la centro de politika kaj religia potenco, kiel pruvas la malkovro de la sanktejo dediĉita al Svjatovit-Rod.
Inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj, Kievo, antaŭurba centro de la Polianoj (tribo de orientaj slavoj), transformiĝis en signifan urbon de ĉirkaŭ 11 hektaroj. La princoj tiam komencis kunigi slavajn tribojn, al kiuj ili trudis la impostturneon nomatan poliudie. La nomo Kievo aperas por la unua fojo en la Komenca kroniko. Tri fratoj, Kyi, Shchek kaj Ĥoriv, estas prezentitaj kiel la fondintoj de Kievo, kiu, reale, jam estis establita politika centro.
En 882, Kievo estis konkerita de Olego la Saĝa (ukraine: Oleh), vikingo posteulo de Ruriko, princo de Velikij Novgorod. La urbo fariĝis la ĉefurbo de la unua rutena ŝtato, la Kieva Regno, konata en Eŭropo kiel la Princlando Kievo, sub la nomo Kønugård (Kænugarðr en la norena lingvo).
Greka kristanismo estis enkondukita tien baldaŭ poste de Olga (aŭ Olha), la regentino de Kievo (945-964); ĝi estis poste trudita de Vladimiro la 1-a (980-1015), konsiderata la vera fondinto de la Kieva Imperio[7].
Ekspansio kaj defalo (10-a ĝis 14-a jarvento)
Dum la 10-a kaj 11-a jarcento, Kievo ege kreskis dank'al la kreado de komerca vojo inter Skandinavio kaj Konstantinopolo. Profitante ĉi tiun ekonomian kreskon, princo Vladimiro volis konstrui centralizitan ŝtaton kun Kievo kiel ĉefurbo. Post malsukceso en sia provo dependiĝi de la pagana dio Peruno, Vladimiro estis baptita en Ĥersoneso en 988 fare de la bizanca pastraro kaj edziĝis al la purpurnaskita princino Anna. Poste ĉiuj orientslavaj triboj estis kristanigitaj fare de princo Vladimiro, tiel fortigante ligojn kun la Orienta Romia Imperio.
Dum la regado de la filo de Vladimiro, Jaroslavo la Saĝa, la Kieva ŝtato estis la plej granda kaj plej potenca lando en Eŭropo, kaj la princo mem estas neoficiale nomita la "bopatro de Eŭropo" ĉar liaj infanoj interedziĝis kun okcidentaj monarkoj, kaj lia filino Anna edziniĝis al la franca reĝo Henriko la 1-a kaj ensorbigis ĉe la francoj la kutimon bani en saŭnoj kaj uzi pladon. Kievo tiam estis grava urbo kun pli ol 30 000 loĝantoj disigitaj sur la 80 hektaroj de la supra urbo kaj la 150 hektaroj de la malsupra urbo. Ĉi tiu urba kresko, kiu vidis multobliĝon de religiaj monumentoj, estis kronita per la fondo, ekster Kievo, sed proksime al la urbo, de la fama Monaĥejo de la Grotoj.
En 1169, la grandurbo estis prirabita kaj grave difektita fare de la gvidanto de 11 nordorientaj princlandoj, Andreo de Bogolubovo, kiu regis Suzdalo, Velikij Novgorod, kaj Jaroslavl (nuntempa Rusio)[8]. La urbo perdis sian poltikan gravecon kaj ĝiaj estroj en 1171 sian titolon de grandpinco. Ĝi estis absorbita en Rusion, kiu fariĝis federacio de disaj urboŝtatoj, ligitaj per lingvo, religio, tradicioj, kutimoj, kaj regataj de membroj de la Rurikidoj, kiuj ade militis unu kontraŭ la alia.
Novaj priraboj de Kievo okazis en 1203, fare de rurikida estro, kaj en 1240, dum la invado de Batu Ĥano[9].
Kievo sub pollitova kaj kozaka regado (1363-1667)
En 1362, la grandurbo estis konkerita fare de la trupoj de la granduko de Litovio Algirdas. Litovoj respektatis la kulturon de la rutenoj kaj adoptis multon de ili (la ukrainaj kaj belorusoj antaŭ la 17-a jarcento, ne konfuzu kun la rusoj) kaj eĉ litovaj statutoj estis skribitaj en la lingvo de la plimulto de la loĝantaro - la rutena (la vortprovizo de ukraina kaj belorusa ankoraŭ koincidas je 84%).

Per la Unio de Lublin en 1569, Pollando kaj Litovio unuiĝis en ununuran ŝtaton por bremsi la ekspansion de Moskvio kaj la Krimea Ĥanlando. Fine de la 15-a jarcento, Kievo adoptis la Magdeburgan juron kaj iĝis unu el la ĉefaj lokoj de la konfliktoj inter la Orientaj katolikaj eklezioj kaj la Ortodoksa kristanismo.
Dum la 17-a jarcento, la Zaporogaj kozakoj, kiuj setlis laŭflue de Kievo ĉe la rivero Dnepro, fariĝis pli kaj pli maltrankviligaj, kaj la konfliktoj kun la polaj aŭtoritatoj pliiĝis. En 1648, la hetmano Bohdan Ĥmelnickij triumfe eniris Kievon. Li celis krei sendependan ukrainan ŝtaton, la Kozakan Hetmanaton. Tamen, Ĥmelnickij poste trovis sin en malfacilaĵoj en la bataloj, kiujn li gvidis kontraŭ la potenca pola armeo, kaj en 1654 li finis aliancon kun la caro de Rusio, kiu metis Ukrainion sub ties protekton. La konflikto daŭris konfuze, kun multe da detruo. Fine, en 1667, la Armistico de Andrusovo konfirmis la superregadon de Moskvo super la maldekstra bordo de la Dnepro, dum la dekstra bordo restis parto de Pollando. Kievo, kvankam situanta sur la dekstra bordo, estis metita sub la protektorato de Rusio.
Kievo sub rusa regado
En 1793, la dua divido de Pollando ebligis al carino Katerina la 2-a aneksi la teritoriojn sur la dekstra bordo de la Dnepro. Katerina la 2-a aboliciis la Kozakan Hetmanaton kaj integrigis Ukrainion en la Rusian Imperion. Kievo fariĝis la ĉefurbo de la registaro de Malgrandrusio[10]. Dum la 19-a jarcento, Ukrainio iom post iom perdis sian aŭtonomecon. La alveno de rusaj migrantoj, la agoj de la imperia administrado kaj modernigo kontribuis al rusigo de la urbo. Komence de la 20-a jarcento, ruslingvanoj fariĝis plimulto en la urbocentro. Tamen, entuziasmuloj rekrutitaj el la nobelaro, militistoj kaj komercistoj de ukraina deveno provis konservi la lokan kulturon per sekreta presado de libroj, surscenigado de amatoraj teatraĵoj aŭ studado de loka folkloro[10].

Kievo estis iom post iom fariĝinta grava komerca centro dum la dua duono de la 18-a jarcento, danke precipe al la forigo de doganaj baroj inter Rusio kaj Ukrainio. Ĉi tiu kresko daŭris en la 19-a jarcento danke al la kreskanta graveco de la ukraina ekonomio, kiu fariĝis gren-eksportanta regiono. En Kievo, modernaj fabrikoj estis konstruitaj apud la kieva milita arsenalo kaj segejoj. Ĉi tiuj produktis tabakon, tekstilajn ŝtofojn, ledon kaj bieron. Fine de la 1860-aj jaroj, Kievo estis konektita per fervojo al Moskvo kaj Odeso, haveno kiu provizis elirejon al la Nigra maro. Ĉi tiuj novaj infrastrukturoj plue kontribuis al pliigo de la rolo de Kievo kiel industria, komerca kaj administra centro[10].
La periodo 1917-1922 estis ege malstabila por Kievo. Post la disfalo de la caraj aŭtoritatoj pro la Rusia revolucio de 1917, politikaj, profesiaj kaj kulturaj urbaj organizaĵoj starigis batolon por elekti la mrmbrojn de leĝodona asambleo, la Ukraina Centra Konsilio, kiu voĉdonis por sendependenco de Ukrainio, kreante la Ukraina Popola Respubliko en januaro de 1918. Sed la bolŝevika armeo konkeris la urbon la 9-an de februaro kaj efektivigis brutalan subpremadon kontraŭ etnaj ukrainoj. Tiu okupado ne daŭriĝis longe ĉar la Traktato de Brest-Litovsk subskribita de Lenin la 3-an de marto 1918, kiu finis la konflikton inter Germanio kaj Rusio sub kondiĉoj malfavoraj al ĉi-lasta, postulis, ke la soveta registaro agnosku la sendependecon de Ukrainio. Germanaj militfortoj okupis la landon kaj instalis marionetan registaron en Kievo, sed tio kolapsis kiam Germanio estis venkita de la Aliancanoj en novembro 1918. Germanaj trupoj forlasis la landon kaj la sendependeco de Ukrainio denove estis proklamita. Preskaŭ tuj, la batalado rekomenciĝis inter la ukraina nacia armeo gvidata de Simon Petljura, la Ruĝa Armeo, kaj la caristaj rusaj trupoj. Kievo estis nelonge okupita en novembro 1919 de la Blankuloj antaŭ ol ĝi estis fine rekaptita de la Ruĝa Armeo. La Pola-Soveta Milito ekkomenciĝis printempe de 1920, kaj Kievo estis nelonge okupita de la Poloj en majo 1920 antaŭ ol ili estis fine repuŝitaj de la sovetiaj trupoj[10]. Dum ĉi-tiu ĥaosa periodo, malgraŭ la enfluo de rifuĝintoj el la ĉirkaŭa kamparo, precipe judoj fuĝantaj de pogromoj, la loĝantaro de la urbo, falĉita de masakroj, malsatego kaj epidemioj, falis ene de 10 monatoj inter la du censoj de marto 1919 kaj januaro 1920 de 544 369 loĝantoj al 374 000[11].
- Bombado de Kievo, februaro de 1918
- Soldatoj de la ukrainia armeo ĉe la Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj, marto de 1918
- Polaj trupoj en Kievo, majo de 1920
Ukrainio estis integrigita en Sovetunion en 1922 kiel la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko. La ĉefurbo de ĉi tiu socialista respubliko estis Ĥarkivo, ĉar Kievo estis rigardata kun suspektemo de la nova reĝimo pro siaj ligoj kun ukrainaj naciistoj. Ĝi ne fariĝus la ĉefurbo denove ĝis 1934. La ekonomio de la urbo, grave skuita de la konfliktoj, iom post iom resaniĝis. La tri kvinjaraj planoj antaŭ la Dua Mondmilito kreis kompaniojn en la sektoroj de maŝiniloj, kemiaĵoj kaj elektraj ekipaĵoj. La granda malsatego de 1932-1933, malpliigis la migrantan loĝantaron de Kievo, kiu ne estis registrita kaj ne havis porcikartojn. Malgraŭe, la loĝantaro de la urbo, kiu akre falis post la Rusia Enlanda milito, altiĝis de 366 000 loĝantoj en 1922 ĝis 930 000 loĝantoj en 1940[10].
Kiam Nazia Germanio eniris la militon kontraŭ Sovetunio en 1941 kadre de la Dua Mondmilito, Kievo rapide trovis sin ĉe la fronto. Post furioza 90-taga lukto, germanaj fortoj sukcesis ekstermi plurajn rusajn armeojn kaj ekposedis la urbon la 19-an de septembro 1941. De la 24-a ĝis la 28-a de septembro 1941, eksplodoj verŝajne kaŭzitaj de la NKVD detruis la ĉefan avenuon en la urbocentro, Kreĉĉavik-avenuon, kaj la ĉirkaŭajn stratojn, kie troviĝis la Kommandantur kaj aliaj germanaj administracioj kaj kie loĝis germanaj oficiroj kaj gvidantoj. La eksplodoj, same kiel la sekvanta incendio, kiu daŭris ĝis la 29-a de septembro, detruis grandan parton de la centraj kvartaloj kaj kaŭzis viktimojn inter la invadantoj, sed ankaŭ eĉ pli grandan nombron inter la civila loĝantaro. En Kievo, la juda komunumo, kiu reprezentis signifan parton de la loĝantaro (pli ol 200 000 homoj), tuj estis viktimo de nazia persekutado. La 29-an kaj 30-an de septembro 1941, 33 371 judaj viroj, virinoj kaj infanoj estis pafmortigitaj de la Einsatzgruppen en ravino ĉe la periferio de la urbo (la masakro de Babi Jar). La germanoj kaŭzus plurajn dekojn da miloj da pliaj viktimoj dum la sekvaj du jaroj, inkluzive de granda parto de la juda komunumo. La viktimoj, kiuj ankaŭ inkluzivis ciganojn kaj ukrainojn, ofte estis deportitaj al la koncentrejo Sireco, situanta norde de la urbo. Multaj loĝantoj de Kievo estis devigitaj al punlaboro[12][10].

La Ruĝa Armeo, post furioza batalo kontraŭ germanaj trupoj, sukcesis transiri la Dnepron kaj rekonkeri la urbon la 6-an de novembro 1943. Kvardek procentoj de la konstruaĵoj estis detruitaj, kune kun 800 industriaj establaĵoj. La soveta registaro aljuĝis al ĝi la titolon de Urbo-Heroo (kune kun Odeso, Sebastopolo kaj Kerĉo) por memori la furiozan reziston kontraŭ la germanaj trupoj. Post konkursoj implikantaj rusajn kaj ukrainajn arkitektojn[13], rekonstrulaboroj estis rapide efektivigitaj kiel parto de la unua postmilita kvinjara plano, kaj la urbo resaniĝis. Ĝi rapide fariĝis la tria plej granda ekonomia centro en Sovetunio. Inter la 1950-aj jaroj kaj la fino de la 1980-aj jaroj, la industria sektoro de la urbo forte kreskis, kaj ĝia loĝantaro triobliĝis, atingante 2,6 milionojn da loĝantoj en 1989[10].
Ĉefurbo de sendependa Ukrainio
La gvidanto de Sovetunio, Miĥail Gorbaĉov, kiu ekregis en 1985, elektis politikon de liberaligo, kiu ekigis en ĉiuj sovetaj respublikoj, kiuj estis parto de tiu federacio, kreskon de postuloj kaj naciismoj, kiuj ĝis tiam estis subpremitaj de la reĝimo. La unuaj grandskalaj manifestacioj en Kievo okazis la 26-an de marto 1989. La manifestacioj multiĝis dum la sekvaj monatoj: ili postulis aparte la okazigon de liberaj elektoj, la agnoskon de la ukraina lingvo kiel oficiala lingvo, kaj la aŭtonomecon de la Ortodoksa Eklezio de Moskvo. Fine, la ukraina parlamento, kies sidejo estis en Kievo, deklaris la sendependecon de Ukrainio la 24-an de aŭgusto 1991 kaj la urbo fariĝis ĝia ĉefurbo. Ukrainoj voĉdonis grandmaĵoritate favore al sendependeco la 1-an de decembro 1991. Sovetunio estis dissolvita fine de 1991.
Kievo denove fariĝis grava politika centro. La urbo malfermiĝis al la merkata ekonomio, ĝia aspekto rapide moderniĝis, kaj ĝi alprenis la allogon de grava eŭropa ĉefurbo malgraŭ la ekonomia recesio, kiu trafas la landon post la laŭgrada dissolvo de ĝiaj fortaj ekonomiaj ligoj kun Rusio. Kievo establiĝis kiel la ekonomia, financa kaj kultura centro de Ukrainio. Sed la rapidega transiro al merkata ekonomio en lando sen demokratia tradicio estas akompanata de la leviĝo de oligarĥoj, kiuj lasis ne ĉiam pozitivan spuron sur la urboplanadon.

Ĉar Ukrainio oscilis ekde sia sendependeco inter la konservado de proksimaj ligoj kun Rusio kaj la pliproksimiĝo al Eŭropa Unio kaj la adopto de pli demokratia sistemo, Kievo fariĝis centro de poreŭropaj kaj pordemokratiaj fortoj. Post la prezidanta elekto de 2004, kies rezultoj ŝajnis plejparte difektitaj de diversaj fraŭdoj, Kievo estis en la centro de vasta kampanjo de paca protesto (la Oranĝa Revolucio), kiu konfirmis la demokratiajn elektojn de la ukraina socio kaj kondukis al la nuligo de la baloto kaj la falo de la tiama prezidanto Viktor Janukoviĉ.
En novembro 2013, la ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ reelektita en 2010, sub premo de rusiaj gvidantoj, rezignis pri la subskribo de interproksimiĝa interkonsento kun la Eŭropa Unio favore al aliĝo al la Eŭrazia Ekonomia Unio, kontraŭdirante la volojn de la parlamento. Kievo tuj fariĝis la centro de longedaŭraj protestoj daŭrantaj preskaŭ tri monatojn (Eŭromajdano), kiuj defiis la korupton de la gvidantoj kaj la potencon de la oligarĥoj. Ĉi tiuj protestoj eskaladis, lasante 100 protestantojn kaj 13 policanojn mortintajn. La prezidanto Janukoviĉ fuĝis al Rusio kaj estis senpostenigata de la parlamento.
La 24-an de februaro 2022, rusiaj militfortoj lanĉis ofensivon kontraŭ Ukrainio invadante ĝian teritorion, sub la preteksto protekti la donbasajn teritoriojn kontraŭ daŭriĝanta "genocido" kaj "sennaziigi" kaj senmilitarigi Ukrainion[46]. Kievo estis unu el la ĉefaj celoj de ĉi tiu invado: ĝia konkero devis ebligi la instaladon de registaro favora al rusiaj interesoj. Rusiaj planoj antaŭvidis la konkeron de la urbo ene de kelkaj tagoj, sed la rezisto de la ukraina armeo ruinigis ĉi tiun celon. Konsiderindaj fortoj estis lanĉitaj direkte al la ĉefurbo, malpli ol 100 kilometrojn de la limo. La batalado atingis la urbon ekde la unua tago. Aera atako estis lanĉita kontraŭ la flughaveno Hostomel, situanta nordokcidente de Kievo, por ebligi la postan alteriĝon de trupoj per aero, sed ĝi estis fiasko ĉar la kurejo estis sabotita kaj la rusiaj paraŝutistoj suferis grandajn perdojn, kvankam ĝi estis konkerata la sekvantan tagon. La 26-an de februaro, nova aera atako kontraŭ la milita flughaveno Vassilkiv, situanta sude de la urbo, estis forpuŝita. La rusiaj konvojoj venantaj de la nordo progresis malfacile ĉar ili estis malhelpitaj de la sabotado de la pontoj, sed ankaŭ de gravaj loĝistikaj problemoj. Ili tamen ekloĝis en la antaŭurboj de la urbo komence de marto. Dua konvojaro alvenanta de la nordoriento ankaŭ alproksimiĝis al la urbo. Intensa batalado okazis en Irpin (nordokcidenta antaŭurbo), kaŭzante multajn civilajn viktimojn.
Ekde la unua tago, la urbo suferis sporadajn bombadojn (ĉefe per misiloj) sed ukrainaj kontraŭaviadilaj defendoj limigis la superflugon de rusiaj bombaviadiloj. Parto de la loĝantaro devis translokiĝi al ŝirmejoj konstruitaj dum la Malvarma Milito same kiel en metrostacioj. Elirmalpermeso estas deklarita dum la nokto por detekti sabotadajn operaciojn. Preskaŭ duono de la loĝantaro de la metropola areo de Kievo, du milionoj da homoj, forlasis Kievon dum la unuaj du semajnoj per trajno aŭ aŭto por serĉi rifuĝon en la okcidento de la lando aŭ eksterlande. Ĝi estas regule celo de rusaj bombadoj, kiel dum la misilatakoj de la 8-a de julio 2024.
- Rusia ofensivo al Kievo, februaro-marto 2022
- Bombado de telekomunikada turo de Kievo, 1-a de marto 2022
- Restaĵoj de batalodo en la apudurbo Hostomel, 4-a de marto 2022
- Rusiaj soldatoj en la flughaveno de Hostomel
- Evakuado de kuracatoj de la porinfana malsanulejo Okhmadit, julio 2024
Remove ads
Geografio

Situo
Kievo etendiĝas norde de Ukrainio ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Dnepro, kiu fluas suden tra la urbo, en la direkton de la Nigra Maro. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero). Parto el tiu lando estas protektita de digoj. La belorusia landlimo estas 90 kilometrojn for norden, Ĥarkivo, la dua urbo de la lando, 400 kilometrojn orienten; Odeso, la ĉefa haveno de la lando, 450 kilometrojn suden.
Hidrografio kaj reliefoj
Kievo limas ambaŭ bordojn de la rivero Dnepro je ĉirkaŭ dudek kilometroj. La teritorio de la urbo kuŝas ĉe la kuniĝo de tri naturaj regionoj: la altebenaĵoj situantaj sur la dekstra bordo de la rivero, la malaltebenaĵoj okupantaj ĝian maldekstran bordon, kaj Polesio, vasta regiono etendiĝanta tra nordokcidenta Ukrainio karakterizita per arbarkovritaj stepaj pejzaĝoj. Kievo situas tuj laŭflue de la kunfluejo de la riveroj Dnepro kaj Desno.
La urbo unue estis konstruita sur la altaĵoj de la dekstra (okcidenta) bordo, kiuj altiĝas ĝis 180 metroj kaj dominas la riveron, provizante naturan defendan lokon samtempe ebligante kontroladon de la rivera trafiko. Ĝuste sur ĉi tiu bordo, tranĉita de ravinoj, situas la malnova urbo. Norde de la centro, la urbo etendiĝis super areo situanta sub la reliefoj je rivernivelo (malsupra urbo). La urbo vastiĝis sur la maldekstra bordo en la 20-a jarcento, precipe ekde la 1960-aj jaroj. Malalta kaj sabla, ĝi devis esti protektita kontraŭ la riverinundoj per digoj. La larĝo de la rivero estas signifa, atingante preskaŭ kilometron en iuj lokoj. Sed en la urbocentro, la rivero dividiĝas en ĉefan kanalon kaj plurajn duarangajn kanalojn, kiuj kreis multajn insulojn, insuletojn kaj duoninsulojn. Dum la soveta epoko, la rivero estis evoluigita por igi ĝin navigebla, kaj tuj norde de la urbo akvobaraĵo kreis la Kievan rezervujon, artefaritan lagon de 922 km², 110 km longan kaj 12 km larĝan. La urbo gastigas plurajn havenajn infrastrukturojn.
Teritoria Organizo

Okcidenta riverbordo:
Flave (sude): Holosiivskij distrikto
Verde: Pecherskij distrikto
Roze: Ŝevĉenkivskij distrikto
Ruĝe: Solomianskij distrikto
Blue: Svjatoshinskij distrikto
Oranĝe: Podilskij distrikto
Flave (norde): Obolonskij distrikto
Orienta riverbordo:
Oranĝe: Darnytskij distrikto
Blue: Dniprovskij distrikto
Ruĝe: Desnianskij distrikto
La urbo Kievo kovras areon de 827 km². Ĝi estas en la centro de metropola areo de 12 300 km² kaj urba areo de 28 900 km².
La unua konata formala subdivido de Kievo datiĝas de 1810, kiam la urbo estis subdividita en 4 partojn: Peĉersk, Starokijv, kaj la unua kaj dua partoj de Podil. En 1833-1834, laŭ dekreto de caro Nikolao la 1-a, Kievo estis subdividita en 6 policajn distriktojn; poste ili estis pliigitaj al 10. En 1917, ekzistis 8 kvartalaj konsilioj, kiuj estis reorganizitaj de bolŝevikoj en 6 teritoriojn.
Dum la soveta epoko, dum la urbo kreskis, la nombro de distriktoj ankaŭ iom post iom pliiĝis. Ĉi tiuj pli novaj distriktoj de la urbo, kune kun kelkaj pli malnovaj areoj, estis nomitaj honore al eminentaj komunistoj kaj socialismaj-revoluciaj figuroj; tamen, pro la maniero, kiel multaj komunistaj partianoj fine, post certa tempodaŭro, malfavoriĝis kaj tial estis anstataŭigitaj per novaj, pli freŝaj mensoj, ankaŭ la nomoj de la distriktoj de Kievo ŝanĝiĝis laŭe.
La lasta distrikta reformo okazis en 2001, kiam la nombro de distriktoj malpliiĝis de 14 al 10.
Sub Oleksandr Omelĉenko (urbestro de 1999 ĝis 2006), ekzistis pliaj planoj por la kunfandiĝo de kelkaj distriktoj kaj revizio de iliaj limoj, kaj la tuta nombro de distriktoj estis planita malpliiĝi de 10 al 7. Kun la elekto de la nova urbestro-elektito (Leonid Ŝernovetskji) en 2006, ĉi tiuj planoj estis arkivigitaj.
Ĉiu distrikto havas sian propran loke elektitan konsilion kun jurisdikcio pri limigita amplekso de aferoj.
Ĉirkaŭ la urbo estas unua grupo de antaŭurbaj urboj disigitaj sur tuta areo de 2 354 km² kaj kun loĝantaro de 788 000 en 2007. La ĉefaj urboj estas Viŝhorod, Brovari, Borispilo, Ukrajinka, Obuĥiv, Tripilja, Vasilivka, Bojarka, Viŝneve kaj Irpin. Dua, pli fora zono de antaŭurbaj urboj, disigita sur areo de 10 986 km² kaj kun loĝantaro de 280 400 en 2007, inkluzivas Ivankiv, Bariŝiŭka, Fastiv, Makariv kaj Borodjanka.
Naturaj aeroj
La teritorio de la urbo inkluzivas multajn artefaritajn kaj naturajn lagojn, entute 7 949 hektarojn, kaj plurajn plaĝojn. Parkoj kaj arbaroj okupas proksimume duonon de la urba areo. Kun verda areo de 45 449 hektaroj, aŭ 18,5 kvadrataj metroj pokape (el kiuj 5 115 estas malfermitaj al la publiko), Kievo estas unu el la plej verdaj metropoloj en Eŭropo. Tamen, ĉi tiuj verdaj spacoj estas malegale distribuitaj, kun alta koncentriĝo en la urbocentro, en la monteta areo sude laŭlonge de la dekstra bordo de la Dnepro, kaj ĉe la periferio de la urbo nordoriente kaj nordokcidente. Malmultaj urboj en Eŭropo havas tiajn vastajn verdajn spacojn en la urbocentro: ambaŭ bordoj de la rivero kaj la insuloj kaj insuletoj inter ili estas tute okupitaj de vastaj naturaj zonoj, inkluzive de densaj arbaroj, herbejoj kovritaj de sovaĝaj floroj kaj malsekejoj. La bordoj havas sablajn strandojn, el kiuj kelkaj estas facile alireblaj kaj tre popularaj somere. Kelkaj lokoj estas protektitaj, kiel ekzemple la Regiona Pejzaĝa Parko de la Dnepro-Insuloj aŭ la Nacia Natura Parko Holosijiv.
- Insuloj Kosaĉij kaj Olgin
- Arbaro de la Parko Holosijiv
Klimato
La urbo havas kontinentan klimaton de tipo Dfb laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam la maksimumaj temperaturoj varias inter 13,8 kaj 24,8 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -4,6 kaj −1,1 °C. Kievo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto. La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 621 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 8 °C.
Remove ads
Administrado
Kievo estas, kune kun Sebastopolo en Krimeo, unu el du urboj kun speciala statuso en Ukrainio. Kiel tia, ĝi estas kaj la administra centro de la ĉirkaŭa Kieva provinco, kiu ampleksas 1,7 milionojn da loĝantoj sur areo de 28 131 km², kaj unu el 27 administraj regionoj, kune kun la oblastoj. Ĉi tiu statuso, difinita de la ukraina konstitucio, metas la lokan administradon sub la rektan superrigardon de la ŝtato. Ĉi tiu speciala statuso, kaj pli ĝenerale la administraj dividoj de Ukrainio, estas heredaĵo de la soveta epoko.
Kievo estas la ĉefurbo de Ukrainio ekde 1934 kaj tial enhavas la ĉefajn organojn de la registaro: la prezidentan rezidejon (Marijinskij palaco), la parlamenton (Verĥovna Rada), ministeriojn kaj naciajn oficejojn.
- Konstraĵo de la Registaro
- Konstruaĵo de la Prezidenta administrado
- Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ukrainio, el la Placo Sankta Mikaelo
- Supera kortumo de Ukrainio en la Palaco Klov
Ekonomio
Ĉirkaŭ 10% de ukraina ekonomio estas en Kievo.
Vidindaĵoj
La plej fama strato en la urbo nomiĝas Ĥreŝĉatik.
En Kievo estas multe da preĝejoj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj. La urbo aldone havas 27 muzeojn kaj 25 teatrojn.
Remove ads
Servoj
Transportado


Urba transporto
En Kievo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj. Krome funkcias la Funikularo de Kievo kaj Urba elektrotrajno de Kievo.
Metroo
La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitajn de la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Vidu detalan artikolon pri metroo en Kievo.
Trajna transporto
Ĉefa stacidomo Kijiv-Pasaĵirskij (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kievo. De ĝi veturas trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo. Ne mankas ankaŭ konekto al Berlino kaj Varsovio (unu direkta konekto) aŭ al Bratislavo. Vidu ankaŭ artikolon pri Urba elektrotrajno de Kievo.
Stacidomoj
- Borŝĉahivka
- Darnicja
- DVRZ
- Farmacevtiĉna
- Imeni Heorhija Kirpi
- Jablunka
- Karavajevi Daĉi
- Kijiv-Demijivskij
- Kijiv-Dniprovskij
- Kijiv-Liski
- Kijiv-Pasaĵirskij
- Kijiv-Tovarnij
- Kijiv-Volinskij
- Kijivska Rusanivka
- Lisnictvo
- Livij Bereh
- Livobereĵna
- Novobiliĉi
- Obolon
- Poĉajna
- Protasiv Jar
- Rubeĵivskij
- Sirec
- Svjatoŝin
- Trojeŝĉina
- Trojeŝĉina-2
- Vidubiĉi
- Vidubiĉi-Tripilski
- Viŝenka
- Viŝhorodska
- Vokzalna
- Zenit
Flughaveno
La Internacia Flughaveno Borispilo (ukraine Міжнародний аеропорт "Бориспіль") estas la plej granda internacia flughaveno en Ukrainio.
La Internacia flughaveno Kijiv-Ĵuljani (ukraine Міжнародний аеропорт «Київ» імені Ігоря Сікорського) estas la dua plej granda internacia flughaveno en Ukrainio.
Remove ads
Sporto
La ĉefaj futbalaj teamoj estas Dinamo Kiev, kiu ludas en la stadiono Dinamo Lobanovskij, kaj Arsenal Kiev, origine konata kiel CSKA Kiev, kiu ludas en la stadiono Olimpijskij. Tiu ĉi lasta stadiono gastigis la finan matĉon kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiun kunorganizis Ukrainio kaj Pollando: la hispana teamo venkis tiun matĉon kontraŭ la itala.
Alia tre populara sporto en Kievo estas skermo.
Remove ads
Famuloj
- La baletisto Alesja Popova
- La pola kinistino Maria Kaniewska
- La pianistino Anna Fedorova
- La verkistino Irène Némirovsky
Partneraj rilatoj
La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Krome la urboparto Peĥersk aparte havas partnerajn rilatojn kun
la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino
Panorama vido je historia urboparto Podil je aŭgusto 2012
Esperanto
En Kievo estas pluraj Esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".
En Kievo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.
Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kievo la 67-a IJK.
Aliaj nomoj en Esperanto
Kelkaj esperantistoj proponas la formon Kijivo[14] pro la elparolo en la ukraina, Київ [ˈkɪjiu̯]. En 2018, la ukrainia ministerio pri eksteraj aferoj lanĉis kampanjon por peti alinomi la urbon en la angla en Eŭropa Unio de Kiev al Kyiv. La kampanjo nomiĝas #CorrectUA kaj celas korekti la uzon de la oficiala ukrainia latinigosistemo por loknomoj,[15][16] laŭleĝe oficiala de Oktobro de 1995, post la sendependiĝo de Sovetio en 1991.[17]
Remove ads
Bildaro
Esperanto en Kijivo/Kievo
- Esperanto-klubo Ek!, arkivigite je 2012-02-09 (ukraine)
- Esperanto-klubo Ora Pordego, arkivigite je 2019-01-03 (esperante)
- Esperanto-klubo en "KPI", arkivigite je 2010-05-14 (ukraine)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads